Kion signifas 'bis'?

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 21, 2009, 7:26:03 AM8/21/09
to °listo 'la bona lingvo'
Mesaĝon kun tiu tem-linio mi ĵus ricevis el Koreujo de bona korea parolanto:

Legante ion, mi trovis 'bis'-n.
Kio estas ĝia signifo?
 
I. Volumoj 1–10 bis (fakte 16 volumoj): 1973–1992. 5817 p. Ili entenas la kompletan originalan verkaron de Zamenhof en kiu la leonan parton prezentas leteroj.


Mi klarigis al li la sencon en tiu kunteksto, sed mi demandas min, ĉu ni ne devus havi linion:

bis [4oa] (en la senco de aldona numero) --> A, .1 (aŭ alia taŭga maniero por komprenigi, ke temas pri aldonita ero, ekzemple 10bis --> 10A, 10.1)

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Aug 21, 2009, 11:30:07 AM8/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

Mi klarigis al li la sencon en tiu kunteksto, sed mi demandas min, ĉu ni ne devus havi linion:

bis [4oa] (en la senco de aldona numero) --> A, .1 (aŭ alia taŭga maniero por komprenigi, ke temas pri aldonita ero, ekzemple 10bis --> 10A, 10.1)

Mi konas "bis" nur kiel ekkrian vorteton kun tute alia signifo ol tiu, kiun vi mencias chi tie. Chu vere "bis" foje havas la signifon chi tie menciitan de vi? Chu vi povas mencii aliajn uzojn de la vorto kun chi tiu signifo?

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 21, 2009, 5:49:52 PM8/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Chu vere "bis" foje havas la signifon chi tie menciitan de vi?
Ĝi havas tiun signifon en la itala kaj en la franca, do, ni povas supozi, ke eble ĝi iel transiris ankaŭ al Espernato.

Chu vi povas mencii aliajn uzojn de la vorto kun chi tiu signifo?
Rapida serĉo en la reto ne evidentigis aliajn uzojn krom unu fare de itala espernatistoj, bronzetti, kiu plurfoje uzas "bis" en sia numerado de artikoloj en Disvastigo.

Iu pli lerta ol mi provu trovi tiajn uzojn, sed mi certas, ke ili pli oftas ekster la reto.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Aug 22, 2009, 6:46:33 AM8/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Iu pli lerta ol mi provu trovi tiajn uzojn, sed mi certas, ke ili pli oftas ekster la reto.
Mi ĵus memoras, ke studentoj nederlande parolis pri "bissen" (verbo formita el "bis") por indiki iun, kiu devis rekomenci la saman studojaron (iuj eĉ parolis pri "trissen"!)
Tiaj studentoj nomiĝis "bisser" (rekomencanto)
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Aug 22, 2009, 9:54:17 AM8/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eble mi nun diras ion, kion cxiuj listanoj scias, sed tamen:

"Bis" devenas de latina vorto, kiu signifas "dufoje" kaj ankaux "duoble".
"Bis bina sunt quattuor" lauxvorte signifas: "dufoje po du estas kvar".

En koncertoj ktp., "biso" estas du(a)foja plenumo de muzikajxo - kvankam en
la praktiko ankaux povas esti kroma plenumo de muzikajxo ne plenumita
antauxe.

Se oni en nova eldono de libro(serio) ensxovas novan paragrafon, cxapitron,
volumon k.s., ne volante sxangxi la originan numeradon, oni en kelkaj
lingvoj - ne nur la itala kaj franca, sed ankaux la hispana - numeras gxin
per la numero de la antauxa unuo, aldonante "bis" = "du(a)foja (numero)".

Mi cxi tie ne volas malkasxi, kial "superjaro" hispanlingve estas "año
bisiesto".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 22, 2009, 11:57:29 AM8/22/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
ne nur la itala kaj franca, sed ankaux la hispana - numeras gxin 
per la numero de la antauxa unuo, aldonante "bis" = "du(a)foja (numero)".
Do, la tuta latinida mondo!

La problemo estas: ĉu iu povas trovi ekzemplojn de uzo en Esperanto krom tiu de Ludovikito?

amike

Renato


Harri Laine

unread,
Aug 24, 2009, 3:28:20 AM8/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato, pri uzo de "bis":

> Do, la tuta latinida mondo!

Pardonu iometan devojiĝon. Mi ŝatus foje legi viajn
observojn el reala lingvouzo en Esperantujo.

En Bjalistoko estis multaj brilaj muzikprezentoj, el
kiuj mi tamen povis ĉeesti nur kelkajn. Tie mi
vidis plurfoje tre entuziasman publikon. Do, estis
perfektaj situacioj por krii "bis!". Se vi ĉeestis,
ĉu vi aŭdis tian ekkrion?

Mi mem ne notis ion tian. Mi pensas, ke mi rimarkus
kaj memorus, se aŭdiĝus "bis". Certe iu kriis ekz.
la iom alisencan "bravo!", tion mi memoras, kaj ĝi
ja ne estas pure esperanta esprimo sed tamen iom
internacia.

Kvankam mi konas la vorton, mi sentus ĝin ege "papera"
esprimo de miaj raviteco. Spontanea krio estus eble
"ripeton!", "ankoraŭ!", "pli, pli!", "refoje!" aŭ io
simila. Por mi mem bone servis intensa aplaŭdado,
eventuale ritma, kaj ŝajnis ke la muzikistoj komprenis
tion.

Harri

Adam Raizen

unread,
Aug 24, 2009, 9:57:24 AM8/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/24 Harri Laine <proc...@gmail.com>

En Bjalistoko estis multaj brilaj muzikprezentoj, el
kiuj mi tamen povis ĉeesti nur kelkajn. Tie mi
vidis plurfoje tre entuziasman publikon. Do, estis
perfektaj situacioj por krii "bis!". Se vi ĉeestis,
ĉu vi aŭdis tian ekkrion?

Mi ne aŭdis ion tian spontanan kaj surlokan. Sed mi rimarkis, ke en almenaŭ unu loko en la programpriskribo, oni skribis, kion oni kantos/ludos por "eventualaj 'bisoj'".
 
Mi mem ne notis ion tian. Mi pensas, ke mi rimarkus
kaj memorus, se aŭdiĝus "bis". Certe iu kriis ekz.
la iom alisencan "bravo!", tion mi memoras, kaj ĝi
ja ne estas pure esperanta esprimo sed tamen iom
internacia.

Kvankam mi konas la vorton, mi sentus ĝin ege "papera"
esprimo de miaj raviteco. Spontanea krio estus eble
"ripeton!", "ankoraŭ!", "pli, pli!", "refoje!" aŭ io
simila. Por mi mem bone servis intensa aplaŭdado,
eventuale ritma, kaj ŝajnis ke la muzikistoj komprenis
tion.

Estas notinde, ke en la angla (aŭ almenaŭ en la usonangla) oni diras "encore", (t.e. "ankoraŭ" en la franca). "Bis" estas tute nekonata.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Anna Lowenstein

unread,
Aug 24, 2009, 9:58:05 AM8/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Harri,

Mi plene konsentas kun via mesaĝo. Mi neniam antaŭe konscie pensis pri la afero, sed legante vian komenton, mi konstatas, ke ĝi akordiĝas kun io, kion mi jam nebule sentis. Mi mem ne estas tia homo, kia laŭte elkrius ion post muzika prezento, sed se mi farus, mi certe krius "denove!", ne "bis!"

"Bis!" efektive estas stranga esprimo - ĝi ne akordiĝas kun la normalaj reguloj de vortfarado en Esperanto. Krome ĝi estas tro mallonga por taŭgi kiel oportuna elkrio.

Do, kvankam mi ne proponus, ke oni maloficialigu ĝin, oni ja povus proponi "denove!" kiel anstataŭaĵon.

Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Harri Laine
Inviato: lunedì 24 agosto 2009 9.28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Kion signifas 'bis'? kaj ĉu oni ĝin uzas

Renato Corsetti

unread,
Aug 24, 2009, 10:22:26 AM8/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
Mi ŝatus foje legi viajn
observojn el reala lingvouzo en Esperantujo.
  
Bone.
. . . estis
perfektaj situacioj por krii "bis!". Se vi ĉeestis,
ĉu vi aŭdis tian ekkrion? 
  
Honeste, mi ne estis atentanta pri tio, sed efektive mi havas la impreson, ke mi ne aŭdis ĝin.

Kvankam mi konas la vorton, mi sentus ĝin ege "papera"
esprimo de miaj raviteco. Spontanea krio estus eble
"ripeton!", "ankoraŭ!", "pli, pli!", "refoje!" aŭ io 
simila.

Pri tio vi pravas. Oni oficialigis ĝin en la 4-a Aldono, sed la popolo sentas ĝin fremda al Esperanto.

Kaj cetere ni estis dikutantaj pri dua kampo de uzado de "bis" en numerado, por kiuj ni ne trovis ankoraŭ ekzemplojn krom tiu de Ludovikito.

Amike

Renato






Pilar Otto

unread,
Aug 24, 2009, 4:05:26 PM8/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

> Kara Harri,
>
> Mi plene konsentas kun via mesaĝo. Mi neniam antaŭe konscie pensis
> pri la afero, sed legante vian komenton, mi konstatas, ke ĝi
> akordiĝas kun io, kion mi jam nebule sentis. Mi mem ne estas tia
> homo, kia laŭte elkrius ion post muzika prezento, sed se mi farus, mi
> certe krius "denove!", ne "bis!"
>
> "Bis!" efektive estas stranga esprimo - ĝi ne akordiĝas kun la
> normalaj reguloj de vortfarado en Esperanto. Krome ĝi estas tro
> mallonga por taŭgi kiel oportuna elkrio.

Kiel interjekcio preskaux cxio tauxgas. Pensu pri "Gxis!", kiu ecx rimas kun
"bis". Neniu gxin konsideras tro mallonga por tauxgi kiel oportuna adiauxa
elkrio.

Eble en Bjalistoko mi ne auxdis "bis!"-kriojn, sed en aliaj
Esperanto-arangxoj mi nebule memoras esti auxdinta tiajn, eble de
slavlingvanoj. La E-a-rusa vortaro de Bokarev efektive donas kiel tradukon
de "bis!" "bis!", kaj kiel tradukon de "bisi" "bisirovat'". La vorto
apartenas ankaux al la repertuaro (por resti cxe la muzika lingvajxo) de
Pola Radio.

En la hispana oni kutimas krii "Otra, otra!" = "Alian, alian!",
interpreteble kiel "alian fojon (denove)" aux "alian muzikajxon".

La E-a-norvega vortaro tradukas "bis!" per "dakapo!" (el la itala "da capo"
= "de-komence"), kio aludas ripeton. Se biso ne estas ripeto de jam
prezentita muzikajxo, oni nomas gxin "ekstranummer" (mi ne bezonas traduki).

Otto

Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 2:35:57 AM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉiujn mesaĝojn pri tio, kion vi pensas pri eventuala linio:

bis! = re-e!, de-nov-e!, ankoraŭ!, plu-e!

?

Renato

Cvi Solt

unread,
Aug 25, 2009, 3:14:34 AM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas lasi nur la du unuajn vortojn - sufiĉas

bis! = re-e!, de-nov-e!

Se ni proponas 4 vortojn, aldone al bis - ni havos kakofonion (------->malbelsonecon, vi povas aldoni ankaŭ ĝin)
Cvi

2009/8/25 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton

Johan Derks

unread,
Aug 25, 2009, 6:22:13 AM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri Laine:
Mi mem ne notis ion tian. Mi pensas, ke mi rimarkus
kaj memorus, se aŭdiĝus "bis". Certe iu kriis ekz.
la iom alisencan "bravo!", tion mi memoras, kaj ĝi
ja ne estas pure esperanta esprimo sed tamen iom
internacia.


Mi kriis plurfoje 'brave', kiu estas la perfekta ekvivalento, lau mi, de
fremda 'bravo !'
Johan Derks

Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 4:39:38 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cvi:
Mi proponas lasi nur la du unuajn vortojn - sufiĉas
Tion mi faras.

Ĉu iu havas problemojn pri

kakofoni-o --> mal-bel-son-ec-o ?

Amike

Renato

Fabio Bettani

unread,
Aug 25, 2009, 4:48:20 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Ĉu iu havas problemojn pri
>
> kakofoni-o --> mal-bel-son-ec-o ?

La Reta Vortaro difinas kakofonio per "malharmonio".
Pri la proponita samsignifaĵo, ĉu entute kakofonio estas eco? Al mi ĝi
ŝajnas esti aĵo, eble pro influo de la itala lingvo.

--
Fabio

Cvi Solt

unread,
Aug 25, 2009, 11:36:29 PM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com


2009/8/25 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

Fabio (kaj la Reta Vortaro) pravas. "La orkestro malbelsonacas"  aspektas pli malharmonie ol "la orkestro malharmonias".




Tomaž Longyka

unread,
Aug 26, 2009, 3:21:16 AM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com

>Ĉu iu havas problemojn pri

kakofoni-o --> mal-bel-son-ec-o ?<
 
Problemojn ne, sed proponon:  kakofoni-o --> son-aĉ-ec-o.
 
Amike Tomaso


Tomaž Longyka

unread,
Aug 26, 2009, 3:46:27 AM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
 

>Ĉu iu havas problemojn pri

kakofoni-o --> mal-bel-son-ec-o ?<
 
Mi kompletigas mian proponon al la jeno: kakofoni-o --> son-aĉ-ec-o (=eco "esti sonaĉa"); son-aĉ-aĵ-o (=sonaĉa konkretaĵo).
 
Amike Tomaso

Pilar Otto

unread,
Aug 26, 2009, 5:47:39 AM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Fabio:

Ne nur de la itala. Cxu "mal-bel-son-ec-o, mal-bel-son-ajx-o"? Laux mia
impreso la vorto estas uzata cxefe, kiam la malbelsonajxo estas lauxta, kun
proksimuma signifo "bruegacxo" (tamen tion mi ne proponas por la linio).

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Aug 26, 2009, 8:39:04 AM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
La plej simpla maniero por anstauxigi "kakofonio" estas "malbelsoneco", respektive "malbelson(ajx)o", depende cxu oni volas indiki la fenomenon aux gxian rezulton. Cetere, vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/Belsoneco

Povas temi pri malagrabla sinsekvo da parolsonoj (en unu sama vorto, aux en pluraj apudaj vortoj), aux pri malagrabla sinsekvo/ samtempeco de muziknotoj (ekzemple cxe dodekafona muziko). En la unua kazo, tute ne temas pri bruo, sed pri malagrabla apudeco/ ripetigxo de sonoj; en la dua kazo (muziko) la malbelsoneco povas esti pligrandigata de la lauxteco, tamen gxia esenco ne kusxas en la lauxteco, sed en la fakto ke la orelo sentas misharmonion.
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pilar Otto
Inviato: mercoledì 26 agosto 2009 11.48
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: kakofoni-o

Renato Corsetti

unread,
Aug 26, 2009, 10:43:23 AM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte ĉiujn kontribuojn, mi registris provizore:

kakofoni·o → mis·harmoni·o, mal·bel·son·aĵ/ec·o, son·aĉ·o

Proponoj pri modifo de la libio estas bonvenaj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Aug 26, 2009, 11:22:37 AM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

>Leginte ĉiujn kontribuojn, mi registris provizore:
>kakofoni·o → mis·harmoni·o, mal·bel·son·aĵ/ec·o, son·aĉ·o
>Proponoj pri modifo de la libio estas bonvenaj.

Finfine, vorto de kiu oni ne propronis depreni la negativan nuancon! (Cetere, estus malfacile trovi neuxtran anstatauxan terminon, cxar ja la vorto kakofonio venas el la grekaj vortoj kakòs = malbona kaj fonìa = sono).

Cxe-okaze: mi havus kelkajn proponojn pri modifo de Libio, sed...
Amike kaj sxerce
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Aug 26, 2009, 12:00:43 PM8/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:
Cxe-okaze: mi havus kelkajn proponojn pri modifo de Libio, sed...
La ĝusta listo estas per-esperan...@yahoogroups.com. Pardonu pro la misskribo.

Amike

Renato

ro-esp

unread,
Aug 27, 2009, 1:27:20 PM8/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Wed 26 Aug 2009 00:46
> From: Toma? Longyka
>
>
>
>
>
>> ?u iu havas problemojn pri
>
> kakofoni-o --> mal-bel-son-ec-o ?<

jes

> Mi kompletigas mian proponon al la jeno: kakofoni-o --> son-a?-ec-o
> (=eco "esti sona?a"); son-a?-a?-o (=sona?a konkreta?o).

Mi pensus tuj pri io kia: multe da vocxoj kaj/aw muzikinstrumentoj,
kiuj sonas law neharmonia maniero...
gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

ro-esp

unread,
Aug 27, 2009, 1:33:45 PM8/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Wed 26 Aug 2009 09:45
> From: "Anna Lowenstein"
>
>
> Nova malkovro por La Bona Lingvo: Avano. Vidu anka? Gardi.

mi ne kredas ke mi iam ajn renkontis "avan" sen "gard". ne mirigas ke homoj
evitas konfuzon (av-ano, av-an-ul-o)

> Date: Wed 26 Aug 2009 10:07
> From: Renato Corsetti
>
>
> La? PIV "avano" estas tio, kion mi nomus en Espernato "anta?o".
>
> Kio pri la linio
>
> avan-o --> anta?-o ?

nur se vi aldonas precizigojn - "antaw" ja jam havas plurajn signifojn.

"avangardo" law mi indikas antawgrupon tehxnologian, kulturan,
sciencan - gxi ne estas uzata
kadre de biciklokonkurso

gxis, Ronaldo N

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages