kript-o/kript-a/kripto-/

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2008, 5:22:39 PM10/3/08
to °listo 'la bona lingvo'
Pro la atentigo de Denizo, mi rigardis PIV-on, kaj mi trovis ke

ekzistas la radiko kript-o [2oa] kun la senco de ĉambro sub preĝejo en kiu oni entombigas homojn.

Ekzistas krome la radiko kript-a en la senco "sekrete konvencia".

Ekzistas la scienca radiko kripto- en la senco "kaŝita".

Por ne paroli pri "kriptonimo" = kaŝ-nomo.

Mi ne povus imagi alian okupiĝanton pri artefaritaj lingvoj, kiuj sidiĝas kaj pensas: kiel mi povas igi mian lingvon neregula kaj malfacila por ĉinoj?

Rigardu post iom da tempo la literon K de niaj listoj.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Oct 3, 2008, 5:29:19 PM10/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi emus proponi:

kripto [2oa] = en-preĝ-ej-a tomb-ej-o

kript-a --> sekret-e konvenci-a, ĉifr-it-a

kripto- (en sciencaj vortoj) --> kaŝ-it-a

kriptonim-o --> kaŝ-nom-o

Kion vi pensas?

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Oct 4, 2008, 6:52:22 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com

 

Renato:

>Mi emus proponi:

kripto [2oa] = en-preĝ-ej-a tomb-ej-o

Mi respondas:

origine, la greka vorto “krypta” indikis simple volbokovritan koridoron, ne necese subteran. Poste gxi indikis groton (la esperanta vorto “groto”, samkiel ekzemple la itala vorto “grotta”, estas kripligo de “krypta”). Poste gxi indikis subteran tombejon en katakomboj. Pli poste, subteran tombejon (komence nur por relikvoj de sanktuloj, poste ankaux por aliaj mortintoj) sub pregxejo; sekve, subteran kapelon: tipaj ekzemploj estas en la katedralo de Chartres/ Francujo, kaj iusence en la “malsupra pregxejo” de la baziliko honore al sankta Francisko en Asizo/ Italio.

Konklude:

mi distingus minimume 2 signifojn:

subtera tombejo;

subtera kapelo/ pregxej(et)o

 

Laux mi, ne tauxgas “enpregxeja tombejo”, cxar gxi ne montras, ke temas pri subterajxo (tomboj ja ekzistas ankaux en la surtera parto de pregxejoj)

 

Gxis

Antonio De Salvo

 

P.S.: dum pluraj jaroj, la Romaj katolikaj esperantistoj kunvenis, por la celebrado de Meso en esperanto, gxuste en la kripto (subtera kapelo) de la pregxejo honore al Kristo Regxo:

http://www.ikue.org/arkivo/pichler.htm

laux mia memoro, tie estis neniu tombo.

 


Renato Corsetti

unread,
Oct 4, 2008, 9:04:58 AM10/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

mi distingus minimume 2 signifojn:

subtera tombejo;

subtera kapelo/ pregxej(et)o

En ordo!

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages