Date: Wed 3 Dec 2008 00:57
From: Renato Corsetti :
>> Se mi ne eraras, antaux kelka tempo okazis diskuto pri
>> "abituriento" en cxi tiu listo.
> Jes, kaj la rezulto estis:
> *abitur-o* = lern-ej-fin-a diplom-o,
Cxu pli bonas mezlernejdiplomo, aw cxu tio kawzus konfuzojn ?
Kio pri "liceo" ? [vere abundas svagaj terminoj cxi kampe :-( ]
> gimnazi-a diplom-o /(kiu ebligas eniri universitaton)/
> *abiturient-o* /[4oa]/ --> lern-ej-fin-int-o, /(en la senco de lernanto
> de la lasta lerneja jaro)/ last-jar-a lern-ant-o
Lernanto de la lasta jarumo (iuj el tiuj povas ja ne sukcese trapasi la
ekzamenojn, kaj do devos refari gxin. en tiu kazo ne estas la lasta jaro.)
pli logike indikeblas per "lernejfinAnto" , aw "ekzamenklasano"
(domagxe ke ekzameno konfuzeblas kun ekzameno)
gxis, Ronaldo
Lernanto de la lasta jarumo (iuj el tiuj povas ja ne sukcese trapasi la ekzamenojn, kaj do devos refari gxin. en tiu kazo ne estas la lasta jaro.) pli logike indikeblas per "lernejfinAnto"
> Cxu pli bonas mezlernejdiplomo, aw cxu tio kawzus konfuzojn ?
>Lernanto de la lasta jarumo (iuj el tiuj povas ja ne sukcese trapasi la
ekzamenojn, kaj do devos refari gxin. en tiu kazo ne estas la lasta jaro.)pli logike indikeblas per "lernejfinAnto"
Renato:
>Mi aldonis ankaŭ tion.
Ŝajnas, ke nur en kelkaj landoj oni havas tian uzon, nomi
"abituriento" ne lernej-fininton sed lernej-finanto.
Nu, se temas pri logiko, oni devus diri “lernejfinonto”: en la itala, en tiu senco oni diras “maturando” (= diplomoto), samkiel oni diras esaminando (= ekzamenoto), “battezzando” (baptoto), “cresimando” (= konfermacioto), ktp.
Tamen, laux mi temas pri subtilajxoj, kiuj povas utili nur se nepre oni devas/ volas distingi la diversajn momentojn: la baptoto aliras la baptejon, tie li estas baptata kaj farigxas baptita.
Gxis
Antonio
restarigita.. . . restarigi la antaŭan version de tiu linio, kiu ja estis jam tre bona.
En ordo!lernejfinonto