urli-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2008, 4:25:30 PM10/20/08
to °listo 'la bona lingvo'
urli-o --> mumps-o

Antonio De Salvo

unread,
Oct 20, 2008, 6:48:17 PM10/20/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

urli-o --> mumps-o


Mi respondas:

por mi estas egale, cxar per si mem mi komprenas nek unu nek alian vorton.

Temas pri (epidemia/ virusa) parotidito.

En la itala, gxi estas popole nomata “orecchioni” (lauxvorte = orelegoj).

Mumpso estas pauxsajxo laux la angla “mumps”

Urlio, kontrauxe, estas kriplajxo de la franca adjektivo “ourlien”, kiu siavice venas el “oreillons” (gxuste “orelegoj”).

Mi forte dubas, tamen, cxu ecx francoj kapablas rekoni tiun malsanon en la termino “urlio”.

 

Gxis

Antonio De Salvo

 


Pilar Otto

unread,
Oct 21, 2008, 4:09:44 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> por mi estas egale, cxar per si mem mi komprenas nek unu nek alian
> vorton.
>
> Temas pri (epidemia/ virusa) parotidito.
>
> En la itala, gxi estas popole nomata "orecchioni" (lauxvorte =
> orelegoj).

Tiu malsano havas multajn popolajn nomojn. En la norvega la gxenerala vorto
estas "kusma", kies origina signifo laux la vortaroj estas "sxvelajxo", sed
ili ne indikas, de kiu lingvo gxi devenas. Gxi sentigxas kiel vorto fremda,
eble grekdevena. En la sveda la gxenerala vorto estas "pås-sjuka" =
"saket-malsano". En la "nov-norvega" (nynorsk) estas indikita kiel sinonimo
"kinn-taske" (vango-ujeto). En norvegaj dialektoj estas uzataj multaj
pli-malpli pitoreskaj esprimoj, kiujn mi ne memoras; sed mi memoretas, ke
unu iel rilatas al "porko", eble pro tio, ke la sxvelajxo similas al porka
sxinko. En la hispana, laux la vortaroj, "papera" povas signifi kaj "strumo"
kaj "parotidito", sed por la lasta oni pli ofte uzas la pluralan "paperas".
La vorto estas derivita de "papo", kiu povas signifi diversajn pufajxojn,
i.a. tiun inter mentono kaj kolo. La ceterajn etimologiajn donitajxojn pri
cxi tiu vorto mi konservas por mi mem.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2008, 4:43:44 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi forte dubas, tamen, cxu ecx francoj kapablas rekoni tiun malsanon en la termino “urlio”.

Do, ili rigardu en niajn listojn por kompreni pri kio temas.

Kion vi konsilus meti en la linion:

urli-o --> mumps-o, orel-mal-san-o

por ke ankaŭ francoj sciu pri kio ni parolas?

Amike

Renato


Harri Laine

unread,
Oct 21, 2008, 5:13:16 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
> Kion vi konsilus meti en la linion:
>
> *urli-o* --> mumps-o, orel-mal-san-o

*urli-o* --> mumps-o, saliv-gland-a inflam-o

Inflamo de ĉe-orela saliva glando estas la simptomo, kiu donis ankaŭ
la sciencan nomon "parotitis". Mi opinias, ke ne necesas pliprecizigi
la glandon (ekzistas ankaŭ aliaj salivaj glandoj) nek mencii aliajn
simptomojn. Se oni sentas bezonon de "orelo" ĉi tie, eble oni povus
nomi la glandon "orela glando, orelglando" (science "glandula
parotidea", t.e. "ĉe-orela"), kaj paroli pri "orelglanda inflamo". Sed
"orelmalsano" igas pensi pri io tute alia.

Harri

Renato Corsetti

unread,
Oct 21, 2008, 5:45:34 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
*urli-o* --> mumps-o, saliv-gland-a inflam-o
Bone. Mi aldonis ankaŭ "orelglanda inflamo".

Nun ne nur francoj sed eĉ mi komprenas.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Oct 21, 2008, 9:16:11 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi pardonpetas kaj pentofaras: pravas Otto Pilar, cxar fakte "uzino" venas
(tra la franca) el la latina "usus" = uzo.

Mi dankas pro la atentigo.
Gxis
Antonio

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Pilar Otto
Inviato: martedì 21 ottobre 2008 10.10
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: urli-o

Leo De Cooman

unread,
Oct 21, 2008, 10:04:52 AM10/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
>> RC: urli-o --> mumps-o
> por mi estas egale, cxar per si mem mi komprenas nek unu nek alian vorton.
Temas pri (epidemia/ virusa) parotidito.
 
En la itala, gxi estas popole nomata “orecchioni” (lauxvorte = orelegoj).
 
Mumpso estas pauxsajxo laux la angla “mumps”
Urlio, kontrauxe, estas kriplajxo de la franca adjektivo “ourlien”, kiu siavice venas el “oreillons” (gxuste “orelegoj”).
Mi forte dubas, tamen, cxu ecx francoj kapablas rekoni tiun malsanon en la termino “urlio”.
 
Nialingve (aŭ dialekte) oni nomas tiun parotiditon "dikoor" (dikorelo).
Amike salutas
Leo

Fra Simo

unread,
Oct 22, 2008, 7:38:47 PM10/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/21 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
     Efektive, almenau ne mi !
 
     Mia kara Grosjean-Maupin (pli kaj pli altagrade malbonlingvano, sed tre diligenta vortaristo) en sia Dictionnaire complet français-esperanto ("Plena vortaro franca-esperanta"), tradukas "Oreillons" per : "postorela glandoshvelo, parotito", la duan signante kiel cherpitan el la Dictionnaire français-esperanto de la Presa Societo.
    Ech "parotit/o" estus pli glutebla, ol "mumps/o" au "urli/o".
    Sed hu io en "post/orel/a gland/o/shvel/o" estas pliboniginda ?

Renato Corsetti

unread,
Oct 23, 2008, 6:04:47 AM10/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

    Ech "parotit/o" estus pli glutebla, ol "mumps/o" au "urli/o".
    Sed hu io en "post/orel/a gland/o/shvel/o" estas pliboniginda ?
Nu, nun vi trovas en nia linio ankaŭ

saliv-gland-a inflam-o/sxvel-o, orel-gland-a inflam-o/sxvel-o

kaj tio povas kontentigi vin.

Eble mi devas enkondiki linion ankaŭ por "parotito" kaj "parotido".

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Oct 23, 2008, 12:51:49 PM10/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/21 Antonio De Salvo antonio...@tiscali.it
Mi pardonpetas kaj pentofaras: pravas Otto Pilar, cxar fakte "uzino" venas
(tra la franca) el la latina "usus" = uzo.
      Antonio ne tro forte batu sian bruston, nek Otto.
      Lau la vortaro de Rey, "usine" efektive venas de "opificina", sed tra nord-Francujaj dialektoj kaj kun aldona influo, dum la franca parto de la historio de la vorto, de "user" ("uzi"). Pro tio  ghi ne havas plene tiun formon, kiun el "opificina" oni atendus. Sed la fina parto de la vorto certe venas de "opificina", ne de "usus". 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages