Esperantokurso che Livemocha.com en Zamenhofjaro

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 6, 2009, 5:13:43 PM11/6/09
to °listo 'la bona lingvo', ° listo 'Klasika Esperanto'
La kurso de Esperanto en Livemocha estas tradukata ankaŭ de kelkaj bonalingvanoj.

amike

renato
 

Esperantokurso che Livemocha.com en Zamenhofjaro

 
Chu ne estus bonege, en la jubilea Zamenhof-jaro prezenti Esperanto-kurson al milionoj da scivolemaj lernantoj el la tuta mondo?

Livemocha.com estas granda reta komunumo (ch. 4 milionoj da lernantoj dise en la mondo), kie oni povas lerni senpage momente 30 lingvojn.
Esperanta versio de la origine angla kurso estas tradukata, sed mankas konfirmoj.

Jen shanco por vi kompletigi la kurson - restas semajnoj konfirmi sonigojn per simpla jesa au nea klako al chiu propono. Au registri propran sonversion.  Chiu traduko kaj posta sonregistrajho de la ch. 2000 frazeroj devas esti konsentita de minimume 5 aliaj kuntradukantoj.
Aligho al Livemocha.com estas senpaga - partoprenu en tiu amuza komunumo, kie denaskaj au fluaj parolantoj korektas ekzercojn de lernantoj; kie eblas babili kaj lude plibonigi scion en multaj lingvoj.
Kiel kurslingvo disponeblas 9 lingvoj, la germana estas survoje [kaj iam eble esperanto, kiam la kurso estos sukcesa].

Indiku bonan scion de Esperanto en la profilo, kaj konatighu iom kun la funkciado de la retejo. Eble vi ankau restos kiel helpanto post la enkonduko de la esperanta kurso?
Eble vi ankau eklernos aliajn lingvojn?
 
 
Se vi volas kunhelpi traduki au kontroli la kurson al Esperanto, necesas
- akiri iun minimumon da instruaj poentoj,
- havi sufiche bonan regon de Esperanto,
- kapabli traduki el la origina angla aŭ manpleno da aliaj fontlingvoj,
kaj anonci sin al la respondeculoj.

Por akiri poentojn, alighu al iu ofertata lingvokurso (de la araba ghis
islanda), kaj samtempe vi konatighos kun la sistemo de la retejo, kiu
chefe konsistas el kvizoj kaj ebleco sendi skribajn kaj parolajn
ekzercojn al denaskaj parolantoj.
En la dissendolisto http://groups.yahoo.com/group/la-bona-livemocha  disponeblus plia ebleco
konsideri laŭfundamentan lingvon.


Bonvenon al Livemocha.com,

Robert Bogenschneider
unu de la kuntradukantoj
__._,_.___


__,_._,___
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages