> Bone. Ne tiu, kiu diskutas multe, sed tiu, kiu prezentas la jam
> pretan linion havas ŝancon gajni.
Jen do io por pridiskutado:
tokso --> venen-o, venen-a substanc-o
toksa --> venen-a
toksi --> venen-i, eni-ig-i venen-o-n
toksomanio --> drog-o-mis-uz-o
toksologio --> venen-scienc-o, venen-medicin-o
antitokso --> kontraŭ-venen-o
toksin-o --> (mikrob-a) venen-o, (mikrob-a) venen-substanco
antitoksino --> kontraŭ-venen-o
endotoksino --> en-ĉel-a venen-o
neŭrotoksino --> nervo-venen-o
En PIV troviĝas ankaŭ la enigmaj "teletokso" kaj "teletoksado", por
kiuj mi trovis nenian motivon en la ekster-PIV-a mondo. Eble temas pri
fenomeno, kiu havas internacie nomon, kiun oni transskribus esperante
"alelopatio", t.e. malsimbiozo, kemia malutilado al proksimaj kreskaĵoj.
Harri
Jen do io por pridiskutado:
En PIV troviĝas ankaŭ la enigmaj "teletokso" kaj "teletoksado"
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Renato CorsettiVerzonden: donderdag 4 september 2008 8:34Onderwerp: (la bona lingvo) Re: Toksoj kaj toksinoj
Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.169 / Virus Database: 270.6.16/1650 - Release Date: 3/09/2008 16:13
Tre interesa, kvazaŭ sciencfikcia, malkovro. Eble iam oni malkovros ke kreskaĵoj povas ankaŭ lerni lingvojn kaj tiam tute novan inform-kampon malfermiĝos por ni.Teletokso: antaŭ ne tre longe oni malkovris, ke iuj plantoj eligas kemiaĵojn por "komuniki" al la ekstera mondo. . .
Sendube iuj el tiuj kemiaĵoj estas venenaj/ toksaj, kaj ĉar ili agas je distanco, oni nomis tiujn tele-toksaj.
>Harri:
En PIV troviĝas ankaŭ la enigmaj "teletokso" kaj "teletoksado"
Renato:
Ø
Mi neniam renkontis similajn radikojn en la itala.
Ø Antonio:
Ankaux mi, gxis nun, neniam renkontis egalvalorajxojn de tiuj terminoj en la itala.
Tamen, sercxante en la reto, mi malkovris, ke tio sxuldigxas al mia propra nekono, cxar ja ekzistas en faka itala lingvo la termino “teletossicità”: Temas pri fenomeno okazanta cxe vegetajxoj, kiuj ofte produktas toksajxojn, kun la celo malhelpi la gxermadon de aliaj antagonismaj kreskajxoj. Precipe, multaj trudherboj konkurencas kun la kulturataj kreskajxoj, kaj klopodas veneni aeron kaj akvon gxis la kulturata kreskajxo velkas.
Tiu fenomeno enkadrigxas en la pli vasta koncepto “alelopatio”, pri kiu oni vidu
http://eo.wikipedia.org/wiki/Alelopatio
Gxis
Antonio De Salvo
Rernato:
Do, pli serioze, nun ni devas elpensi pli kompreneblan
aternativon. Mi lanĉas la unuan:
(arb-a) venen-el-send-o
Mi respondas:
mi ne volas revigligi la fajron de malnova diskuto, sed “arba” sxajnas al mi tro limiga termino: fakte, ne nur arboj eligas venenajxojn (ankaux arbustoj, herboj ktp).
Gxis
Antonio De Salvo
Tiu fenomeno enkadrigxas en la pli vasta koncepto “alelopatio”
Antonio:
| mi ne volas revigligi la fajron de malnova diskuto, sed “arba” sxajnas al mi
tro limiga termino: fakte, ne nur arboj eligas venenajxojn (ankaux arbustoj,
herboj ktp).
Renato:
Bone. Proponu vian linion. [Mi ne scias, ĉu nur arboj elsendas tiun venenon aŭ
ankaŭ herboj].
