> Al "*boks/i*" mi rekomendas, ke ni preferu "*pugn/o/batal/i*"
kio pri kickboxing ?
> mi dubas, chu iam "*lukt/*" montrighas efektive necesa apud
> "*batal/*"
Cxu vi ne sentas la distingon inter lukt/barakt kaj batal ?
> *lukt/i* *[2oa]*, *[zam]* = batal/i *[fund]*
mi malaprobas la "="
>> Estas kurioze (tion mi rimarkis antaux kelkaj minutoj), ke la Leksikono
>> pri moderna latino (eldonita de Vatikano) tradukas "ring" per "pugilatori
>> [u]m suggestum", kiu precize egalas al "pugna podio", "pugnopodio",
pugilatorium sonas logike - mi ne konas la vorton suggestum...
Kiel ajn, mi supozas ke la latina ne havas diskutlistojn kiel cxi tiun,
do oni ne supertaksu la vatikanan komisionon
gxis, Ronaldo
1 letero al Korintanoj 9,26
26 Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi BOKSAS, kiel ne batante la
aeron;
latine (Nova Vulgata):
Ego igitur sic curro non quasi in incertum, sic PUGNO non quasi aerem
verberans;
itale (Episkopara Konferenco):
26. Io dunque corro, ma non come chi è senza meta; FACCIO IL PUGILATO, ma
non come chi batte l’aria,
angle (New American Standard Bible):
26. Therefore I run in such a way, as not without aim; I BOX in such a way,
as not beating the air;
france (Bible de Jerusalem):
Et c'est bien ainsi que je cours, moi, non à l'aventure; c'est ainsi que JE
FAIS DU PUGILAT, sans frapper dans le vide.
germane (Luther, reviziita):
Ich laufe aber also, nicht als aufs Ungewisse; ICH FECHTE also, nicht als
der in die Luft streicht;
2) en la greka originalo, estas uzata vorto, kiu signifas “boksi,
pugnobatali”;
3) en latino, “pugnare” signifas “batali”, ne nepre per pugnoj (kvankam la
radiko estas la sama kiel “pugnus”, esperante “pugno”).
Interese, ke en la germana estas tradukite per “fechten”, kiu signifas
simple “batali”, sen rilato kun pugnoj;
4) la latina vorto “suggestum” (devenanta de sub+gerere = sub-meti,
plialtigi) signifas “artefarita altajxo”, sekve ankaux “podio”;
5) konklude, “pugilatorium suggestum” precize egalas al “boksista podio” aux
“pugnobatal(ist)a podio”; se oni volus kompaktigi al unu sola vorto, oni ecx
povus diri “pugnopodio”;
5) se mi devus traduki "kickboxing", mi dirus "piedpugna batalo".
Gxis
Antonio De Salvo
En la norvega versio de la Biblio, kiun mi havas (ne la plej nova), aperas
"fekte", parenca al la germana "fechten". En ambaux lingvoj gxia cxefa
signifo estas "skermi", sed en la norvega ankaux eblas "fekte" per la
brakoj, kion malnova norvega-E-a vortaro tradukas "vigle mangesti". Tamen la
vorto pli elvokas impreson de senbrida, sencela disbatado en la aeron, do
suficxe proksima al tio, kion esprimas alilingvaj versioj de la biblia
citajxo. La lingvo, en kiu la koncerna vorto signifas "batali", estas la
angla: "fight".
Otto
Antonio:
> Interese, ke en la germana estas tradukite per “fechten”, kiu signifas
> simple “batali”, sen rilato kun pugnoj;
ankaw en la nederlanda, "vechten" signifas batali
gxis, Ronaldo
Istvan Ertl konsilis "Ens(x)altu en Euxropon".
Cxu pli bone?
J-K Rinaldo el Padova.IT
Mi malbone tradukis la sloganon "Tune into Europe" per "Sintonizu vin laux Euxropo". Istvan Ertl konsilis "Ens(x)altu en Euxropon". Cxu pli bone?
Kaj Corsetti aldonis: mi pensas ke jes.tradukante la sloganon "Tune into Europe" Istvan Ertl proponis "Ens(x)altu en Euxropon".
J-K Rinaldo
Kiel gxi esperimi?
J-K Rinaldo
Mi respondas:
"monitor" estas unu el la multegaj vortoj supozataj "anglaj", kiuj efektive
estas latinaj: ekzemple addendum, affidavit, album, alias, alibi, auditor,
auditorium, bonus, media, ktp ktp.
En latino (el la verbo "monere"), gxi signifis "admonanto, memoriganto,
sufloranto, atentiganto, avizanto", sekve "konsilisto, instruisto". En la
angla, gxi estis transprenita (kiom koncernas nian temon) por priskribri la
agadon de a) telefona subauxskultanto, b) subauxskultanto de eksterlandaj
radioelsendoj; poste gxi esti utiligata kiel adjektivo en la esprimo
"monitor screen" (atentiga/ aviza ekrano); kaj fine gxi atingis la simplan
formon "monitor", por indiki aparaton aux arangxajxon kiu atentigas/ avizas,
kaj do utilas por kontroli.
En cxi tiu lasta senco, per simplaj esperantaj radikoj mi dirus gxenerale
"kontrolaparato", aux "avizaparato", aux "inspekta aparato"; se temas pri
aparato funkcianta per ekrano, mi dirus "kontrolekrano" aux "aviza/ inspekta
ekrano".
Koncerne la verbon, mi dirus "kontroladi" (en NPIV mi trovas, sub "kontroli"
la zamenhofan esprimon: "juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la
petolemajn movojn de du infanoj"), aux "inspektadi".
Gxis
Antonio De Salvo
Eble
- telekontroladi, monitori --> kontroladi je distanco
same kiel:
- telekomandilo
- televizio
J-K Rinaldo
> monitor-i, t.e. telekontrokli la funkciadon de aparaton aux organon en medicino
> Kaj ofte usata figurasence, ekz.: kontroli cxiutage fenonomenon.
> Kiel gxin esprimi?
>
>> De Salvo respondas:
Eble - telekontroladi, monitori --> kontroladi je distanco
eble pli bone*
sintoniz-i* --> agordi (sin aux aparaton), en-sxalt-i (elekton)
- telekontroladi, monitori --> kontroladi je distanco
Do, estas same porCorsetti: ni ankaŭ havas "fora regilo" en la listo. "kontroladi je distanco" estas bona, sed iom longa.
Rinaldo:
- telekontroladi, monitori --> kontroladi je distanco
Corsetti: ni ankaŭ havas "fora regilo" en la listo. "kontroladi je distanco" estas bona, sed iom longa.
Do, estas same por
- telekontroladi
- telekomandilo
- televidilo
Rinaldo:
Tamen mi sopiras al teknika prefikso "tele-".
Inter alie "tele-" ne signifas tutsimple "fore/je
distanco".
Gxi signifas "fore/je distanco, per teknika aparato".
Mi respondas:
persone, mi ne estas sxokita de vortoj formitaj per la vortero tele-, kaj ne nur kiam temas pri " per teknika aparato", sed cxiukaze kiam oni volas diri, ke io okazas defore (ekzemple, ankaux “telepatio” okazas je distanco, sed ne per teknika aparato).
La scienca kaj teknika terminaro multe sxuldas al la malnovgreka lingvo, kvankam – memkompreneble – temas pri modernaj kunmetajxoj (kuriozajxo: kiam estigxis la unuaj vaporsxipoj, oni kreis en 1776 la francan vorton “pyroscaphe” per la grekaj vortoj pyr/ fajro kaj skaphos/ sxipo. De tie venis en la italan la vorto “piroscafo”. Nu, en moderna greka lingvo… vaporsxipo nomigxas ne laux la malnovgrekaj vorteroj, sed… “vapori”, laux la itala vorto “vapore”, cxar ja la modernaj grekoj konis senpere kaj precipe la italajn/ veneciajn vaporsxipojn!).
Pri tele-: mi ne bone komprenas, kial en kelkaj vortoj gxi estas konsiderata prefikso (ekz. tele-objektivo, tele-vido) kaj en aliaj vortoj gxi estas nedisigebla parto de la radiko (ekz. telefon-o, telegraf-o, telegram-o).
Eble la diferenco kusxas en tio, ke en la unua vortovico (tele-objektivo, tele-vido) la dua parto de la vorto (objektivo, vido) havas esperantan (kaj neambiguan) signifon per si mem, dum en la dua vortovico nur sxerce oni povus paroli pri tele-fono, tele-grafo kaj tele-gramo.
Tamen, mi ne cxagrenigxas antaux “kablogramo” (kvankam mi preferas “kablodepesxo”, “kablomesagxo”); kaj mi sentas kiel sufikson la vorteron –fono en vortoj kiaj megafono (lauxtigilo), mikrofono (lauxtparolilo), magnetofono (sonregistrilo), diktafono (diktoregistrilo), interfono (interna telefono), ktp.
Laste: kial tele-skopo, sed magnetoskop-o?
Gxis
Antonio De Salvo
Eble la diferenco kusxas en tio, ke en la unua vortovico (tele-objektivo, tele-vido) la dua parto de la vorto (objektivo, vido) havas esperantan (kaj neambiguan) signifon per si mem, dum en la dua vortovico nur sxerce oni povus paroli pri tele-fono, tele-grafo kaj tele-gramo.
mi sentas kiel sufikson la vorteron –fono en vortoj kiaj megafono (lauxtigilo), mikrofono (lauxtparolilo), magnetofono (sonregistrilo), diktafono (diktoregistrilo), interfono (interna telefono), ktp.
Mi jxus konstatis, ke en mia antauxa mesagxo mi erare intersxangxis du vortojn. Oni bonvolu legi:
megafono (lauxtparolilo), mikrofono (lauxtigilo).
Krome, cxe “magnetofono”, oni bonvolu aldoni “bendoregistrilo” (la NPIV-a termino “sonbendregistrilo” sxajnas al mi tro longa; cxiukaze mi preferus “sonbenda registrilo”).
Gxis
Antonio De Salvo
cxe “magnetofono”, oni bonvolu aldoni “bendoregistrilo”
Tamen telepatio, telefono, telegrafo, telegramo estas cxiuj oficialaj
vortoj per si mem kaj en ilia tuto, cxar cxiuj agnoskitaj per oficiala
aldono.
Oni povus diri same ekzemple pri "bo-" , kaj la vorto "bovido", kies
dua parto havas esperantan signifon.
Krome en Plena Vortaro trovigxas
"tele- = Internacia teknika prefikso, signifanta ke la koncerna ago
estas longdistance plenumata kaj sen helpo de transmisilo" kaj poste
sekvas jenaj ekzemploj: tele-konduki, tele-komunikoj, tele-vidado,
tele-objektivo, tele-presilo, tele-tajpilo, tele-foto.
Sume, "tele-" estas aux ne oficiala vorto? kaj eventuale per kiu aldono
gxi estis agnoskita?
Mi provis tion sercxi en la Oficiala Vortaro de la Akademio, sed mi ne
sukcesis funkciigi gxin.
Dankon al De Salvo kaj Corsetti, kiuj pacience respondas
J-K Rinaldo
Sume, "tele-" estas aux ne oficiala vorto? kaj eventuale per kiu aldono gxi estis agnoskita?
Renato Corsetti:
>ni
ankaŭ havas "fora regilo" en la listo. "kontroladi je
distanco" estas bona, sed iom longa.
Mi respondas:
monitoro ne “regas”, sed nur “kontrolas”: gxi konstante inspektas la situacion, kaj povas nur averti, alarmi, avizi, sed ne interveni por modifi ion ajn. Tio distingas “telekontrolo” disde “teleregado”. La konfuzo naskigxas el la ambigua angla esprimo “control room”, en kiu “control” povas signifi cxu “kontrolo” = inspekto cxu “regado”. Tiu ambigueco rekte transiris en la italan lingvon, kiu cxiam pli prunteprenas el la angla; kaj kiam mi auxdas politikistojn, kiuj diras ke “la situacio estas sub kontrolo”, mi cxiam demandas de mi mem, cxu oni regas la situacion, aux simple oni rigardas (defore) gxian evoluon…
Gxis
Antonio De Salvo
En la (vera) germana lingvo oni iam prefikse uzis "fern-"
monitoro ne “regas”, sed nur “kontrolas”
Giancarlo:
> Eble
>> - telekontroladi, monitori --> kontroladi je distanco
>ni ankaŭ havas "fora regilo" en la listo. "kontroladi je distanco"
>estas bona, sed iom longa.
Cxu ni volas pliigi la konfuzon cxe for/malproksim kaj kontroli/kontroli?
En PIV ecx legeblas komento: *ne uzu "kontroli" en la senco de "regi,gvidi"*
kun kiu mi konsentas
gxis, Ronaldo
>Leo:
>> En la (vera) germana lingvo oni iam prefikse uzis "fern-"
>Kongrue kun nia esperanta "for-".
kiom mi scias, "for" estas multe pli kongrua kun "weg" (nederlande kaj
germane)
gxis, Ronaldo