tutmonda

5 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jan 22, 2013, 9:53:45 AM1/22/13
to ED-LBLdiskutlisto
demando: sub la influo de franca lingvo, la vorto estas vastege uzata en
la signifo de "monda".

Ĉu estas signifdistingo inter tutmnda kaj monda?
Ĉu, pro la regulo je neceso kaj sufiĉo, ne sufiĉas nur uzi la vorton
"monda"?

Mi antaŭdankas pro la respondo
J-K Rinaldo

Johan Derks

unread,
Jan 22, 2013, 10:51:27 AM1/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi supozas, ke la neceseco kaj sufiĉeco dependas de la kunteksto.
Chu vi povas doni ekzemplojn de tutmonda?
 
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 22 januari 2013 15:53
Onderwerp: (la bona lingvo) tutmonda
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

J-K Rinaldo

unread,
Jan 22, 2013, 11:51:27 AM1/22/13
to la bona lingvo
Ekzemple en la mallongigoj
World Trade Organization
mi tradukus per "Monda Komerca Organizaĵo¨.

Kavankam mi ne emus fari distingon laŭ la kunteksto.
J-K

Johan Derks

unread,
Jan 22, 2013, 2:26:36 PM1/22/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankau dirus "Monda Komerca Organizaĵo",
sed la grupo "Tutmondeca Esperanto",  kiun mi kunordigas, ne devus havi la nomon "Tutmonda Esperanto", mi opinias.
Do Renato gravas.
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: dinsdag 22 januari 2013 17:51
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) tutmonda

Ekzemple en la mallongigoj
World Trade Organization
mi tradukus per "Monda Komerca Organizaĵo¨.

Kavankam mi ne emus fari distingon laŭ la kunteksto.
J-K

> Mi supozas, ke la neceseco kaj sufiĉeco dependas de la kunteksto.
> Chu vi povas doni ekzemplojn de tutmonda?
>
> Johan Derks
> ----- Oorspronkelijk bericht -----
> Van: J-K Rinaldo el Padova.IT.EU
> Aan: ED-LBLdiskutlisto
> Verzonden: dinsdag 22 januari 2013 15:53
> Onderwerp: (la bona lingvo) tutmonda
>
> demando: sub la influo de franca lingvo, la vorto estas vastege uzata en
> la signifo de "monda".
>
> Ĉu estas signifdistingo inter tutmonda kaj monda?

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2013, 10:16:31 AM1/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:
|    Mi ankau dirus "Monda Komerca Organizaĵo",
Ankaŭ mi.

sed la grupo "Tutmondeca Esperanto",  kiun mi kunordigas, ne devus havi la nomon "Tutmonda Esperanto", mi opinias.
Sed tie oni volas insisti pri la TUT-mondeco kaj pri tio, ke Esperanto havu la ecojn de la "tut-mondo".

Konklude, normale mi dirus ke laŭ la kunteksto kaj la intencata signifo la principo de sufiĉo kaj neceso devus funkcii.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
ren...@esperanto.org

Johan Derks

unread,
Jan 23, 2013, 10:58:20 AM1/23/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi misskribis: ne devus havi la nomon "Tutmonda Esperanto",
dum mi celis: ne devus havi la nomon "Mondeca Esperanto".
Pardonu !
 
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 23 januari 2013 16:16
Onderwerp: (la bona lingvo) tutmonda

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages