Abort(ig)o

2 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Oct 16, 2013, 6:31:29 AM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj Bonlingvanoj,

Mi volus peti vian opinion pri la vorto "aborto" au "abortigo". Mi komprenas, ke aborto estas natura perdo de feto antau la nasko, dum abortigo estas intenco forigo de feto farita de kuracisto au de la patrino mem. Lau mi, la tre akra debato en Usono rilatas al abortigo, ne aborto.

Chu la Bonlingvanoj konsentas kun mi, au chu lau vi la vorto "aborto" povas rilati ankau al intenco forigo de feto? Mi demandas pro malkonsento kun la redaktoro de la bulteno "Ateismo", kiu volas shanghi en mia artikolo la vorton "abortigo" al "aborto".

Kore,
Anna

--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Antonio De Salvo

unread,
Oct 16, 2013, 7:13:48 AM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com

Persone, mi cxiam  uzas “abortigo”, sendepende pri tio cxu temas pri natura aux intenca okazajxo; sed mi diras “la plano abortis”, do indus diskuti pri la karaktero de la radiko abort-.

Gxis

 

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: mercoledì 16 ottobre 2013 12:31
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Abort(ig)o

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
 
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2013, 8:43:18 AM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

|    Persone, mi cxiam  uzas “abortigo”, sendepende pri tio cxu temas pri natura aux intenca okazajxo; sed mi diras “la plano abortis”, do indus diskuti pri la karaktero de la radiko abort-.

Certe indus diskuti, ĉar mi kredas, ke ĉiu el ni estas sklavo de la doloro, de la mistero kaj de la propra lingvo [krom Antonio, ŝjans al mi).

Ĉiuokaze "abort-" estis enkondukita en la unua Oficiala Aldono kun la traduko al kelkaj lingvoj:

abort/i    1OA            avorter    abort, miscarry    abortieren    poronić    выкинуть (недоноска)

Evidente, laŭ mi, ĝi volis priskribi la naturan fenomenon, laŭ kiu virino naskas mortintan infanon. En tiu senco "aborti" estas transitiva verbo kaj "abortigi" signifas "igi virinon aborti".

Sed PIV aldonas netransitivan uzon: la plano abortis = fiaskis, kaj tie komenciĝas la problemoj. Eble tiu uzo meritus kontraŭbataladon.

Amike

Renato
--

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

caraco jean-claude

unread,
Oct 16, 2013, 9:26:05 AM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
En la frazo "La plano abortis", oni komparas metafore planon al virino. Do tio ne modifas la transitivecon.

Jean-Claude 

Vastalto

unread,
Oct 16, 2013, 10:29:03 AM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi konsentas kun vi.
Mi pensas, ke la konfuzo de aborto kun abortigo devenas de la influo de
kelkaj naciaj lingvoj (la angla, la franca ...).
Laŭ vortaroj ĉe mi la pola "poronić" kaj la rusa "выкинуть(не
доноска)" signifas "naski antaŭtempe nevivipovan idon" sed ne
"igi virinon naski antaŭtempe nevivipovan idon".

Vastalto


"lowenstein, anna" <anna.lo...@esperanto.org> skribis:
>--
>--
>la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
>http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>
>---
>You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la
>bona lingvo" group.
>To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an
>email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
>For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
>
>
>---html-part included links-------
>mailto:anna.lo...@esperanto.org
>https://groups.google.com/groups/opt_out

Josenilton

unread,
Oct 16, 2013, 10:44:30 AM10/16/13
to la-bona...@googlegroups.com
La konfuzo estas, ke kaj aborti kaj abortigi estas transitivaj verboj.

2013/10/16 Vastalto <vast...@gmail.com>

lowenstein, anna

unread,
Oct 24, 2013, 6:13:12 AM10/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Ni neniam findiskutis ĉi tiun problemon, nek atingis solvon. Efektive, relegante tiujn mesaĝojn mi vidas, ke estas serioza problemo pri tiu vorto.

Ĉu la Bonlingvanoj volas pludiskuti, aŭ ĉu prefere mi transdonu la problemon al la Akademio?

Anna


2013/10/16 Josenilton <jota...@gmail.com>

caraco jean-claude

unread,
Oct 24, 2013, 6:51:52 AM10/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Mi akordas kun la difinoj de Anna. Aborto estas natura perdo, dum abortigo estas intenca forigo de la feto.

Jean-Claude

Renato Corsetti

unread,
Oct 24, 2013, 6:52:29 AM10/24/13
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:


|   Ĉu la Bonlingvanoj volas pludiskuti, aŭ ĉu prefere mi transdonu la problemon al la Akademio?

Laŭ mi vi bonvolu transdoni. Ne estas antaŭvideble ke ni atingos pli da konkludoj ol ni jam atingis.

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@esperanto.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages