(la bona lingvo) Re: Respondo de redaktoro de"Fenestro"

4 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Apr 30, 2010, 12:38:45 PM4/30/10
to Хомяков Игорь, la-bona...@googlegroups.com
Saluton Igorj,
Mi scias ke nia necese mallonga korespondado ne kondukos al interkonsento.
Mi tamen klopodu iom klarigi mian sintenon.
Se vi alighas ekzemple al tutmondeca...@yahoogroups.com au klasikaj-...@yahoogroups.com au la-bona...@googlegroups.com, vi povas konstati ke ekzistas kreskanta grupo de esperantistoj kiuj zorgemas pri la troa okcidenteco de la vortotrezoro de Esperanto.
Ili zorgemas pri tio ke Esperanto tra la jardekoj farighos pli kaj pli malfacilaj por ne-europanoj. Tiu evoluo - kiun jam trairis planlingvoj kiel Ido kaj Interlingua - jam riskas kauzi ke neniam Esperanto povos esti tutmonde akceptita. Tial, por esprimi min brute, literaturo en Esperanto tute ne interesas min. Kio interesas min estas ke Esperanto farighu renove facila, lau la ideoj de Prion: skemisma. Tiu deziro tute ne signifas ke ni 'tutmondecistoj' shatas starigi barilon al evoluo de Esperanto, sed jes al anarhhismo. Tiu anarhhismo ofte regas en literaturaj rondoj ..........
La du ekzemploj kiujn vi donas lau mi simple rezultas el tio ke Francujo chiam estis grava lando por la evoluo de Esperanto kaj francoj simple devas lerni elparoli hh. (Feliche rusoj ne havas tiun problemon.)
La fakto ke ghuste multaj rusoj favoras Rusio ol Rusujo rezultas el tio ke via lando nomatas che vi Rosija (kaj eble ankau el la politika - tute falsa - argumento, ke via lando ne estu nomata lau rusoj, char vivas tie multe da gentoj, ech tiuj subpremitaj de rusoj, kvazau la nomo 'Rusio' ne signifas, ke la landon kreis la Rusa gento !)
Ekzistas multaj vivaj lingvoj, sed en 78 landoj (mi nombris ilin pere de interreto) ekzistas ankau lingva instanco, kiu superrigardas la evoluon de la lingvo kaj en CHIUJ landoj oni havas gravan korektan institucion, nomatan Ministerio de Edukado, kiu kontrolas kaj, se necese, redirektas la enhavon de lernolibroj de la nacia lingvo.
Esperanto estu viva, sed ghi ne estu libera, char tio estas la anarhhismo kaj perdigho de ghia misio.
 
Finfine mi admiras vian entuziasmon pri via revuo kaj trarigardos tion kio estas legebla en interreto !
Ghis reskribo.
Johan Derks
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: vrijdag 30 april 2010 6:12
Onderwerp: Respondo de redaktoro de"Fenestro"

Saluton, Johan Derks! Mi kun granda intereso legis vian grandan leteron. Mi tre ĝojas, ke estas tiaj aktivaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri gramatiko kaj uzado de Esperanto. Vi estas ne unua homo, kiu agitas min uzi sufikson -uj. Unu el legantoj de mia revuo sendis al mi grandan kaj interesan artikolon, en kiu aŭtoro proponis uzi sufikson -uj por nomoj de landoj. Mi eĉ volis publikigi tiun artikolon, sed poste  alidecidis.

Estimata Johan Derks! Esperanto estas viva lingvo. Ekzemple antaŭe oni skribis “teĥniko”, “ĥemio”, “Ruslando”, sed nun oni skribas “tekniko”, “kemio”, “Rusio”. Plej grave estas, por ke oni komprenu unu la alian. En vortaroj estas teĥniko kaj tekniko, ĥemio kaj kemio, Rusujo kaj Rusio. Tial mi ne vidas problemon.

Ekzemple mi opinias, ke pli granda problemo estas uzado de “la”. Zamenhof skribis, ke esperantistoj, kiuj ne komprenas kie uzi artikolon “la”, povas tute ne uzi ĝin. Nun tian opinion oni konsideras kiel la eraran. Mi tre bone scias tiun temon kaj konsideras, ke estus pli bone, se en Esperanto ne estus la artikolo. Sed mi kiel aliaj esperantistoj uzas artikolon “la”.

Vi skribis: Fine, mi havas lastan demandeton. Kia estas la populareco de la vorto 'suj' en la rusa, se - laux vi - gxi estas malbelsona ? Kial entute gxi do ekzistas en la rusa ?

Rusa vorto “suj” (esperante “ŝovu”) havas kelkajn signifojn. Unu el ili estas seksa signifo.

Johan! Mi pensas, ke mi ĉagrenis vin per mia respondo. Sed mi ripetas, ke mi tre ĝojas, ke estas tiaj esperantistoj, kiuj tiel interesiĝas pri gramatiko kaj uzado de Esperanto.

Lasta demando. Mi estas redaktoro de literatura ĉiumonata revuo “Fenestro”, kiun mi disvastigas per Interreto senpage dum tri jaroj. Ĝi estas tre interesa revuo, ĉiu verko en ĝi havas sian ilustraĵon. Mi jam publikigis verkojn de aŭtoroj el 13 landoj. Kajerojn de la revuo vi povas vidi en retejo de la revuo http://sites.google.com/site/revuofe  Ĉu vi volas esti mia abonanto? Mi en ĉiu monato sendos al vi kajeron de la revuo.

Estime al vi

Igorj.

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages