Dankon al Renato por tiu sciigo ! Mi ghojas, ke lian mesaghon mi legis (pro prokrasto de unu planita veturo, kiu ne-atendite min kelkminute liberigis), kvankam mi preskau ne trovas tempon por legado de la mesaghoj de niaj grupoj.
FLE kaj Petro De Smedt estas gratulindaj.
Ni (almenaue ni !) tamen atentu, ke "la senbrida nov-radikemo" ankau en la vortoj oficialigitaj de la Akademio konsterne estas ege konstatebla, kaj ankau je tiuj vortoj ghi estas kontraubatalinda.
2009/11/30 Renato Corsetti
<renato....@gmail.com>
Flandra Esperanto-Ligo ĵus eldonis du vortaretojn
inter la nederlanda kaj la internacia (Esperanto), kiujn kunmetis Petro
De Smedt.
Ilia apartaĵo estas, ke ili enhavas NUR ĉiuj vortojn fundamentajn kaj
oficialajn.
Eble la rado estas turniĝanta for de la senbrida nov-radikemo.
--
http://www.frasimo.blogspot.com/ [journal en ligne, en français]
NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !