termi-o

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 22, 2008, 4:09:41 PM11/22/08
to °listo 'la bona lingvo'
termi-o --> korp-a varm-o
hipotermi-o --> mal-alt-a (korp-)varm-o
hipertermio --> alt-a (korp-)varm-o

Kion vi pensas?

Renato

Marcos Cramer

unread,
Nov 22, 2008, 4:58:27 PM11/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
termi-o --> korp-a varm-o
hipotermi-o --> mal-alt-a (korp-)varm-o
hipertermio --> alt-a (korp-)varm-o

Chiam estas bone havi iom da unueco. Do au ni uzu la adjektivon "korpa" che chiuj tri linioj, au ni uzu kunmetajhon kun "korp-" che chiuj tri linioj, sed ne miksite. Mi preferus uzi kunmetajhon kun "korp-" chie. Tiam la unua linio estu

termi-o --> korp-varm-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2008, 4:15:27 AM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
termi-o --> korp-varm-o
Bone. Mi fine metis korp-o-varm-o. La intera o povas laŭplaĉe esti forigita.

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 23, 2008, 5:07:44 AM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Bone. Mi fine metis korp-o-varm-o. La intera o povas laŭplaĉe esti forigita.
La verŝajnaj prononciĝoj sen intera o miaopinie estus "korbvarmo" aŭ "korpfarmo", se la parolanto ne intermetus "pli aŭ malpli mutan e-n". Mi emas enmeti o-n inter "mola" kaj "malmola" konsonantoj.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2008, 5:23:18 AM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
La verŝajnaj prononciĝoj sen intera o miaopinie estus "korbvarmo" aŭ "korpfarmo", se la parolanto ne intermetus "pli aŭ malpli mutan e-n". Mi emas enmeti o-n inter "mola" kaj "malmola" konsonantoj.
La kapablo elparoli multe varias depende de la denaska lingvo.  Sed la interaj vokaloj certe helpas.

Amike

Renato


HIROTAKA Masaaki

unread,
Nov 23, 2008, 5:28:00 AM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti <renato....@gmail.com> skribis:

Laux mi estas pli bone,
termi-o --> (korp-o-)temperatur-o
hipotermi-o --> mal-super-a (korp-o-)temperatur-o
hipertermio --> super-a (korp-o-)temperatur-o

Laux PIV2005 "temperaturo 2" estas " interna grado de varmo de la homa
korpo". Estas utile distingi inter varmo kaj temperaturo.
"hipo-" ne estas simple "malalta", sed malalta ol la normala stato.
Laux PIV "temperaturo malsupera al la normala". Kaj "hiper-" estas
"temperaturo supera la normala".
Fakvortojn fakuloj kreas, kiam ili volas pli precizigi aferojn. Ni
lauxeble respegulu ilian intencon, kiam tio eblas.

Vastalto

Leo De Cooman

unread,
Nov 23, 2008, 7:56:01 AM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto skribis:
> ... Estas utile distingi inter varmo kaj temperaturo.

Tute prave! Laŭ PIV temas pri korpotemperaturo, kvankam en iuj lingvoj (i.a.
en la angla?) thermie estas unuo por varmokvanto surbaze de kalorio, do ne
plu laŭnorma.

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 23, 2008, 1:14:08 PM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki:
termi-o --> (korp-o-)temperatur-o
hipotermi-o --> mal-super-a (korp-o-)temperatur-o
hipertermio --> super-a (korp-o-)temperatur-o
Bone. Mi enmetis ankaŭ tiujn esprimojn eĉ kiel unuajn konsilojn.

Mi restas kun  dubo pri tio, ke por normalaj homoj "varmo" kaj "grado de varmo" (= temperaturo) estas du konceptoj facile distingeblaj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Nov 23, 2008, 6:05:15 PM11/23/08
to la-bona...@googlegroups.com

Vastalto:

> Laux mi estas pli bone,
> termi-o --> (korp-o-)temperatur-o

tiun mi ne kontrawas

> hipotermi-o --> mal-super-a (korp-o-)temperatur-o

Cxu ewfemismo pr temperaturo mezurita en la pugtruo?

> hipertermio --> super-a (korp-o-)temperatur-o

Same pri mezurita en la busxo? Kredeble homoj pensos ke vi
fusxas termio kun tensio (sangpremo)

> Laux PIV2005 "temperaturo 2" estas " interna grado de varmo
> de la homa korpo".

kio estas "interna grado" ? Cetere lkaw la sama pagxo, temperaturo
estas io subjektiva !! Mi konpreneble malkonsentas

> Estas utile distingi inter varmo kaj temperaturo.

Tion fizikistoj ja faras... esprimas varmon per jxuloj (aw kalorioj), kaj
temperaturon per kelvinoj (aw gradoj celsiusaj/fahrenhejtaj)

>"hipo-" ne estas simple "malalta",

sed "sub"

> sed [pli] malalta ol la normala stato.

> Laux PIV "temperaturo malsupera al la normala". Kaj "hiper-" estas
> "temperaturo supera la normala".

Law mi tiuj uzoj de (mal)superA estas misa. Temperaturo povas esti
SUB aw SUPER la normala, sed ne (mal)superA AL la normala

gxis, Ronaldo


Renato Corsetti

unread,
Nov 24, 2008, 6:21:24 AM11/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

Law mi tiuj uzoj de (mal)superA estas misa. Temperaturo povas esti
SUB aw SUPER la normala, sed ne (mal)superA AL la normala
Ĉu vi proponas "sub-norma temperaturo" kaj "super-norma temperaturo"?

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Nov 24, 2008, 9:58:37 AM11/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
>  Estas utile distingi inter varmo kaj temperaturo.

Tion fizikistoj ja faras... esprimas varmon per jxuloj (aw kalorioj), kaj
temperaturon per kelvinoj (aw gradoj celsiusaj/fahrenhejtaj)


Aldone al tiu  faka diferencigo inter la vortoj "varmo" kaj "temperaturo", ekzistas ankau komunlingva diferenco inter "varmo" kaj "temperaturo": Se oni diras "Mi shatas varmon", tio estas ekvivalenta al "Mi shatas altan temperaturon". Aliflanke "mi shatas temperaturon" estus stranga dirajho, char ghi esprimas, ke oni shatas temperaturon sendepende de tio, chu ghi estas alta au malalta.

Tiu komunlingva diferenco tamen havas neniun rilaton al la faklingva diferenco menciita de Ronaldo. Al mi ech shajnas, ke tiu faklingva difernco inter la vortoj "varmo" kaj "temperaturo" ne necese devas esti transprenata de la naciaj lingvoj al Esperanto: Eblus ankau esprimi ghin per pli klaraj paroj kiel "varmenergio" kaj "varmogrado" (au "varmenergio" kaj "temperaturo"). La komunlingva diferenco inter "varmo" kaj "temperaturo" tamen jam estas firma en Esperanto: La signifon de "varmo" fiksas la signifo de "varma" kaj la signifo de "-o".

Amike,

Marcos

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages