Videopeceto
videoero
videofragmento
videoelcxerpo
videeto
(Preterpase : devus esti "elcherpajho", ne "elcherpo".)
Unue ni devas klare scii, kio estas "klipo" en la Szilvási-a signifo, kaj pli unue, kion signifas kaj kiaspeca vort(er)o au ne-vort(er)o estas "video".
En la NPIV ekzistas nek radiko"vide/", nek radiko "video/", sed nur iu "video/" (sen finajho en la paragrafokapo), jene kvazaudifinita (post simbolo signifanta "Telekomunikoj (inkl. radiofonion, videoajhojn kaj elektroakustikon)") : " Pref., montranta registradon, transdonadon au reproduktadon de bildoj, k eventuale sonoj, per elektronika procedo". Nu, tiaj, trisilabaj prefiksoj ne ekzistas en Esperanto. En iuj aliaj lingvoj la litercheno "video" (au, en la franca, "vidéo") estas uzata ; mi ne scias, chu pri iuj el tiuj ghi estas senchancelighe nomebla "prefikso".
Char tio, pri kio temas, sendube rilatas al bildoj (en "video" oni rekonas la latinan verbon "video", kiu signifas "vidi"), devus esti en la Esperantaj vortoj io kun "vid/" au kun "bild/" au kun "kin/". Se temas, au tiam, kiam temas pri movighantaj bildoj (do pri bildoj tiel rapide venantaj unu post alia, ke rigardanton ili impresas, kvazau movighantajhojn oni vidus), plej konvena supozeble estos la radiko "kin/", sed necesos ia aldonajho, por malhelpi interkonfuzon kun la surfilmaj kinajhoj.
kaj mia neserioza sugesto estas "jutubajxo"
Formo "jutub/ajh/o" ankau sensherce estus tre bona, se jam oni konsentus pri radiko "jutub/"(eble devus esti "jutjub/", kaj eble kun komenca litero granda...), sed nur pri io tia trovebla ghuste nur che Youtube. Tio do ne havigas pli ghenerale uzeblan terminon.
Tiu proponeto levas la ofte renkontatan demandon pri Esperantigo (au ne-Esperantigo) de komercaj nomoj el la speco de "Youtube", "Yahoo!", "Google", "Word", "Windows", "Firefox" k. m. a., pri kiu mi ne havas firmajn opiniojn, kaj pri kiu shajnas al mi, ke la-bona-lingvo ankorau ne zorgis. Sed tiu ne estas la plej urgha el niaj temoj !
En PIV klipo estas "Speco de brocxo, provizata per risorta pincxilo anst. pinglo"
(Chu "provizata" estas skriberaro chi tie, au chu jam en la PIV ? En la NPIV mi trovas : "provizita", kio estas malpli miriga.)
Do la PIV-a "klip/o" estas fortradukebla, en unu el siaj signifoj, per "(risort/(o/hav/)a )kun/ten/il/o". El la cetero de la PIV-a paragrafo (en la NPIV mi legis), pri kiu mi ne scias, kiagrade ghi respondas al efektiva uzado fare de kelkaj, shajnas, ke povas temi ankau pri tia kuntenilo, kiu ne enhavas ian risorton, sed meme estas risorteca.
Pri "pinch/il/o" mi ekvidas demandon por mi ne-atenditan : kvankam en la NPIV aperas subparagrafo pri "[pinch/]il/o" kun signifo respondanta al la francalingva "pince(s)" (kun tia signifo mi mem tiun vorton ghis nun uzadis, sed eble pro influo de franceca kutimo de francaj Esperantistoj), kio respondas al neniu el la (cetere, ne-akcepteble tro diversaj) signifoj tie difinitaj por la verbo "pinch/i". Grosjean-Maupin tradukas "pince" per "prenil(et)o", kun simbolo, eble erariga, ke Zamenhofo tiujn uzis ghuste kun tiu signifo. Sed li tradukas la francan "tenailles" per "prenilo", konforme al la traduko en la Universala Vortaro. Chu tiu traduko de la U. V. estas tro malvasta ? Shajnas al mi, ke "kun/ten/il/o" bone konvenas por ajho almetite jam ne movighanta, per kiu pecoj estas kuntenataj, sed ne por tondilomaniere funkcianta ilo, per kiu oni povas ion preni.
Ankau por "broch/o", kvankam tiu estas oficialigita en la 1-a O. A., mi volonte proponus fortradukadon. Kiam temas efektive pri ornamajho kun juvelo, devus esti io kun "juvel/" au kun "ornam/", eble "juvel/(o/hav/)a [au : "ornam/a"] pingl/o (sen/dangher/a)" au "kun/pingl/a [chu eblus diri : "kun-sen/dangher/(a/)pingl/a" ?] ornam/ajh/o"... Plu pripensinde ! Oni atentu, interalie, ke ne chiam per juvelo la "brochoj" estas ornamaj, kaj ke la vorto estas uzata ankau por ne-ornamocelaj kunteniloj kun pinglo sendanghera.
El tio, ke la PIV-an "klip/o"-n ni malrekomendos, neniel sekvas, ke la saman literchenon ni povus rekomendi por la nun priparolata termino.
Detlef
On Mon, Mar 10, 2008 at 7:29 AM, Renato Corsetti <
renato....@gmail.com> wrote:
Lige kun la suba informoj aperinta c'i-matene en kelkaj listo, mi demandas min kaj vin, kio estu "klip-o" en niaj listoj, au' c'u ni akceptu g'in kaj ne listigu g'in.
Pro tio, ke ghi aperas en unu vaste uzata vortaro "de Esperanto", la malrekomendinda vorto "klip/o" devas aperi en nia tabelo de malrekomendindajhoj. Demando estas, chu aperu tie ankau tiu alia malrekomendinda vorto "klip/o", kiun ni trovas en la citajho el "ret-info". Mi emas respondi jese.
ret-info: Esperantaj frazoj en videoklipo de Michael Jackson
Kore vin salutas Francisko