Marcos Cramer
unread,Sep 28, 2010, 8:05:11 AM9/28/10Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel mi jam esprimis en antaŭa diskuto pri la neoficiala prefikso "tele-", mi estas por oficialigo de tiu prefikso. Bedaŭrinde mia tiama propono renkontis pli da kontraŭstaro ol subteno.
Nia antaŭa diskuto pri "tele-" estiĝis pro la propono uzi "telekopii" anstataŭ "faksi", kio laŭ mi estas tre bona propono. Aldone, "tele-" estas uzebla en "teleregilo" (ni longe diskutis pri taŭga alternativo por tiu, kaj finfine alvenis al "defora regilo", kiu tamen ne kontentigis ĉiujn), "telekomuniki", "telelerni", "teleaĉeti" ktp. Kun la teĥnologia progreso daŭre aldoniĝos eblaj uzoj de ĉi tiu utila prefikso. Kaj la jam tre kutima esprimo "televidi" povas esti reinterpretata kiel kunmetaĵo, tiel ke oni eĉ malpliigas la kvanton de bezonataj radikoj per alpreno de ĉi tiu prefikso.
La de vi menciita esprimo "telelaboro" nur estas plua pruvo de la utileco de tiu prefikso por Esperanto. Laŭ mi tiu prefikso aldonas al la fleksebleco de la Esperanta vortfarado, kiun Piron tiom laŭdis en sia libro.
Mi menciu aldone ke "tele-" estas la sola neoficiala afikso, kies oficialigon mi tiel klare subtenas. Ĉe kelkaj aliaj neoficialaj afiksoj mi almenaŭ ne kontraŭus oficialigon (ekzemple ĉe la fakecaj afiksoj "-ac-", "-ed-", "ko-" kaj "meta-"), dum ĉe la plej multaj neoficialaj sufiksoj mi ja klare kontraŭus oficialigon (ekzemple ĉe "-ator-", "-esk-", "-ik-", "-iv-", "-iz-", "-ologi-", "afro-", "pseŭdo-" kaj "termo-", por nur nomi kelkajn).
Amike,
Marcos