Apriora kaj aposteriora

4 views
Skip to first unread message

Cho Chaoming

unread,
Mar 22, 2014, 7:59:45 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Renato,

 

Estas apriora kaj aposteriora en PIV. Por aziaj esperantistoj, kiuj kutime ne konas latinon, la du vortoj ne aperas facilaj.  Ĉu estas bone se oni simple anstatŭas la du vortojn per „antaŭakira“ kaj  „postakira“? Aŭ eble per „antaŭsperta“ kaj „postsperta“?

 

Abengo

 

 

Antonio De Salvo

unread,
Mar 22, 2014, 8:16:26 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi apogas “antaŭsperta“ kaj „postsperta“.

Gxis

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Cho Chaoming
Inviato: sabato 22 marzo 2014 13:00
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Apriora kaj aposteriora

 

Kara Renato,

 

Estas apriora kaj aposteriora en PIV. Por aziaj esperantistoj, kiuj kutime ne konas latinon, la du vortoj ne aperas facilaj.  Ĉu estas bone se oni simple anstatŭas la du vortojn per „antaŭakira“ kaj  „postakira“? Aŭ eble per „antaŭsperta“ kaj „postsperta“?

 

Abengo

 

 

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2014, 8:23:52 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Cho Chaoming:
|   Estas apriora kaj aposteriora en PIV. Por aziaj esperantistoj, kiuj kutime ne konas latinon, la du vortoj ne aperas facilaj.  Ĉu estas bone se oni simple anstatŭas la du vortojn per „antaŭakira“ kaj  „postakira“? Aŭ eble per „antaŭsperta“ kaj „postsperta“? 
  
Certe la du vortoj estas diskutindaj en ĉi tiu listo. Mi faras nur miajn unuajn proponojn tute kritikeblajn:

aprior-a = antaux-spert-a, teori-a
aposterior-a = post-spert-a, fakt-baz-it-a

Amike

Renato
--

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 22, 2014, 8:34:29 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ni devas antaŭatenti, ke APRIORE estas uzata antaŭ JUĜO, TAKSO, OPINIO... Ekzemple, ONI JUĜAS ION APRIORE, tio estas, ne antaŭanalizinte, ne antaŭkoninte ĝuste la juĝataĵon... Ĉu ne?



Cho Chaoming

unread,
Mar 22, 2014, 9:57:44 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com

Laŭ Joseniton apriore estas uzata antaŭ juĝo, takso, opinion. En ĉi tiu okaso ĉu oni ne povas simple uzi antaŭe por apriore? La vorto “apriore” aperas eleganta, sed la vorto “antaŭe” aperas simple kaj facile komprenebla al azioj.

 

Se mi komprenas la signifon de latina „apriori“ kaj elektas la esperantan vorton, mi elektas la vorton „antaŭdeduka“.  Apriora aperas ankaŭ kiel: naiva, tuja, spontanta, eble ne ĝusta, ĉu ne?


Ĉu estas logika pensi ke „aprior“ estas radiko, kaj la vorton “apriori” kiel verbon, kaj “aprioro” kiel substantivon?  Ĉu la jenaj frazoj apartenas al bona lingvo?

Via aprioro al lia kulpo  aperas stranga al mi.

Ne apriori (antaŭtaksi) la gajnon per via espero.

En PIV ne estas menciita pri apriori aŭ aprioro.

 

Abengo

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2014, 10:29:38 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Abengo:


|   Laŭ Joseniton apriore estas uzata antaŭ juĝo, takso, opinion. En ĉi tiu okaso ĉu oni ne povas simple uzi antaŭe por apriore? La vorto “apriore” aperas eleganta, sed la vorto “antaŭe” aperas simple kaj facile komprenebla al azioj.

Jes, en multaj okazoj ĝi ŝajnas uzebla.


|  Ĉu estas logika pensi ke „aprior“ estas radiko, kaj la vorton “apriori” kiel verbon, kaj “aprioro” kiel substantivon?

Tio estas baza principo de Esperanto. Laŭ mi ne povas ekzisti radiko, kiu ne estas kombinebla kun ĉiuj finaĵoj.

|  En PIV ne estas menciita pri apriori aŭ aprioro.

Tiuj formoj normale ne estas uzataj, sed nenio malhelpas ilin.

amike

Josenilton

unread,
Mar 22, 2014, 10:49:28 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com


Jen kelkaj ekzemploj pri APRIOR-:

 

“Tiun instruon ni ricevis de Zamenhof. mem; dum sia tuta vivo li obstine kontraŭstaris la raciistajn decidemulojn, kiuj postuladis matematikan regulecon en ĉiuj detaloj de la lingvo kaj aprioran konstruadon de "plena gramatiko".” (en PLENA ANALIZA GRAMATIKO DE ESPERANTO)

 

“Ekzistas personoj, kiuj postulas, ke oni uzu nur oficialajn vortojn kaj jam apriore kondamnas ĉiujn neologismojn, deklarante ilin kontraŭfundamentaj.” (LA TUTA ESPERANTO, de Henrik Seppik)

 

“kiu do, krom por la bezonoj de apriora teorio, vidus en ĉi tiu “naskis” ian pluskvamperfekton?” (AKTOJ de la AKADEMIO 1963-1967)

 

“apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio, de gestaj lingvoj, de filozofiaj aprioriaj lingvoj” (ENCIKLOPEDIO DE ESPERANTO). Vidu, ke ĉi-kaze la radiko aldoniĝis de unu litero i.

 

 

 

Mi opinias, ke APRIOR-, pro sia strikte komplementa karaktero, en principo uzeblas nur kun la finiĝoj E kaj A. Kompreneble, depende de la kunteksto kaj neceseco, oni povas enkonduki aliajn finaĵojn, kiel O kaj I.

 

Sube mi provas reskribi la samajn frazojn kun samsencaj sinonimoj:

 

 

Tiun instruon ni ricevis de Zamenhof. mem; dum sia tuta vivo li obstine kontraŭstaris la raciistajn decidemulojn, kiuj postuladis matematikan regulecon en ĉiuj detaloj de la lingvo kaj INICIATAN/ANTAŬSPERTAN/PURTEORIAN konstruadon de "plena gramatiko".

 

Ekzistas personoj, kiuj postulas, ke oni uzu nur oficialajn vortojn kaj jam ANTICIPE/ANTAŬANALIZE/ANTAŬJUĜE/SENPRIPENSE kondamnas ĉiujn neologismojn, deklarante ilin kontraŭfundamentaj.

 

kiu do, krom por la bezonoj de ANTAŬDISKUTA/URĜALFRONTA/ANTAŬSUPOZA teorio, vidus en ĉi tiu “naskis” ian pluskvamperfekton?

 

apartaj scienculoj kaj pensuloj komencis ellabori projektojn de pazigrafio, de gestaj lingvoj, de filozofiaj ARTEFARITAJ/SENHISTORIAJ/PURE TEORIAJ lingvoj.

 

Nu, mi faris supraĵajn kaj rapidskribajn, do iom apriorajn substituojn de kelkaj eblaj sinonimoj al la koncernataj APRIOR-radikoj.




Marcos Cramer

unread,
Mar 22, 2014, 11:36:59 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:


aprior-a = antaux-spert-a, teori-a
aposterior-a = post-spert-a, fakt-baz-it-a

"Apriora" havas krom la filoyogfian faksignifon, kiun bone eblas redoni per "antaŭsperta", ankaŭ komunlingvan signifon, kiun ReVo dfiinas jene: "Anticipa, antaŭfakta, bazita sur ĝeneralaj konsideroj, dum faktoj mankas". La uz-ekzemplo en ReVo estas "apriore tio ŝajnas bona solvo".

Laŭ mi nia linio pri "apriora" klare distingu ĉi tiujn du signifojn. Jen propono:

aprior·a ~ (filozofie) antaŭ·spert·a; (komunlingve) antaŭ·fakt·a, antaŭ·esplor·a, antaŭ·ekzamen·a, antaŭ·inform·iĝ·a, antaŭ·spert·a

La vorto "aposteriora" ŝajne aperas en Esperanto nur en fakaj kuntekstoj, kaj tie certe "postsperta" estas la plej taŭga alternativo. "Faktbazita" laŭ mi ne taŭgas, ĉar en la filozofia faka uzo de la vorto "fakto", ankaŭ apriore sciataj aferoj povas esti nomata "faktoj", sed io bazita sur ili ne nepre estas aposteriora. Pro tio la linio pri "aposteriora" laŭ mi estu jene:

aposterior·a ~ (filozofie) post·spert·a

Mi ne havas firman opinion pri tio, ĉu la du linioj aperu kun "~" aŭ kun "→".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2014, 11:57:55 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:


|  aprior·a ~ (filozofie) antaŭ·spert·a; (komunlingve) antaŭ·fakt·a, antaŭ·esplor·a, antaŭ·ekzamen·a, antaŭ·inform·iĝ·a, antaŭ·spert·a
aposterior·a ~ (filozofie) post·spert·a
  
Nu, mi havas la impreson, sed povas esti ankaŭ pro la itala, ke ankaŭ 'aposteriora' havas iun komunan uzon.


|   Mi ne havas firman opinion pri tio, ĉu la du linioj aperu kun "~" aŭ kun "→".
  
