Uzo de "na" en la uzointerfaco de la diskutlistoj de Google

2 views
Skip to first unread message

ts

unread,
Apr 5, 2008, 2:01:52 AM4/5/08
to la bona lingvo
Iom flanka temo:
Ĉu vi rimarkis la sekvan frazon kiam vi abonas dikutliston de Google:

"Vi ricevis ĉi mesaĝon ĉar vi abonis na Google Grupoj "ede-hu Europo
Demokratio Esperanto Hungario" grupo. "

Do iu(j) faris bonan kaj utilan laboron traduki la uzointerfacon en
Esperanto,
sed bedaŭrinde eluzis la okazon enmeti sia(j)n lingvajn reformojn.

Kial ne simple skribi "vi abonis al"
kaj uzi "je" en la aliaj frazoj kiam la "na-istoj" (kaj "no-istoj")
nepre volas uzi sian
eltrovaĵon...

Ĉu iu scias kiel oni povus korekti tion ĉe Google?

Thierry


ts

unread,
Apr 5, 2008, 2:44:13 AM4/5/08
to la bona lingvo

Ĵus mi vidis ankaŭ tion:
"Se vi sentas ke ĉi tiu mesaĝo estas insulta, bonvolu informi al stabo
de
Google Grupoj per la URL malsupre."

eble devus esti: "informi la stabon" kaj "se vi opinias".

HIROTAKA Masaaki

unread,
Apr 5, 2008, 4:33:13 AM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thierry skribis:

>Iom flanka temo:
>Ĉu vi rimarkis la sekvan frazon kiam vi abonas dikutliston de Google:
>
>"Vi ricevis ĉi mesaĝon ĉar vi abonis na Google Grupoj "ede-hu Europo
>Demokratio Esperanto Hungario" grupo. "

Tion faris ne Guglo mem, sed adminstranto(j) de la diskutlisto
"ede-hu Europo Demokratio Esperanto Hungario".
Do vi turnu vin al la koncerna(j) administranto(j).

Vastalto

2008/04/05 [sab.] HIROTAKA Masaaki
_____________________________ http://www.vastalto.com/

Marcos Cramer

unread,
Apr 5, 2008, 6:41:57 AM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kial ne simple skribi "vi abonis al"
kaj uzi "je" en la aliaj frazoj kiam la "na-istoj" (kaj "no-istoj")
nepre volas uzi sian eltrovaĵon...

Kutime la plej bona alternativo al naismo estas simple forlaso de "na", kaj ne uzo de "al" au "je". "Al" havas alian signifon ol akuzativo, kaj vere malmultas la okazoj en kiuj "al" kaj akuzativo estas intershangheblaj sen signifoshangho. "Je" teorie povas esti uzata anstatau akuzativo, sed praktike havas pli limigitan uzkampon. Mi do dirus "Mi vidis George Bush" kaj ne "Mi vidis al George Bush" au "Mi vidis je George Bush".

En nia linio pri "na" ni ankau menciu tiun eblecon simple forlasi "na". Do ni povas shanghi la linion jene:

na --> povas simple esti forlasita aux anstatauxigita per -n, -on aux je (ekzemplo: mi studis Chomsky/Chomsky-n/Chomsky-on/je Chomsky)


En la de vi menciita okazajho ech eblas uzi normalan N-finajhon: "Vi ricevis chi tiun mesaghon char vi abonis la Google-grupon "ede-hu Europo
Demokratio Esperanto Hungario"." (Mi ankau aldonis "tiun" post "chi", char memstara  "chi" estas evitinda strangajho (uzinda maksimume en poezio).)

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Apr 5, 2008, 6:53:18 AM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Tion faris ne Guglo mem, sed adminstranto(j) de la diskutlisto
"ede-hu Europo Demokratio Esperanto Hungario".
Do vi turnu vin al la koncerna(j) administranto(j).

Ne. Mi vidis la saman mesaghon ankau che nia grupo kaj che la grupo speranto-aktuale.

Ghin ne faris Guglo mem, sed iu  volontulo kiu tradukis la interfacon  al Esperanto por Guglo.  Sed tiu interfaco nun estas uzata  por chiuj grupoj.

Marcos

HIROTAKA Masaaki

unread,
Apr 5, 2008, 7:52:07 AM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:

>Ne. Mi vidis la saman mesaghon ankau che nia grupo kaj che la grupo
>speranto-aktuale.
>Ghin ne faris Guglo mem, sed iu volontulo kiu tradukis la interfacon al
>Esperanto por Guglo. Sed tiu interfaco nun estas uzata por chiuj grupoj.

Cxu? Mi ricevadas mesagxojn de la grupo eLiberaProgramaro, kaj ilia
piednoto tekstas jene:

Kaj en cxi tiu grupo la-bona-lingvo gxi tekstas:
--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
la vortoj, pri kiuj ni diskutas chi tie, estas troveblaj en la listoj
che:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---

Cxi tiujn liniojn povas sxangxi cxiu administranto de la Guglo-grupoj.

Marcos Cramer

unread,
Apr 5, 2008, 8:00:28 AM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kaj en cxi tiu grupo la-bona-lingvo gxi tekstas:


Marcos

HIROTAKA Masaaki

unread,
Apr 5, 2008, 8:26:35 AM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:
>Sed shajnas ekzisti iu implice elektata teksto, kiu uzighas kiam la
>administranto ne shanghas ghin. En nia grupo ghi aperis pli frue, antau ol
>la nuna piednoto estis verkita.

Jes, mi ja komprenis vin! Certe ekzistas antauxelektita teksto, kvankam
mi mem ne vidis tiun tekston en Esperanto. Tio estas solvenda problemo.

Sed praktike kaj tutsimple administranto de la grupo cxiam povas sxangxi
gxin. Do unue oni petu de la koncerna administranto. Poste sekvos
negoco kun Guglo.

HIROTAKA Masaaki

unread,
Apr 5, 2008, 9:45:46 AM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos skribis:

>Ghin ne faris Guglo mem, sed iu volontulo kiu tradukis la interfacon al
>Esperanto por Guglo. Sed tiu interfaco nun estas uzata por chiuj grupoj.

Nu, mi iomete esploris la aferon.
Oni povas volontuli pri tradukado per "Google in Your Language".
Mi jam faris mian konton tie, kaj trarigardante la listegon de
traduk-tekstoj, mi trovis tiun "na". Sed nunmomente mi ne
sxangxis gxin.

Mi opinias, ke iu grupo da kompetentuloj faru sxangxon kun
interkonsento, cxar Guglo asertas jene en la redaktopagxo:

> We have high confidence in our current translation, so any
> translation you provide will need to be manually reviewed
> before it goes live. To help us with this process please
> explain (in English) how your changes improve the existing
> translation.

adam....@gmail.com

unread,
Apr 5, 2008, 1:18:53 PM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 4/5/08, HIROTAKA Masaaki <hiro...@nifty.ne.jp> wrote:

> Mi opinias, ke iu grupo da kompetentuloj faru sxangxon kun
> interkonsento, cxar Guglo asertas jene en la redaktopagxo:
>
> > We have high confidence in our current translation, so any
> > translation you provide will need to be manually reviewed
> > before it goes live. To help us with this process please
> > explain (in English) how your changes improve the existing
> > translation.

Vi ne vere pensas, ke Google dediĉus homforton al plibonigo de la
esperanta traduko, ĉu? Multe pli verŝajne, ili simple forigus la tutan
esperantan tradukon. Ili ne vere havas altan fidon en la nuna traduko,
ili simple ne havas manieron kontroli, kio estas bona kaj malbona
traduko, do ĝi neniam estos malaŭtomate kontrolita, kaj neniam estos
aprobita kaj enmetita. Ili ne povas lasi, ke ĉiu interesiĝanta
Esperantisto povu ŝanĝi la tradukon laŭvole (jen kun na, jen sen, jen
kun 'kurta', jen kun 'mallonga', jen kun 'korekta', jen kun 'ĝusta',
jen kun '-uj-', jen kun '-i-', ktp, ktp).

Antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ mi aliĝis al la grupo de traduk-volontuloj,
ĉar mi pensis, ke la traduko por la serĉ-interfaco estas iomete
malbonstila (sed neniel tiel fuŝa kiel 'na'). Mi proponis kelkajn
korektojn kaj klarigis angle kial ili estas pli bone. Mi ne memoras
nun ĝuste kiajn ŝanĝojn mi proponis, sed mi neniam aŭdis de Google,
kaj mi dubas, ĉu ili estas enmetitaj.

Eble se UEA aŭ la Akademio povus starigi ian komisionon por kontroli
la tradukojn kaj oficiale komunki kun Google, ili havus sufiĉe da fido
por korekti la tradukojn, sed eĉ tiam ili pli verŝajne simple
malatentus. Mi neniel esperas, ke mem-nomumita grupo povus sukcese
enigi ŝanĝojn.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Marcos Cramer

unread,
Apr 5, 2008, 2:22:05 PM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Sed se Google ne fidas al shang-proponantoj, kial ili fidas al tiuj, kiuj faras la originan tradukon. Ja ankau tiuj estas nur iuj volontuloj, kiuj vershajne neniel pruvis sian lingvokonon.

Mi ja pensas ke ni povus igi Google shanghi la tradukon. Sed verdire mi ne bone scias kiel ili organizas tiun volontul-bazitan tradukadon.

Marcos

adam....@gmail.com

unread,
Apr 5, 2008, 6:40:53 PM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 4/5/08, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
> Sed se Google ne fidas al shang-proponantoj, kial ili fidas al tiuj, kiuj
> faras la originan tradukon. Ja ankau tiuj estas nur iuj volontuloj, kiuj
> vershajne neniel pruvis sian lingvokonon.

Ili simple prenis la unuan tradukon ricevitan (kiel "defaŭlton"). Mi
supozas, ke ĉe Google la esperanta traduko estas taksata apenaŭ pli
alte ol la tradukoj klingona, 'Pig Latin', 'bork, bork, bork', ktp.

> Mi ja pensas ke ni povus igi Google shanghi la tradukon. Sed verdire mi ne
> bone scias kiel ili organizas tiun volontul-bazitan tradukadon.

Mi dubas, sed se vi sukcesos, grandan kuraĝon al vi!

Renato Corsetti

unread,
Apr 6, 2008, 12:49:20 PM4/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


na --> povas simple esti forlasita aux anstatauxigita per -n, -on aux je (ekzemplo: mi studis Chomsky/Chomsky-n/Chomsky-on/je Chomsky)

Mi s'ang'is lau'e.


(Mi ankau aldonis "tiun" post "chi", char memstara  "chi" estas evitinda strangajho (uzinda maksimume en poezio).)

Mi aldonis ankau' linion por "cxi".

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Renato Corsetti

unread,
Apr 6, 2008, 12:51:26 PM4/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Mi ja pensas ke ni povus igi Google shanghi la tradukon. Sed verdire mi ne bone scias kiel ili organizas tiun volontul-bazitan tradukadon.

Ankau' mi tute ne scias kiel atingi ilin.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages