Fra Simo skribis:
>chu en la lingvo internacia
>unu sama vortero povu havi du ege malsamajn signifojn. Esperanton klarigas
>klareco kaj reguleco : al chiu lingvosono respondas unu litero, kaj
>reciproke ;
Marcos skribis:
>en la kazo de FILM/ ne temas pri du ege malsamaj signifoj, sed pri
>du tre proksime ligitaj signifoj
Mi tute konsentas kun Marcos. Ni ne estu tiom grade rigidaj ĝis
malpermeso de metaforoj kaj aliaj vortfiguroj.
Unu signifo de filmo estas metaforo (metonomio?) de la alia.
Alikaze, kiel mi jam plurfoje skribis oni devus trovi alian vorton por
"piedo de tablo" ĉar piedo havu nur la signifon
de "parto de irilo de bestoj".
Pri tiu temo eĉ la diferencigo inter "trinki" kaj "drinki" ĉiam
mirigis min.
Ekskolego (-kunlaboranto ?), kiu iam iomete lernis Esperanton demandis
ĉu por "fumi kanabon"
oni uzas "vumi" aŭ ion tian?
Sed kompreneble unu vorto ne signifu du tute malsamajn konceptojn,
ekzemple kiel firm-a kaj *firm-o (entrepreno) antaŭ la enkonduko de
"firmao".
Esperanto estas iel kompromiso inter natureco kaj logiko.
>chiu lingvosono respondas unu litero
Do eĉ en la prononco inter la sonoj kaj la literoj ne estas matematika
rilato "bijection" (kiel nomi en Esperanto, tiun rilaton de la teorio
de la aroj?)
"ts" kaj "c" prononciĝas same (en la praktiko).
Thierry