Ankaŭ mi ne, ĉar efektive pro la 'aprioraj kaj aposterioraj interlingvoj' tiuj vortoj estas ja uzataj en la okcidenta (=ĝisnuna) Esperanto.

Amike

Marcos Cramer

unread,
Mar 22, 2014, 4:14:50 PM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Ankaŭ mi ne, ĉar efektive pro la 'aprioraj kaj aposterioraj interlingvoj' tiuj vortoj estas ja uzataj en la okcidenta (=ĝisnuna) Esperanto.

Tio fakte estas ankoraŭ aliaj signifoj de "apriora" kaj "aposteriora".

Estas iom malfacile pensi pri bonaj alternativoj por ĉi tiuj du planlingvosciencaj fakesprimoj. Eble taŭgas "memstara" kaj "transprena". Krom la problemo, ke oni perdas la aludon al la filozofiaj konceptoj de "antaŭsperta" kaj "postsperta", unu problemo kun tiuj alternativoj estas, ke aposterioraj planlingvoj kiel Esperanto kaj Ido, kiuj en multaj rilatoj respektas proprajn regulojn pli ol alilingvajn modelojn, estas nomataj "aŭtonomaj" (kontraste al nememstaraj aposterioraj lingvoj kiel Interlingvao). Oni facile povus miskomprein "memstara" kiel "aŭtonoma" anstataŭ kiel "apriora" rilate al planlingvoj.

Alternative oni povus eble uzi "antaŭsperta" kaj "postsperta" metafore ankaŭ rilate al planlingvoj. Sed ĉi tie ni havas la problemon, ke kunmetaĵoj foje malpli bone uzeblas metafore ol unuradikaĵoj, ĉar la dismeta interpreto ĝenas ĉe la metafora apliko.

Eble ni simple listigu la linion kiel antaŭe proponite kun "~". Tiel ni ne malrekomendas iun ajn fakan uzon, sed tamen proponas ofte uzeblajn alternativojn.

Amike,
Markos

lowenstein, anna

unread,
Mar 23, 2014, 4:52:51 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi fakte ankoraŭ ne bone komprenas, kion signifas "apriora" kaj "aposteriora", kvankam la citita de Marcos difino el ReVo helpas. Mi intence ankoraŭ ne rigardis en vortaro, ĉar la bonlingva alternativo devus esti komprenebla en si mem.

Bonvolu doni al mi kelkajn citaĵojn, uzante la bonlingvajn esprimojn. Se la esprimo funkcias, la frazoj devus esti tuj kompreneblaj. Kio estas "apriora lingvo" kaj "aposteriora lingvo"? "Antaŭsperta lingvo" ne estas komprenebla esprimo.

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2014, 5:33:01 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   Bonvolu doni al mi kelkajn citaĵojn, uzante la bonlingvajn esprimojn. Se la esprimo funkcias, la frazoj devus esti tuj kompreneblaj. Kio estas "apriora lingvo" kaj "aposteriora lingvo"? "Antaŭsperta lingvo" ne estas komprenebla esprimo.

Kiel ĉiuj internaciaĵoj la signifoj de 'apriora' estas senfinaj.

Apriore mi ne scias, ĉu tiu kuko estas dolĉa = Antaŭ ol gustumi ĝin, mi ne scias ĉu tiu kuko estas dolĉa.
Mia apriora penso pri la paradizo, estas ke ĝi ne ekzistas = Mia penso, nur teoria ĉar mi ne estas ankoraŭ en postmorta situacio, estas ke la paradizo ne ekzistas.
Apriora lingvo = lingvo tute inventita (kiel solresol)
Aposteriora lingvo = lingvo baziĝanta sur aliaj lingvoj (kiel Esperanto)

Jen tio, kion diras REVO:

1.TEZ
FIL Antaŭsperta aŭ ekstersperta, kiu antaŭas sperton aŭ estas premiso por akiri sperton aŭ faktojn: laŭ Kant, la konceptoj pri tempo kaj spaco estas aprioraj.  VD:aksiomo, postulato, denaska
2.TEZ
FIL Bazita sur teorio: Loĵbano estas artefarita lingvo apriora.  VD:spekulativa
3.TEZ
(komune) Anticipa, antaŭfakta, bazita sur ĝeneralaj konsideroj, dum faktoj mankas: apriore tio ŝajnas bona solvo.  VD:anticipa
4.
KOMP En programlingvo, pri esprimilo kiu kvankam formale apartenas al kategorio de deklarendaj objektoj (proceduro, funkcio, datumtipo, konstanto, variablo), tamen estas disponebla en la fontaj programoj sen deklaro aŭ difino: en Paskalo abs estas apriora funkcio.

anglaj
~a 4.: predefined, standard, intrinsic.
francaj
~a 1.: a priori; ~a 2.: a priori; ~a 3.: a priori; ~a 4.: prédéfini.
germanaj
~a 1.: a priori, apriorisch, aus dem Denken (gewonnen), aus Vernunftgründen (erschlossen); ~a 2.: apriorisch; ~a 3.: a priori, apriorisch, mutmaßlich, ohne Überprüfung; ~a 4.: vordefiniert.--

Dirinte tion, laŭ mi la lasta propono de Markos ŝajnas akceptebla.

Renato
 

renato corsetti ren...@esperanto.org

Josenilton

unread,
Mar 23, 2014, 6:22:53 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kurioze estas, ke ekzistas eĉ la filozofia termino APRIORISMO, kiu estas doktrino kun raciisma, kritikisma aŭ fenomenisma karaktero, kaj kiu aljuĝas gravan rolon al aprioraj (purteoriaj, antaŭspertaj) konceptoj kaj rezonoj.

Pjer

unread,
Mar 23, 2014, 6:34:41 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com, renato....@gmail.com
Ankaŭ mi havas saman impreson, verŝajne pro la franca, ke "aposteriora" ankaŭ havas iun komununan uzon.
(amuze la preskaŭ samliteraĵoj, anagramoj :  postteoria kaj aposteriora)
Dankon al Abengo pro tiu interesa diskuto, amike, Pjer.

Josenilton

unread,
Mar 23, 2014, 6:52:52 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Surbaze de la portugallingva Vikipedio, a priori estas memevidente vera konaĵo. Tio estas, ĝi ne dependas de eksperimento por praviĝi aŭ fariĝi vera. Jen ekzemplo de apriora veraĵo: “Ĉiuj fraŭloj ne estas edziĝintaj”.

Galen Strawson asertis, ke “apriora argumento estas tiu, kiun vi taksas kiel vera, nur sidante sur via sofo. Vi ne bezonas stariĝi de sur via sofo kaj elhejmiĝi por ekzameni la formojn, kiaj estas la aferoj en la fizika mondo. Vi ne bezonas fari ian ajn sciencan esploron”.

 

Do, anstataŭ antaŭsperta por substituiĝi al apriora, pli trafa eble estas SENEKSPERIMENTA, aŭ eble NEEKSPERIMENTINDA, aŭ ankoraŭ eble NEKONTROLINDA (konaĵo/veraĵo/argumento/rezonaĵo).



--

lowenstein, anna

unread,
Mar 23, 2014, 7:24:06 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kompreneble la esprimo "apriore" estas uzata ankaŭ de anglalingvanoj, sed nur en teknikaj kuntekstoj, rilate al filozofio, kaj eble ankaŭ aliaj fakoj. Sed ĝi ne estas komunuza esprimo. Tial kvankam mi certe renkontis ĝin de tempo al tempo, tio ne okazas sufiĉe ofte por ke mi memoru ĝian signifon.

Do, tiu termino ne estas tiel vaste uzata kiel kelkaj el vi ŝajne supozas. Mi supozas, ke la plejmulto da anglalingvanoj, same kiel mi, ne estas certaj pri ĝia signifo, kaj ne uzus ĝin en sia ĉiutaga parolado. Eble ĝi estas uzata ĉefe de latinid-lingvanoj.

Anna

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2014, 7:45:53 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   Eble ĝi estas uzata ĉefe de latinid-lingvanoj.

Verdire, rigardante la tradukojn en REVO mi emus diri "ĉefe de kontinentaj eŭropanoj" aŭ "ĉefteraj eŭropanoj - kiel dirus ĉinoj".

Cetere en la araba oni tute klare diras "antaŭ la provo/eksperimento".

Josenilton

unread,
Mar 23, 2014, 7:58:29 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Post la parado da difinoj pri APRIORA/E, ekde hieraŭ, rimarkeblas ankaŭ, ke tiu esprimo, eĉ interne de Filozofio mem, havas pli ol unu signifon. Eble tio baremas ĝian senkrontrolan uzadon en la ĉiutaga vivo, escepte se ni reduktas ĝian signifokampon en Esperanto al ĝia senkontrolindeca karaktero. Se ni faros tiun limigan difinon pri APRIORA/E, ĝi eble estos aposteriore komprenebla termino.

 

Alivorte, en komparo, tamen, kun ĝia uzateco en la naciaj lingvoj, la esprimo A PRIORI ne havas unuformecon de signifo. Do ĝi ne estas esperante difinebla per unu sola esprimo. Necesas eble tri aŭ kvar esprimoj malsimilsencaj por redefini ĝin en esperantaj uz-kuntekstoj.

 

Post la plej freŝa informo de Renato, eble aldonindas ankaŭ la termino NEPROVINDA veraĵo/konaĵo...

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 23, 2014, 8:09:34 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Josenilton:

|   Eble tio baremas ĝian senkrontrolan **uzadon **en la ĉiutaga vivo, escepte se ni reduktas ĝian signifokampon en Esperanto al ĝia senkontrolindeca karaktero.

Ni fakte unuavice okupiĝas pri la komunuza lingvo.

|   NEPROVINDA veraĵo/konaĵo...*

aŭ ankaŭ "senprova/senpruva"

Amike

Renato


Josenilton

unread,
Mar 23, 2014, 8:27:36 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ŝajnas, ke, pli komunuze, kiam la nomata averaĝa aŭ ordinara homo, deklaras, ke li opinias ion vera, sen bezono de pruvo, provo, pravo aŭ kontrola eksperimento, li emas diri jene: "apriore mi opinias tion vera", aŭ "mi opinias tion neprovinde vera".

“Senprove vera” aŭ “senpruve vera” sonas al mi iom strange. Ŝajnas ke ne temas pri seneco, sed temas pri nebezono de kontrolo aŭ eksperimento.



lowenstein, anna

unread,
Mar 23, 2014, 8:55:47 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉar mi ne normale uzas la vorton "apriore", mi ne sentas la neceson esprimi tiajn aferojn per unusola vorto. Mi uzus frazon, ekzemple: "Mi kredas tion vera, kvankam mi ne kontrolis", "Ne kontrolinte, mi opinias tion vera", "Teorie, tio estas vera" ktp.

Anna

Josenilton

unread,
Mar 23, 2014, 9:51:42 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

"Mi opinias tiun veraĵon apriora". [Temas pri nepruvita/inda, neprovita/inda nekontrolita/inda aŭ neeksperimentita/inda veraĵo]

 

Pri lingvo, kiam oni diras, ke iu lingvo estas apriora, ŝajnas, ke temas pri nespertrezulta lingvo, aŭ pri lingvo, kiu ne kreiĝadis laŭ socia lingvosperto, sed kiu kreiĝis surbaze de komunika iniciato.

 

Ankaŭ mi ne kutimas uzi la jam malnovan esperantan vorton APRIORA/E, sed la fakto estas, ke ĝi uzatas en nia apriora/posteriora internacia lingvo. En interreto troveblas dekmiloj da ekzemploj pri ĝi en esperantaj tekstoj.

Josenilton

unread,
Mar 23, 2014, 10:17:57 AM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com

Ĉar, eĉ en Esperanto, laŭ ni ekzempligis hieraŭ el la literaturo, la semantika kampo de APRIORA estas sufiĉe varia, depende de la kunteksto ni povas uzi, inter aliaj, unu el tiuj ĉi sinonimoj:

 

SENSPERTA

SENPRUVA

SENPROVA

SENEKSPERIMENTA

INICIATA

ANTAŬSPERTA

TEORIA

PURTEORIA

ANTICIPA

ANTAŬANALIZA

SENANTAŬANALIZA

ANTAŬJUĜA

SENPRIPENSA

ANTAŬDISKUTA

SENANTAŬDISKUTA

URĜALFRONTA

URĜJUĜA

ANTAŬSUPOZA

ARTEFARITA

SENHISTORIA

NEPRUVITA

NEPRUVINDA

NEPROVITA

NEPROVINDA

NEKONTROLITA

NEKONTROLINDA

NEEKSPERIMENTITA

NEEKSPERIMENTINDA

NESPERTREZULTA

 

 

Tamen, mi preferas kredi, ke la ĝenerala uzo de APRIORA, ĉiam kiam ĝi estas ebla kaj klardona, havas sian lokon en la esperanta komunikado, ne nur en la tereno de Filozofio, sed ankaŭ en la komunuza Esperanto.

 



caraco jean-claude

unread,
Mar 23, 2014, 1:03:30 PM3/23/14
to la-bona...@googlegroups.com
El tiu listo mi preferas la vorton Teoria. Koncernante la kreitajn lingvojn, oni povas paroli pri tute inventitaj lingvoj.

Jean-Claude
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages