zip-o

20 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2012, 2:57:46 AM12/3/12
to °listo 'lbl'
Kiel ni sintenas al la vorto "zip-o"?

| Fermilo de vesto aŭ alia ŝtofaĵo konsistanta el du rubandoj provizitaj per vico da metalaj dentoj kaj implikiĝantaj aŭ malimplikiĝantaj unu en la alian per la interŝovo de movpeco

Ni ŝajnas akcepti la radikon "zip-" en la komputila signifo per la jena linio:

zip·i ~ dens·ig·i, kompakt·ig·i

Amike

Renato


--

~~~~~~~~~~~~

renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Nguyen Xuan Thu

unread,
Dec 3, 2012, 3:48:26 AM12/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Nguyen Minh Kinh, en sia Granda vortaro Vjet-Esperanto tradukis la vjetnamajn vortojn "khóa kéo" kaj "khóa rút" (ambaŭ vortoj signifas tirfermilo)  esperanten per la jenaj vortoj: zipo; fulmofermilo.
Fulmofermilo verŝajne devenas de la franca "fermeture éclair".
Do mi proponas: zipo --> tirfermilo

2012/12/3 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Renato Corsetti

unread,
Dec 3, 2012, 7:40:27 AM12/3/12
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
|   Do mi proponas: zipo --> tirfermilo
kaj mi registras tion kaj atendas rimarkojn.

Amike

Renato

Pjer

unread,
Dec 4, 2012, 6:01:20 AM12/4/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Zip estas oficialigita(9°). Tirfermilo aù glitfermilo shajnas al mi bonaj samsignifaj kunmetajhoj.
Zip·o ebligas fari zip·i, kiel buton·o kaj buton·i, zon· kaj zon·i. Shajnas, ke glit·ferm·i aù tirfermi bone taùgas.

Zip oni elektis pro la bruo. Simile oni trovas vestfermiloj, kiuj funkcias danke al buklet(bendo) kaj hoket(bendo), en la franca oni uzas kelkafoje la bruo: scratch [skrach], por nomi la vestfermilon (aù shufermilon). Sed estus ankoraù krei novvorton: skrach·o kaj skrach·i, kaj plie, kiam oni fermas per ghi, kontraùe al zipo, oni ne aùdas bruon.

Oni uzas pli internacie la nomon registritan de la kreanto: "Velcro". Eble ni povus proponi simile al valizvorto: VEL(velours en la franca) CRO (crochet en la franca) la kunmeton: bukl·o·hok·o kaj do buklohoki. Tamen tiu sistemo estas fulmofermilo kiel zipo = glit·ferm·il·o, do mi proponas la tute simpla kaj simila prem·ferm·il·o. Kaj fakte ni povos uzi buklohoko pri fermilo pli simila al butono kun ties fendo.

P.S. Por malfermi la veston per tiuj du fulmfermiloj (glitfermilo kaj premfermilo) oni povas tiri, pro tio mi opinias pli bone glitfermilo ol tirfermmilo pri la zipo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2012, 6:24:46 AM12/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Pjer:
|  Zip estas oficialigita(9°).
Vi pravas. Bedaŭrinde mi ne kontrolis antaŭe. Mi ŝanĝas tuj la sagon al =.

Andrea Fontana

unread,
Dec 4, 2012, 7:59:33 AM12/4/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it
Konfermante pri la oficialeco de "zip-i", mi varme sugestas ke, kiam temas pri komputilaĵoj, ni antaŭe ekzamenu la proponojn "kunmetismajn" de la spertuloj, kiuj prilaboris la tielnomanta "Komputeko".
Jen tio, kion ili diras ĉi-rilate:
http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=zip

La avantaĝo plene ekspluati Komputeko, kia temas pri prikomputilaj vortoj, estas multobla. Ekzemple:
- prilaboris ĝin seprtuloj pri informadiko, do la kunmetaĵoj de ili proponitaj estas rezulto de sufiĉe profunda, faka kono
- ili ja emas al ekspluati vortfarado, foje eĉ kiam temas pri proponi alternativojn al jam oficialigitajn vortojn. Mi ne konas la kialon de tia emo, sed mi opinias, ekzamentinte plurajn iliajn proponojn vortfarademajn, ke ili tion faras, por ke informdadika vortaro estu plej eble komprenebla ankaŭ al nefakuloj (fakte, mi uzas Komputekon por kompreni, danke al ĝiaj E-aj kunmetaĵoj, kio estas iuj strangaj misteraj informadikaj aferoj, ordinare menciataj de italoj per anglaj nekompreneblaj vortoj - kies laŭvorta traduko, cetere, tre ofte tute ne komprenigas pri kio temas)

Rilate al http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=zip , el ĝi vi vidos ke la propono de Nguyen (Autuno) estas sufiĉe maltaŭga.
Tre pli precizaj (kaj fake garantiitaj) estas la kunmetaĵoj listigitaj en http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=zip

Amike
Anĉjo

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2012, 8:19:03 AM12/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea:


|   Konfermante pri la oficialeco de "zip-i", mi varme sugestas ke, kiam temas pri komputilaĵoj, ni antaŭe ekzamenu la proponojn "kunmetismajn" de la spertuloj, kiuj prilaboris la tielnomanta "Komputeko".

Mi konfirmas, ke Komputeko ĝenerale estas tre bona terminaro. Ĉi-foje la sugestoj de ĝi troviĝas en nia linio

zip·i (en komputiloj) ~ dens·ig·i, kompakt·ig·i .

La problemo nun estas pri la dua signifo de "zip-", tiu oficialigita, kiu rilatas al vestofermiloj.

Antonio De Salvo

unread,
Dec 4, 2012, 3:39:28 PM12/4/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ankaux en la itala oni diras “zip” (laux sonimita angla vorto), kvankam la “formala” termino estas “chiusura lampo” (tute responda al la esperanta “fulmofermilo”).

Persone, mi uzas “tirfermilo”, samkiel en la germana.

 

En la itala informadika jxargono oni ankaux diras “zippare” (el la angla) por “kompaktigi”.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: lunedì 3 dicembre 2012 08:58
A: °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) zip-o

--

Renato Corsetti

unread,
Dec 4, 2012, 3:57:14 PM12/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Antonio, pro la subteno pri “tirfermilo”.
En la itala informadika jxargono oni ankaux diras “zippare” (el la angla) por “kompaktigi”.

Harri Laine

unread,
Dec 4, 2012, 5:16:24 PM12/4/12
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis, 4.12.2012 15:19 +0200:

> zip·i /(en komputiloj)/ ~ dens·ig·i, kompakt·ig·i .
>
> La problemo nun estas pri la dua signifo de "zip-", tiu
> oficialigita, kiu rilatas al vestofermiloj.

La komputfaka angla vorto "to zip" estas fakte ĵargonaĵo
por "to compress (data)", kaj propradire rilatas al procedo
produktanta dosierojn, kies nomo enhavas la rekonilon "zip".
Estas ankaŭ aliaj manieroj de densigo.

"densigi" estas tre bona vorto por tio. Aliaj rilataj
vortoj, uzataj ankaŭ por la sama afero, estas "paki"
kaj "kompaktigi", sed la Komputada Leksikono de Pokrovskij
faras diferencon inter la tri vortoj. Mi opinias, ke ni
povas tute bone havi sagon ĉi tie: zipi -> densigi

Por la vestaĵfermilo ni do havas jam oficialigitan
vorton "zipo". "Tirfermilo" ne estas malbona propono
por kunmetaĵo samsignifa, kial ne ankaŭ iuj vortoj
kun "fulmo". (Se imiti la Finnan kaj Svedan, ni povus
diri "tirĉeno", sed mi ne vere proponas tion.)

Iu menciis la fermilon kun bendoj bukleta kaj hoketa
(unu varmarko estas Velcro). Ekzemple Wells tradukas
ĝin "lap(fermil)o, lapobendo". Tio estas tute
bonaj vortoj, se vi scias, kio karakterizaz la
kreskaĵon lapo.

Harri

ro-esp

unread,
Dec 4, 2012, 7:03:17 PM12/4/12
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@esperanto.it


Op dinsdag 4 december 2012 12:01:20 UTC+1 schreef Pjer het volgende:
Zip estas oficialigita(9°).

bone

Tirfermilo aù glitfermilo shajnas al mi bonaj samsignifaj kunmetajhoj.

tiuj en si mem ne estas pli klaraj ol zipo (en kiu almenaw eblas iomete rekoni la anglan "zipper")
 
Oni uzas pli internacie la nomon registritan de la kreanto: "Velcro".

Cxu internacie? Ni en NL diras klitteband, lapo-rubando. Law Desmedt suficxas "lapo"

 
Eble ni povus proponi simile al valizvorto: VEL(velours en la franca) CRO (crochet en la franca) la kunmeton: bukl·o·hok·o kaj do buklohoki.

sonas kiel io kion on metas en la kapharojn
 
Tamen tiu sistemo estas fulmofermilo kiel zipo = glit·ferm·il·o, do mi proponas la tute simpla kaj simila prem·ferm·il·o. Kaj fakte ni povos uzi buklohoko pri fermilo pli simila al butono kun ties fendo.

P.S. Por malfermi la veston per tiuj du fulmfermiloj (glitfermilo kaj premfermilo) oni povas tiri, pro tio mi opinias pli bone glitfermilo ol tirfermilo pri la zipo.

Cxu iu lingvo efektive uzas ekvivalenton de fulm-fermilo por tiu afero?

                                                                           gxis, Ronaldo N
 

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2012, 9:00:34 AM12/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


|    Ni en NL diras klitteband, lapo-rubando. Law Desmedt suficxas "lapo"

Mi ne havas ideon pri kio vi parolas. Bonvolu gvidimin al bildo de la afero.


|   Cxu iu lingvo efektive uzas ekvivalenton de fulm-fermilo por tiu afero?

Kiam mi estis infano en la itala oni diris "chiusura lampo" = fulm-fermilo.

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2012, 9:50:54 AM12/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
|  Mi opinias, ke ni
povas tute bone havi sagon ĉi tie: zipi -> densigi
Mi ĵus registris tion.

|  "Tirfermilo" ne estas malbona propono
por kunmetaĵo samsignifa, kial ne ankaŭ iuj vortoj
kun "fulmo".
Ĉu "fulmofermilo"?

|   Iu menciis la fermilon kun bendoj bukleta kaj hoketa
(unu varmarko estas Velcro). Ekzemple Wells tradukas
ĝin "lap(fermil)o, lapobendo". Tio estas tute
bonaj vortoj, se vi scias, kio karakterizaz la
kreskaĵon lapo.
Mi tute ne komprenas pri kio vi parolas. En la itala ne ekzistas "velcro" kaj mi ne scias, kio estas lapo.

caraco jean-claude

unread,
Dec 5, 2012, 10:31:11 AM12/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Lapo estas planto kun scienca nomo "Actium lappa". Ghi alkrochighas al la pantalono au al la shtrumpetoj.
Ghi similas al la fermilo kiu funkcias per alkrochigho de bukletoj.

JC 
--

caraco jean-claude

unread,
Dec 5, 2012, 10:33:32 AM12/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Mia klavaro ne volas tajpi la R. Do mi resendas.

Lapo estas planto kun scienca nomo "Arctium lappa". Ghi alkrochighas al la pantalono au al la shtrumpetoj.

Ghi similas al la fermilo kiu funkcias per alkrochigho de bukletoj.

JC 


Le 05/12/2012 15:50, Renato Corsetti a écrit :
--

Renato Corsetti

unread,
Dec 5, 2012, 10:46:02 AM12/5/12
to la-bona...@googlegroups.com
Danko, Jean-Claude! Nun ankaŭ mi scias, kio estas buklofermilo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages