korporaci-o

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 8, 2011, 9:31:34 AM1/8/11
to listo 'lbl'
Pni diskutas pri la vorto “korporacio” en alia listo. Ĉu ĝi estu la klasika
“gildo” de samprofesiuloj aŭ ĉu ĝi estu “granda firmao” laŭ la angla uzo?

Kion vi opinias? Ĉu ni devas havi linion pri tio?

Amike

Renato

--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it


winmail.dat

Antonio De Salvo

unread,
Jan 8, 2011, 2:13:01 PM1/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
En itala lingvo, “corporazione” (el la latina “corporatio-corporationis” =
enkorpigxo, probable tra la franca “corporation”) havas fundamente tri
signifojn:
1) Faka aux metia asocio celanta la reguligon de la profesio aux metio
kaj la protekton de la interesoj de la anoj (= gildo, sindikato) ;
2) Faka grupo defendanta apartajn interesojn kaj privilegiojn (ekz. la
korporacio de jxurnalistoj; = klano, kliko, koterio);
3) En la sindikata sistemo de la fasxisma epoko, sxtata organo
reprezentanta samtempe la interesojn de la laboruloj kaj de la
labordonantoj.

En pli jxusa tempo, oni komencis uzi “corporazione” ankaux en la senco
“granda akcia societo”, laux la usona “corporation”.
Ne estas komunuza, kontraue, la signifo “asocio kun jura personeco”, kiu
sxajne respondas al la angla “corporation”.

Jen unu plia vorto sxajne “internacia”, kun pluraj signifoj laux la landoj.
Gxis
Antonio

_____________________________________________
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Renato Corsetti
Inviato: sabato 8 gennaio 2011 15:32
A: listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) korporaci-o

winmail.dat

ro-esp

unread,
Jan 8, 2011, 11:27:15 PM1/8/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Renato Corsetti" <renato....@virgilio.it>
> Date: Jan 08 03:31PM +0100
> Url: http://groups.google.com/group/la-bona-lingvo/msg/3f0d7bcb71e222fd
>
> Pni diskutas pri la vorto ?korporacio? en alia listo. ?u ?i estu la klasika
> ?gildo? de samprofesiuloj a? ?u ?i estu ?granda firmao? la? la angla uzo?
>
> Kion vi opinias?

ke la vorto konsistigas defion

> ?u ni devas havi linion pri tio?

almenaw.Ni bezonas kaj vorton por la gxenerala senco "asocio de homoj
kiuj laboras en la sama sektorero de la ekonomio/socio", kaj pli
specifaj vortoj por la subspecoj


> From: "Antonio De Salvo" <antonio...@tiscali.it>

> En itala lingvo, ?corporazione? (el la latina ?corporatio-corporationis? =
> enkorpigxo, probable tra la franca ?corporation?) havas fundamente tri


> signifojn:
> 1) Faka aux metia asocio celanta la reguligon de la profesio aux metio
> kaj la protekton de la interesoj de la anoj (= gildo, sindikato) ;

kaj ekzemple de advokatoj: ordeno

> 2) Faka grupo defendanta apartajn interesojn kaj privilegiojn (ekz. la
> korporacio de jxurnalistoj; = klano, kliko, koterio);

*klano* law mi indikas sxaratajn (komunajn) geprapatrojn.

> 3) En la sindikata sistemo de la fasxisma epoko, sxtata organo
> reprezentanta samtempe la interesojn de la laboruloj kaj de la
> labordonantoj.

en difinita sektorero de la socio

>
> En pli jxusa tempo, oni komencis uzi ?corporazione? ankaux en la senco
> ?granda akcia societo?, laux la usona ?corporation?.

cxu konzerno ?

> Ne estas komunuza, kontraue, la signifo ?asocio kun jura personeco?, kiu
> sxajne respondas al la angla ?corporation?.

La katastrofa afero de tiu estas, ke law usona juro, "corporation"
estas jura persono -
persono kiu povas "vivi" senfine kaj ricxigxi same senfine

gxis, Ronaldo N
--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2011, 10:05:09 AM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj reagintoj.

Ĉu, do, ni devus havi la linion:

korporaci-o [fun] (en la senco de akcia societo, firmao, kompanio) -->ᅵ akcia societo, firmao, kompanio?

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages