R: (la bona lingvo) Re: liva

0 views
Skip to first unread message

anna.lo...@virgilio.it

unread,
Jul 11, 2008, 6:00:45 PM7/11/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi rimarkas, ke tiaj argumentoj pri eventuala konfuzo au' troa longeco
de la mal-vortoj c'iam rilatas al tute teoriaj situacioj. Kiam oni
efektive komencos uzi Esperanton en aviado, tiam ni malkovros c'u en
praktiko estas konfuzo inter "dekstra" kaj "maldekstra". Veturante
au'tomobile kun mia edzo (kun kiu mi c'iam parolas nur en Esperanto),
mi neniam havis problemon pro tio.
Rilate al la argumentoj pri troa
longeco, mi rimarkas, ke tio ne malhelpas poetojn preferi la vorton
"firmamento" anstatau' "c'ielo".
Anna

----Messaggio originale----
Da:
Leo.De...@pandora.be
Data: 12-lug-2008 0.48
A: <la-bona-
lin...@googlegroups.com>
Ogg: (la bona lingvo) Re: liva

Iam mi legis
artikolon de Esperanta aviadisto (cu ne la autoro de "Returne al la
tero"?). Li avertis pri kelkaj eventuale dangeraj ecoj de Esperanto,
kaj menciis interalie tiu ebla konfuzo inter maldekstro kaj dekstro. Li
defendis "liva". Se mi bone memoras, li estis brazilano kaj pereis per
automobilo en Germanio (versajne ne pro konfuzo interdekstren kaj
maldekstren, sed pro tro alta rapideco: li kontrauis limigon de
rapideco).
Pri la uzo de "aviadista angla": lau mia kompreno aviadistoj
ne uzas kutiman anglan por komuniki, sed ian koditan anglecan jargonon
(ekzemple "roger" anstatau "jes"). La autoro ankau kritikis la nomojn
de la Esperantaj literoj a bo co, ktp. por literumi nekomprenitajn
vortojn, li proponis tute aliajn liternomojn (kaj vortojn, kiaj alfa,
ktp) ec finigantajn per aliaj vokaloj, ne lau la Esperanta sistemo. Kaj
ec pri ciferoj li faris rimarkojn: ses kaj sep estis tro similaj lau
li.
Nu, mi supozas, ke ec se oni uzos Esperanton kiel komunikilon en
aviado, oni ciam bezonos apartajn fakvortojn kaj antauzorgojn por eviti
miskomprenojn kaze de disturboj. Mi ankorau ne sercis, kiujn vortojn
Esperantistoj uzas por paroli al cevaloj ;o)
Amike salutas
Leo

----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: Marcos Cramer
Aan: la-
bona-...@googlegroups.com
Verzonden: vrijdag 11 juli 2008 22:01

Onderwerp: (la bona lingvo) liva

> Vi diras ke tiuj vortoj estas
evitindaj ec' en faka uzo, sed
> kondukisto bezonas klare distingi
inter "maldekstra" kaj "dekstra" --
> ekz. dum la komunikado inter
regturo kaj aviadilo.

Jes, li nezonas klare distingi inter
"maldekstra" kaj "dekstra". Kaj la diferenco inter dusilaba kaj
trisilaba vorto estas tre klara. En situacio de bruo, oni povas aparte
emfazi la diferencon per aldona akcento sur "mal" (do prononci
"maldekstra" kun du akcentoj: sur "mal" kaj sur "deks"; tiam la
diferenco al "dekstra" ighas grandega).

Malsame ol Renato, mi ech ne
akceptus "liva" post la fina sukceso de Esperanto.

(Aldona problemo
kun via argumento estas, ke ghi estas uzebla por chiuj mal-vortoj. Oni
povus simile argumenti: "Necesas la radiko "mava", char alikaze en la
brua preghejo la pastro ne povos klare distinge inter "bona" kaj
"malbona"." Sed tiam ni devus akcepti chiujn proponatajn alternativojn
al mal-vortoj....).

Amike,

Marcos

PS: Cindy, chu vi fakte
legis "La bona lingvo". Tie vi trovos ankau la tre konvinkajn
argumentojn de Piron pri chi tiu kaj aliaj temoj...

Neniu viruso
estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.
com
Version: 8.0.138 / Virus Database: 270.4.7/1546 - Release Date:
11/07/2008 6:47

--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
la vortoj, pri kiuj ni diskutas chi tie, estas troveblaj en la listoj
che:
http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
-
~----------~----~----~----~------~----~------~--~---


Reply all
Reply to author
Forward
Message has been deleted
0 new messages