La germana-Esperanta vortaro de Krause donas "brava" por la germana
"tapfer", kiu signifas "kuraĝa" (en batalo, en gravaj malfacilaĵoj).
Kaj samtempe, por la germana "brav", ĝi donas la ekvivalentojn:
"bonkonduta", "obeema", "brava", "honesta", kaj, arĥaiĝinte por
"kuraĝa".
Do, mi samopinias, ke la vorto "brava" estas en E-o apenaŭ serioze
uzebla, tamen escepte de la aplaŭda interjekcio "brave!" por la
nacilingva "Bravo!". Sed anstataŭ tion oni povas ankaŭ krii "Bonege!"
(kvankam la aa kaj oo estas pli klare aŭdeblaj ol la ee, ee).
Vilhelmo Lutermano.
> --
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
> ---
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups
> "la bona lingvo" group.
> To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
> email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
> For more options, visit
https://groups.google.com/d/optout.
>
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl