rojalist-o/rojalism-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 1:24:57 PM9/25/09
to °listo 'la bona lingvo'
Ĉu

rojalist-o [1oa] = reĝ-ist-o
kaj
rojalism-o [zam] = reĝ-ism-o ?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 25, 2009, 3:09:11 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/9/25 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Ĉu

rojalist-o [1oa] = reĝ-ist-o
kaj
rojalism-o [zam] = reĝ-ism-o ? 
 
     Se "rojalism/o" estus rekomendinda, "ano de rojalismo" povus esti nur  "rojalism/an/o" ("regh/ist/o" taugus por paroli pri homo okupighanta pri (la )regho(j) : tio povus esti, ekzemple, historisto specialisto pri iu regh(ofamili)o au pri  la regha institucio). Sed devas sufichi la radiko "regh/", kiel prave opinias Renato.
     SHajnas al mi, ke ni povas efektive rekomendi la vortojn "regh/ism/o" kaj "regh/ism/an/o", kvankam en iuj kuntekstoj mi prefere parolus pri "(an/o de )regh/a reg/ad/o" au "(an/o de )reg/ad/o de (la )regh/o". Eblus vortoj "regh/(o/)reg/ad/ism/o" kaj "regh/(o/)reg/ad/ism/an/o", sed tiuj eble estus tro "pezaj", ke ni ilin rekomendu en niaj mallongaj paragrafoj.

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2009, 3:44:33 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
SHajnas al mi, ke ni povas efektive rekomendi la vortojn " regh/ism/o " kaj " regh/ism/an/o ",
Bone. Post iom da atendado de aliaj opiniojn, mi enmetos tion.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Sep 25, 2009, 4:19:45 PM9/25/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

 

>Ĉu
>rojalist-o [1oa] = reĝ-ist-o
>kaj
>rojalism-o [zam] = reĝ-ism-o ?

Rojalisto estas (pli malpli fanatika) apoganto/ subtenanto de regxo (reganta aux eksa), aux - pli gxenerale - partiano de regxa sistemo.

Laux mi, “regxisto” ne tuj komprenigas, ke temas pri “regxismemulo”, kvankam mi devas agnoski, ke laux la ekzemplo de (supozata) regxisto/ rojalisto (“pli rojalisto ol la regxo mem”) oni diras ankaux “pli papisto ol la papo”.

Gxis

Antonio

 

 

LajzTajfuno

unread,
Oct 3, 2009, 4:29:54 AM10/3/09
to la bona lingvo
Saluton al ĉiuj. Mi ĵus revenas de mia universitato pro la Nacitaga
ferio. Ja estis longe antaŭ lastatempe mi respondis!

Mi akceptos la difinon de Antonio~
>Rojalisto estas (pli malpli fanatika) apoganto/ subtenanto de regxo (reganta aux eksa), aux - pli gxenerale - partiano de regxa sistemo.

En reĝa sistemo, reĝo estas la ĉefa registo de ŝtato.Tial ne estas
eble subteni la reĝon sed ne la sistemon. Male, ja estas eble subteni
la sistemon sed ne iun certan reĝon (ekz. oni povas subteni iun alian
reĝon.)

Sume, ni havos tri opiniojn pri la afero:
1. Kontraŭ la sistemo kaj la reĝo
Respublikismano, Reformismano aŭ Revoluciulo
2. Kontaŭ iu reĝo sed subtenante la sistemon
3. Subtenante la sistemon kaj la reĝon

Kiu estu "Rojalismo"? Aŭ ĉu ni havu tian distingon? La ĉina ne
distingas la duopon, eble ĉar ni havas nur unu imperiestron. Ni nomas
ilin "保皇黨" (Konservanto/Tenanto de Imperiestro).

LajzTajfuno

unread,
Oct 3, 2009, 4:37:08 AM10/3/09
to la bona lingvo
Mi volas korekti min mem. Estas eble tenti reĝon sed ne la sistemon.
Kiel tio kion la angla faris!

Do ni havas anstataŭ kvar.
1. Kontraŭ la sistemo kaj la reĝo
Respublikismano aŭ Revoluciulo
Mi ne certas ĉu "Reformismano" apartenas al tiun ĉi.
2. Kontaŭ iu reĝo sed subtenante la sistemon
3. Kontraŭ la reĝa sistemo sed subtenante la reĝon
4. Subtenante la sistemon kaj la reĝon

Ĉu ni donu al ili apartajn nomojn?

Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2009, 5:40:52 AM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz, ni sentis vian mankon. Neniu volas informi nin pri la c'inaj
solvoj de terminaraj problemoj.


> La ĉina ne
> distingas la duopon, eble ĉar ni havas nur unu imperiestron. Ni nomas
> ilin "保皇黨" (Konservanto/Tenanto de Imperiestro).
>

Mi pensas, ke estas bone sekvi la c'inan sistemon kaj ne distingi per
apartaj vortoj inter la malsamaj konceptoj:

2. Kontaŭ iu reĝo sed subtenante la sistemon

3. Kontraŭ la reĝa sistemo sed subtenante la reĝon

4. Subtenante la sistemon kaj la reĝon

En okazo de bezono oni devas uzi priskribajn vortojn.

Amike

Renato

LajzTajfuno

unread,
Oct 3, 2009, 5:47:48 AM10/3/09
to la bona lingvo
Do ni havos "Reĝtenanto", kio signifas "iu kiu subtenas la reĝa
sistemo aŭ la reĝo". Ĝia malaĵo estos Revoluciulo.
Ĉu bone?

Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2009, 6:52:13 AM10/3/09
to la-bona...@googlegroups.com

> Do ni havos "Reĝtenanto", kio signifas "iu kiu subtenas la reĝa
> sistemo aŭ la reĝo".
Jes. Bonvolu vidi tion, kion ni havas sub "rojalismo" kaj "rojalisto",
esprimoj, kiujn ni malrekomendas.


> Ĝia malaĵo estos Revoluciulo.
>

Jes, sed ni ne bezonas linion pri tio, c'ar "revoluciulo" estas bona
vorto en Esperanto. Eventuale pli specife oni povus diri "kontraureghulo".

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages