nun mi havas dubojn pri la utiligo de la radiko "reakci-", kies unua
signifo ŝajnas esti politika.
kion vi pensas, kaj kiel oni diras tion en viaj lingvoj?
Renato
La nederlanda uzas vorton prunteprenitan el aliaj lingvoj "reactiemotor".
Via dubo ŝajnas al mi prava. La motoro, pri kiu temas, "agas" per elĵeto de
gasoj en iu direkto, pro kio la motoro mem estas puŝata en la kontraŭan
direkton laŭ la principo de "reciproka agado" formulita de Isaac Newton,
vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tri_le%C4%9Doj_de_fizika_movo#La_tria_le.C4.9Do_de_Newton_pri_movado:_La_Le.C4.9Do_de_Reciproka_Agado
La verkinto de tiu artikolo evitis la uzon de la kutima esprimo "akcio kaj
reakcio" (aŭ eble "retroakcio" aŭ "kontraŭakcio"), sed uzas la vorton
"agado" kaj "reciproka". Supozeble la uzo de "akcio" fortimigis lin/ŝin,
prave, laŭ mia sento.
Laŭ NPIV la 5a signifo de la vorto reakcio priskribas la fenomenon uzatan en
la priskribata motoro.
Mi ja scias, ke oni klarigos la aferon dirante, ke reakci- ne estas
re-akci-, sed mi verŝajne ja rajtas bedaŭri tion...
Ĉar verŝajne ne eblas ŝanĝi la oficialecon de "akci-" kaj tiun de "reakci-"
ni do uzu la adjektivon "reakcia". La priparolatan motoron mi proponas nomi
"reakcimotoro".
Amike salutas
Leo
Kiam mi legis la unuajn du vortojn, mi pensis, ke temas pri atomkerna
reaktoro/reakciujo.
Ja indas pli bone pripensi la distingon inter la du signifoj: ĉu
reaktoro kiel parto de atomcentralo, ĉu kiel motoro.
--
Fabio
AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.0.283 / Virus Database: 270.11.31/2028 - Release Date: 03/28/09 07:16:00
Ecx poste PV aldonas:
- kroman signifon 4: "Antauxenmovo estigita... per allaso de ia kvanto
de movo al la malantauxo". Kroma signifo, tute konsekvenca de la signifo 3;
- la kunmetiatan vorton "reakciaviadilo".
Tial, laux mi, la du signifoj (la "politika" kaj la "fizika") havas tute
evidente komunan signifon je "KONTRAUXAGO".
Krome tio estas tute logike kaj bone decidite.
J-K Rinaldo
Do ni interkonsentu unue ke reakci-a, kiu estas oficiala, havu nur la
sencon politikan.
Por la senco ĥemia/elektrona, ĉu ni povas uzi
"re-ag(-ad)-o/kontraŭ-ag(-ad)-o"?
Ĉu tiam la atoma reaktoro povus resti "reaktor-o" aŭ iĝi "re-ag-uj-o"?
Nur poste ni alfrontu la motoron.
Amike
Renato
En la norvega "reaktora aviadilo" aux "jet-aviadilo" estas "jetfly". "Fly"
estas simple la radiko FLUG.
Cetere, laux mia E-a-norvega vortaro "reakcio" povas havi signifojn
politikan, anatomian, hxemian, fizikan kaj teknikan. En cxiuj tiuj signifoj
oni uzas norvege "reaksjon", kiu povas signifi ankaux "reago". Do cxi-rilate
la norvega lingvouzo neniel povas kontribui al pli bona Esperanto.
Mi notis la uzon de "jetset" ankaux en la norvega, kaj mi scias proksimume,
kion gxi signifas, sed gxis kiam mi jxus rigardis gxin en vortaro, mi ne
sciis, kiel "jet" rilatas al la fenomeno. Nun mi scias pli bone: temas pri
grupo de homoj "ton-donaj" (influaj, tendenco-kreaj?) en la libertempa kaj
plezura vivo, kiuj flugadas de unu fama arangxo al alia. "Jet" do versxajne
rilatas al ilia multa flugado. Tamen laux mi ne havas multan sencon provi
hejmigi tiun metaforajxon en Esperanton. Eble suficxus "dandaro", "snobaro",
"famularo", "plezurularo". Mi ne kuragxus serioze proponi la monstrajxon
"sinmontremularo".
Otto
> Mi konstatis, ke almenau en la angla,
> franca, germana, hispana kaj pola la responda vorto por "reakcio"
> havas plurajn signifojn.
Jes, sed tio estas ekzemplo, laŭ mi, de malbona lingvo. Se ni povus
plifaciligi la situacion, tio ne estus malbona.
Amike
Renato
Do ni interkonsentu unue ke reakci-a, kiu estas oficiala, havu nur la
sencon politikan.
Mi ne vidas iu ajn kialon por tiu arbitra signifolimigo de "reakcio"
Ni ne tro distanciĝu de la jam vivanta lingvo Esperanto.
Gxuste en tio kusxas la dangxero de Regulo 15. Unu el la grandaj atutoj de
Esperanto estas gxia kapablo diferencigi - malgraux limigita vortostoko -
signifojn, kiuj en etnolingvoj estas kunigitaj (mi eble ecx dirus
"kunsauxcigitaj") sub la sama vorto. Unu el miaj preferataj ekzemploj estas
"polvo / pudro / pulvo / pulvoro", etimologie sam-originaj, sed
diferencigitaj pro tio, ke ili estas prenitaj el malsamaj lingvoj.
En cxi tiu okazo eblas formi la pure Esperantajn verbon "re-ag-i" kaj
substantivon "re-ag-o", respondantajn al la verboj angla "react" kaj germana
"reagieren", kaj al la substantivoj angla "reaction" kaj germana "Reaktion".
Sed tiuj substantivoj ne en cxiuj signifoj paralelas kun la verboj: al
"reaction/Reaktion" en politika senco ne respondas iu verbo
*"react/reagieren". Tio por mi estas argumento apoga al la starpunkto de
Renato, ke "reakcio" unuavice estu rezervata al la politika senco.
El la mesagxo de Andreas estas deduktebla ia sento de manko de scio pri la
rusa traduko de "reakcio". Jen do kion diras la E-a-rusa vortaro de Bokarev.
Sub "reagi": "reagirovat', vozdejstvovat'". Sub "reago": "reakcija,
vozdejstvie". Sub "reakcio", kun la rimarko "en diversaj signifoj":
"reakcija". Sub "reakcia": 1. reakcionnyj; 2. reaktivnyj". "Reakcia
aviadilo", kun la alternativo "jeto", estas tradukita "reaktivnyj samoljot".
"Reakciilo" estas tradukita "reaktiv", kaj "reakciulo" estas tradukita
"reakcioner". La plej fidinda elrusa vortaro, kiun mi havas, estas
rusa-germana. Laux gxi "vozdejstvovat'" signifas "einwirken" (proks.
"influi"), kaj "vozdejstvie" signifas "Gegenwirkung; Einfluß; Einwirkung"
(kontraux-ago; influo; efiko). Dum "reakcija" havas plurajn signifojn, la
adjektivoj faras diferencon: "reakcionnyj" (kiel la substantivo
"reakcioner") havas nur politikan signifon, "reaktivnyj" havas fizikan (kaj
eble hxemian).
Mi volonte nomus min "reaganto" aux "reagulo", sed se estus farata la volo
de Andreas, mi riskus laux Regulo 15 esti nomata ankaux "reakciulo", kion
Dio malpermesu!
Otto
Tamen, atomkernaj reakcioj neniusence povas esti nomataj "re-agadoj".
Ja ekzistas du signifoj de "reakcio" por fizikistoj: povas temi pri la
neŭtona "ago kaj re-ago", en baza fiziko, sed ankaŭ pri ia
transformiĝo de materio (atomkerna reakcio, ĥemia reakcio).
Kiel esprimi tiun ĉi lastan signifon, se ne per la vorto "reakcio"?
--
Fabio
Amike
Renato
Amike
Renato
Renato.
>> Gxuste en tio kusxas la dangxero de Regulo 15.
>
> Kial do la Akademio ne sendangherigas tiun chi regulon?
Mi samopinias kun Andreas, ke estus tre bone, se la Akademio
povus fari ian oficialan deklaron, kiu interpretos kaj klarigos
la celon kaj sencon de Regulo 15 farante konkretajn rekomendojn,
kiel oni uzu, kaj kiel oni ne uzu tiun regulon.
Mi tamen iom pesimismas pri la ebloj atingi grandan plimulton
en la Akademio pri tia teksto. Granda plimulto nepre necesus
por tia deklaro. Sed vere tre indas intrepreni ion tian. Tia
deklaro ja povus enhavi eksplicitajn menciojn de antaŭaj
misuzoj fare de la Akademio mem (aŭ la Lingva Komitato).
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro
Amike
Renato
> Dankon! Mi pensis, ke eble ekzista iu alia parola deklaro. Tion povas
> solvi nur la Akademia Vortaro.
Ne nur, laux mi. Sed la kontribuo de Akademia Vortaro por solvi tion estus,
ke gxi anstataux tradukojn laux la praktiko de la Universala Vortaro donus
difinojn de cxiuj vortoj. Cxe vortoj enkondukitaj laux Regulo 15 kun
signifoj tiom variaj, ke ilia kunigo sub unu vorto malfacile defendeblus, la
Akademio devus aux konsenti pri atribuo de nur parto de la internacie
trovebla signifaro de la koncerna vorto, aux tute malrekomendi la uzon de la
koncerna vorto.
Bertilo:
> Mi samopinias kun Andreas, ke estus tre bone, se la Akademio
> povus fari ian oficialan deklaron, kiu interpretos kaj klarigos
> la celon kaj sencon de Regulo 15 farante konkretajn rekomendojn,
> kiel oni uzu, kaj kiel oni ne uzu tiun regulon.
>
> Mi tamen iom pesimismas pri la ebloj atingi grandan plimulton
> en la Akademio pri tia teksto. Granda plimulto nepre necesus
> por tia deklaro. Sed vere tre indas intrepreni ion tian. Tia
> deklaro ja povus enhavi eksplicitajn menciojn de antaŭaj
> misuzoj fare de la Akademio mem (aŭ la Lingva Komitato).
Mi samopinias kun Bertilo pri la indeco entrepreni ion tian, sed estas
malpli pesimisma ol li pri gxia realigeblo. Se ni (mi pretas mem partopreni
en tio) emfazos ambaux partojn de Regulo 15, kaj se ni atentigos la
Akademianojn per ekzemploj pri la maloportunaj sekvoj de facilanima
enkondukado de vortoj sub la preteksto "Regulo 15 nin pravigas!", mi havas
esperon, ke la entrepreno povos doni kontentigan rezulton.
Sed dauxrigo de tiu debato prefere okazu ene de la Akademio. Cxar la
cxi-listan diskuton partoprenis du estraranoj de la Akademio, mi supozas, ke
ili iniciatos ian agadon en la sino (cxu bonlingva vorto) de la Akademio
mem.
Otto
Amike
Renato
Nu bone: por kontentigi viajn jurecajn postulojn mi anstataux "enkondukitaj"
estu skribinta "oficialigitaj". Sed cetere, la Lingva Respondo, al kiu vi
resendas, kaj kiun mi havas sub la mano (trafe dirite, cxar gxuste per la
manoj mi legas!), enhavas kelkajn vortumojn, pri kiuj vi bonvole atentu, kaj
kiujn mi cxi-sube redonas majuskle:
"... Ni povas _esperi_, ke pli aux malpli frue la pseuxdosufiksaj vortoj
"FREMDAJ" farigxos arhxajismoj kaj cedos sian lokon al vortoj "pure
Esperantaj"; ni povas ecx _konsili_ tion; sed _postuli_ tion ni _ne_ povas,
cxar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo (laux la § 15) plenan
rajton de ekzistado, sed ANKORAUX DUM LONGA TEMPO multaj el tiuj
pseuxdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli
kompreneblaj, ol la ilin anstatauxontaj vortoj "pure Esperantaj". NE VENIS
ANKORAUX LA TEMPO, KE NI ESTU TRO PEDANTAJ. Estas vero, ke sekve de nia
toleremeco ni por kelkaj vortoj havos DUM KELKA TEMPO formojn _duoblajn_
(ekzemple: "evolucio" kaj "evoluo"); sed sxajnas al mi, ke estas multe pli
bone havi EN LA UNUA TEMPO ian "embarason de ricxeco", ol malutili al si per
ia ne suficxe matura dekreto, eljxetante el la lingvo vortojn, kies
eljxetindeco ne estas ANKORAUX por ni tute certa."