Antonio:
ankaux ne-arbaj plantoj (ekzemple, agropiro). Vidu
http://eo.wikipedia.org/wiki/Alelopatio
kie estas uzata “alelopatio” kun klarigo “planta misakordo”
Gxis
Antonio De Salvo
“alelopatio” kun klarigo “planta misakordo”
----- Oorspronkelijk bericht -----Van: Antonio De SalvoVerzonden: donderdag 4 september 2008 14:51Onderwerp: (la bona lingvo) R: Toksoj kaj toksinoj
Antonio
Ø ... fakte, ne nur arboj eligas venenajxojn (ankaux arbustoj, herboj ktp).
Leo:
Plantoj do, sed verŝajne ne nur plantoj. Ĉu ne ankaŭ fungoj (ekz. Penicilium glaucum) ?
Antonio:
certe ankaux fungoj; sed tiam oni parolas pri antibiozo (de kie “antibiotiko”).
Krome: se fungoj estas nek mineraloj nek bestoj… ni revenas al la siatempa diskuto pri “kreskajxo/ vegetajxo” kaj simile.
Gxis
Antonio De Salvo
Bona kandidato por linio. Kiu kuraĝas klarigi ĝin al simplaj homoj?antibiozo
Dankon, Leo, pro la klarigoj.Ni jam delonge scias, ke floroj ne nur estas afiŝoj. . .
Antonio:
antibiozo
Renato:
Bona kandidato por linio. Kiu
kuraĝas klarigi ĝin al simplaj homoj?
Antonio:
klarigo estas relative facila, trovo de termino iom pli malfacila (se oni ne volas enkonduki la neologismon “antibiozo”, laux la skemo sim-biozo):
antibiozo estas la produktado, fare de nepatogena (nemalsaniga) mikroorganismo (malsupera fungo, bakterio k. s.), de metabolajxoj kaj enzimoj kun antibiotika efiko, kiuj kapablas bari la kreskon de patogenaj (malsanigaj) mikroorganismoj, aux ecx detrui ilin.
Alivorte, antibiozo estas antibiotika agado, do “antibiotikado”; sed, sincere dirite, min preferus la novan vorton “antibiozo”, internacie pli kompreneblan, pli facile elparoleblan, kaj pli mallongan. Cetere, kiel diris Zamenhof, “por nova afero nova maniero”.
Gxis
Antonio De Salvo
Mi supozas rilaton inter antibiozo kaj antibiotikoj. Ni do elektu radikon
komunan.
Amike salutas
Leo
> toksomanio --> drog-o-mis-uz-o
ekzistas pluraj manieroj misuzi difinitan drogon. Tio kion ni
cxi tie celas estas ke oni dependigxas de la drogo, aw/kaj
ke oni prenas la drogon por ne sensi ion sens-endan.
Law mi la vorto "manio" ne tawgas por esprimi tion.
[cetere iuj iam proponis la vorton "narkilo" por inkluzivi
tabakon, alkoholon kaj televidon - aferoj kiuj ofte ne estas
konsiderataj "drogoj", cxar ili ne estas malpermesataj]
gxis, Ronaldo
antibiotik-o --> antibiotik-ajh-o
Fakte tia estas mia persona lingvo-uzo malgraŭ tio ke la Akademio oficialigis "antibiotik-o", sed ti ne malpermesas uzi la adjektivon "antibiotik-a".antibiotik-o --> antibiotik-ajh-o
Francisko:
Por "antibioz/o", la vorto "antibiotik/ad/o", per kiu Antonio ghin klarigis, estus akceptebla. Pli klaraj terminoj estus "antibiotik/a efik/(ad/)o", sed eble chiuj tiuj tri estos utilaj, kun ne precize samaj signifoj.
Renato:
>Do, se Antonio
konsentas, ni povus havi la linion:
antibioz-o --> antibiotik-a efik-o, antibiotik-a ag-ad-o<br>
Kompreneble, mi konsentas.
Gxis
Antonio
Renato:
>antibioz-o --> antibiotik-a efik-o, antibiotik-a ag-ad-o<br>
Pauxsante la japanan, mi dirus:
kontrauxviva substanco (koo-sei bussicu)
kaj
kontrauxviva agado (koo-sei sajoo).
Pauxsante la japanan, mi dirus: kontrauxviva substanco (koo-sei bussicu) kaj kontrauxviva agado (koo-sei sajoo).
> Vastalto:
Esprimi la ideon "antibiotiko" per "kontrauviva substanco" au
simile, ne nepre estas racie. Fakte tio estas traduko
lauetimologia, pli ol traduko lausenca. Etimologie ja temas pri
"anti" = "kontrau", kaj "biotikos" = "tauga por vivo". Sed la
efektiva signifo estas multe pli speciala. Antibiotiko malhelpas
vivon nur de bakterioj kaj mikroboj, kaj krome antibiotiko nepre
devas esti organika substanco. Alispecaj kontrauvivajhoj ne estas
antibiotikoj.
Tion sufiche bone esprimas la difino de "antibiotiko" en la
Naua Oficiala Aldono:
Organika substanco produktata de mikroboj au hhemie sintezata,
kiu povas malhelpi plimultighon de bakterioj kaj aliaj
mikroboj, kaj ech ilin mortigi.
Lauetimologia transprenado de vortoj okazas tre ofte en diversaj
lingvoj, ankau en Esperanto, kaj povas esti akceptebla, se la
etimologio ne tro malsamas de la efektiva nuntempe senco. Sed oni
nepre atentu pri la distingu inter senco kaj etimologio. Iafoje
la diferenco povas esti grandega. En la okazo de "antibiotiko" la
formo "kontrauvivajho" ne estas ege malbona, sed ankau ne aparte
supera al "antibiotiko". Efektive "kontrauvivajho" tute bone
povas interpretighi kiel "veneno", kio estas alia afero.
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
Esprimi la ideon "antibiotiko" per "kontrauviva substanco" au simile, ne nepre estas racie.
la efektiva signifo estas multe pli speciala.
Tion sufiche bone esprimas la difino de "antibiotiko" en la Naua Oficiala Aldono: Organika substanco produktata de mikroboj au hhemie sintezata, kiu povas malhelpi plimultighon de bakterioj kaj aliaj mikroboj, kaj ech ilin mortigi.
En la okazo de "antibiotiko" la formo "kontrauvivajho" ne estas ege malbona, sed ankau ne aparte supera al "antibiotiko".
>Vastalto:
>> Pauxsante la japanan, mi dirus:
>> kontrauxviva substanco (koo-sei bussicu)
>> kaj
>> kontrauxviva agado (koo-sei sajoo).
Por mi tiuj estus tro largxsignifaj. La substancoj priparolataj ja ne estas
kontraw cxia / homa vivo, sed nur kontraw bakterioj (ili ne efikas kontraw
virusoj!!)
gxis, Ronaldo
> Por mi tiuj estus tro largxsignifaj. La substancoj priparolataj ja ne
> estas
> kontraw cxia / homa vivo, sed nur kontraw bakterioj (ili ne efikas kontraw
> virusoj!!)
Mi samopinias kiel Ronaldo. Mi proponus:
kontraŭbakteria substanco
kaj
kontraŭvirusa efiko
Amike salutas
Leo
> Por mi tiuj estus tro largxsignifaj. La substancoj priparolataj ja ne
> estas
> kontraw cxia / homa vivo, sed nur kontraw bakterioj (ili ne efikas kontraw
> virusoj!!)
Mi samopinias kiel Ronaldo. Mi proponus:
kontraŭbakteria substanco
kaj
kontraŭbakteria efiko
Eble "bakteri" ankoraŭ ne estas la ĝusta radiko, ĉar laŭ PIV tiuj substancoj
ankaŭ efikus kontraŭ (iuj) aliaj mikroorganismoj. Ĉu "kontraumikroba"?
Amike salutas
Leo
Mi proponus: kontraŭbakteria substanco kaj kontraŭbakteria efiko
Fakuloj debatu. Por mi kaj mikroboj kaj bakterioj estas nevideblaj bestetoj.Ĉu "kontraumikroba"?