Renato Corsetti:
>Ĉu
>pandemoni-o --> ĥaos-(a lok-)o,
diabla-a lok-o ?
“Pandemonio” venas el la angla “Pandemonium”, kiu en la verko de de Milton “La perdita paradizo” (1730) estis la nomo de la cxefurbo de Infero. Siavice, la vorto venas el la grekaj vortoj “pan” = tut- kaj demonion = demono, do “loko kie plene regas diablo”.
Mi ne scias pri la uzo en aliaj lingvoj, sed en la itala “pandemonio” signifas:
1) diablejo, diabla loko, infero;
2) diablaro, diabla kunveno;
3) koruptejo;
4) bruego, frakaso;
5) hxaoso, malordo, konfuzego;
6) bruega protesto.
Gxis
Antonio
En la angla, la vorto normale havas nur la signifojn 4 kaj 5. Mi supozas, ke la grandega plejmulto da anglalingvanoj ne scias pri la origino de la vorto nek komprenas g’ian etimologion – fakte mi mem neniam analizis g’in g’is nun.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com
[mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: martedì 1 dicembre 2009
21.18
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R:
pandemoni-o
Mi registris laŭe.
Renato