La plimulto de miaj majuskligoj rilatas al la tempo. Post la redakto de cxi
tiu Lingva Respondo pasis preskaux 100 jaroj, kaj dum tiu tempo jam abunde
pruvigxis la kapablo de Esperanto adopti la fruktojn de la bonlingva kreemo
de gxiaj uzantoj. En "La bona lingvo" Claude Piron karakterizis kelkajn
grekajxojn uzatajn en Esperanto kiel "skafaldon", kiu eble necesis por
restigi la "domon" staranta en la unua tempo, sed kiuj nun ne necesas, cxar
la "domo" jam estas fortike konstruita.
La majuskligo, kiu ne rilatas al la tempo, trafis la vorton "fremdaj".
Zamenhof do distingis en cxi tiu respondo inter vortoj "fremdaj" (kvankam
hejmaj en Esperanto) kaj vortoj "pure Esperantaj". Oni do rajtas supozi, ke
li formulis Regulon 15, por ke ekzistu maniero elturnigxi, se aliaj manieroj
fiaskas. Similajn elturneblojn li starigis ankaux per la prepozicio "je" kaj
per la sufikso "-um-".
Otto
> 1) En la Tria Oficiala Aldono*) la radiko "Reakci'" aperas en tiu
> listo, kies titolo estas "Internaciaj radikoj uzeblaj lau la Regulo
15".
> 2) En la dirita listo estas donitaj jenaj tradukoj:
> angle: "reaction"; france: "réaction"; germane: "Reaktion"; hispane:
> "reaccion"; portugale: "reacçao"; itale: "reazione"; pole: "reakcja".
jes, povasd bone esti ke tiel oni traduku la vorton AL tiuj lingvoj.
Tamen, se oni tradukas en la mala direkto, foje oni venas al *reago*
Aldone, law mi la termino *reaktiemotor* estas versxajne belga vorto por la
nederlandnederlanda *straalmotor* (esp-e *ajutmotoro*? )
Ja ankaw fusilo/rakedo kaj propelor (helico ?)aviadilmotoroj funkcias
per hxemia reakcio
gxis, Ronaldo
Jen bona rimarko!
> Aldone, law mi la termino *reaktiemotor* estas versxajne belga vorto por
> la
nederlandnederlanda *straalmotor* (esp-e *ajutmotoro*? )
Vi versajne pravas. Ciukaze "straal-pijp", grava elemento en "straal-motor"
estas la vorto, kiun ni uzas por indiki la tubon, en kiu la potenciala
energio (alirdirite "la premo") de likvajo au gaso estas transformata en
kinetan energion (alidirite "rapidon"). En la vortaro EO-NL-EO De Smedt
mencias "straalbuis" kaj tradukas per "reakcitubo". En la franca oni diras
"tuyère" kaj en la angla "nozzle" (sprucilo, ajuto). Krom "reakcitubo" mi ne
trovis kontentigan Esperantan vorton.
Car en tia tubo la fluidajo generale estas akcelata, mi kuragus proponi
"akceltubo". Kion vi pensas?
> Ja ankaw fusilo/rakedo kaj propelor (helico ?)aviadilmotoroj funkcias
per hxemia reakcio
Jes, sed imageblas fari la samon sen iu hemia "reakcio" ekzemple uzante
sunvarmon, ekzemple en Stirlingmotoro, kelkfoje uzata por antauenigi sipeton
(pere de helico).
(Mi skribas "imageblas", gis nun farite nur en specialaj kazoj). Kompreneble
oni povos diri, ke en la suno okazas grandega "reakcio"...
Amike salutas
Leo
Dankon pro viaj klarigoj, sed restas la granda demando:
jet-o --> ???
Ĉu "reag.aviad-il-o"? Ĉu utiligi la radikon "ĵet-i"?
Se oni kredas je PIV pri la signifo de ĵet-, efektive "ĵet-aviadilo"
estus akceptebla?
Amike
Renato
Amike
renato
la Akademio konsideris rilate al internacieco "ne nur la Latinidajn, Ghermanidajn kaj Slavajn lingvojn kune kun la ceteraj Europaj, sed ankau la Sanskritidajn kaj la Iranidajn, ankau la Afrikajn kaj Aziajn, kiel ekz-e la Indonezia."