perpendikl-a

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2010, 4:53:17 PM1/16/10
to ° listo 'la bona lingvo'
perpendikl-a --> ort-a [8oa]

ĉu ne?

renato

Marcos Cramer

unread,
Jan 17, 2010, 4:34:53 PM1/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

perpendikl-a --> ort-a [8oa]

Mi konsentas. Bedaurinde kelkaj vere uzas tiun vorton (dum aliaj uzas la same malbonan "perpendikulara", pri kiu ni jam havas linion), do ja necesas la linio.

Rilataj linioj kiujn ni bezonas:

perpendikl-o --> ort-ant-o
normal-o --> ort-ant-o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2010, 5:11:03 PM1/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi konsentas.
Rilataj linioj kiujn ni bezonas:
Mi enmetis la bezonatajn liniojn.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 18, 2010, 12:44:43 PM1/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

La formo -anto pensigas min pri persono -anta.
Ĉu mi eraras?

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 18, 2010, 12:56:01 PM1/18/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo, mi ne scias kial sed al mi viaj mesaĝoj alvenas sen la teksto.

Amike

Renato


Johan Derks

unread,
Jan 19, 2010, 3:19:35 AM1/19/10
to la bona lingvo
Leo pravas ke ghenerale -anto forsendas al persono.
Sed kiun alian elekton ni havas ? ortulo ? Ne!
Ankau ni havas duoniganto (pli tauga ol dusekcanto au la acha
bisekcanto).
Ghenerale pri tiuj specialaj ebenometriaj (! anstatau planimetriaj ?)
linioj, ankau mezanto, mezortanto, ni apliku -anto. La vortaro de Marc
Bavant en tio estas bona gvidilo.

> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG -www.avg.com
> Version: 8.5.432 / Virus Database: 270.14.149/2630 - Release Date: 01/18/10 07:35:00

Marcos Cramer

unread,
Jan 19, 2010, 7:51:50 AM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Leo, mi ne scias kial sed al mi viaj mesaĝoj alvenas sen la teksto.

Ankaŭ mi ofte ne povas legi la tekstojn de Leo. Anstataŭe mi vidas de li mesaĝojn kun nur la jena enhavo:

----

AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.432 / Virus Database: 270.14.149/2630 - Release Date: 01/18/10 07:35:00
----

Ĉi-foje mi konas la enhavon de la mesaĝo de Leo nur, ĉar Johan respondis al li citante lian komenton. Do ŝajne ne ĉiuj havas tiun teĥnikan malfacilaĵon kiun havas Renato kaj mi (eble estas pro GMail).

Leo:


> La formo -anto pensigas min pri persono -anta.
> Ĉu mi eraras?

Ĝenerale la finaĵo "-anto" indikas personon. Tamen la metaforo-riĉa matematika faklingvo permesas al ni paroli pri matematikaj objektoj kvazaŭ pri personoj. La uzo de la participaj finaĵoj kun posta O-finaĵo por matematikaj objektoj havas en Esperanto tre fortan tradicion, kaj malpermesi tion forte limigus la esprimkapablon de la matematika faklingvo. Do mi certe ne malrekomendus tiajn matematikajn uzojn de "-anto".

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Jan 19, 2010, 8:43:47 AM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan Derks skribis:

> Leo pravas ke ghenerale -anto forsendas al persono.
Sed kiun alian elekton ni havas ? ortulo ? Ne

PIV difinas "ort-" kiel substantivan radikon. Ĉu vere? Renato skribis
"orta"
Nederlande ni diras "loodrecht", laŭvorte "plumbe rekta" evidente
masonista termino transprenita en geometrio.
Parolante pri linio orta al iu elemento (kiu estas alia linio, ebeno,
kurbo, surfaco), ni povus nomi ĝin ort-lini-o (nederlande loodlijn)
Parolante pri ebeno, ni povus nomi ĝin ort-eben-o (nederlande loodvlak).
Fakte ne necesas paroli pri "normalo", ĉar ĝi estas la ortlinio (aŭ
ortebeno) sur (al?) iu kurbo aŭ surfaco. Ni ne bezonas du vortojn por
tiu elemento.
Parolante pri helicaj dentradoj oni nacilingve havas terminojn, kiaj
"normala modulo, ŝajna modulo, normala paŝo... Specialistoj same facile
komprenus "orta modulo, ...

Amike salutas
Leo

Fabio Bettani

unread,
Jan 19, 2010, 9:29:55 AM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Leo, ŝajne la problemo pludaŭras. Jen kion mi ricevis el via
lasta mesaĝo (antaŭ 45 minutoj, supozeble je 2.45 ptm, centreŭropa
tempo):

2010/1/19 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:


>
> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG - www.avg.com

> Version: 8.5.432 / Virus Database: 270.14.150/2632 - Release Date: 01/19/10 07:34:00
>
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>

--
Fabio Bettani
http://forum.esperanto.it - http://iej.esperanto.it

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2010, 12:51:15 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Leo, ŝajne la problemo pludaŭras.
Ankaŭ laŭ mi.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 19, 2010, 2:42:44 PM1/19/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:
> Renato skribis:
Ankaŭ mi ofte ne povas legi la tekstojn de Leo. Anstataŭe mi vidas de li mesaĝojn kun nur la jena enhavo: AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho ...

Tre strange! Antaŭ kelkaj semajnoj mi ekuzis Thunderbird en PortableApps. Kompreneble ankaŭ mi ricevas miajn mesaĝojn el la forumo, kaj ĉe mi ili estas tute en ordo.
La teksto malsupre en miaj mesaĝoj estas aldonataj de la kontraŭvirusa programo (al kiu mi instruis Esperanton  :-)

De nun mi sendos riĉtekste, por trovi la kaŭzon.

Amike salutas
Leo

Johan Derks

unread,
Jan 20, 2010, 2:59:05 AM1/20/10
to la bona lingvo
La propono de Leo kontrauiras sciencajn argumentojn:
1. PIV ne difinas orto kiel substantivon, sed kiel prefikson. Akcepti
grekdevenajn prefiksojn estas malkonsilinda se oni volas respekti la
simplecon de Esperanto. Kiel adjektivo orta estas tre bonvena. Tute
akorde oni povas ankau uzi 'orti': fari/estigi ortan angulon kun ebeno
au rekto. En tiu kunteksto la 'ortanto' estas la aganto, do oni uzas
ghin en personiga modo. Kun 'orto' rilatas ankau 'ortogramo' (anstatau
la evitinda rektangulo). Oni ankau derivas 'ortilo', la parato per kiu
oni desegnas/konstruas ortanton.
2. formi 'ortlinio' signifas kunmeti adjektivon kun substantivo, kio
ghenerale estas nekonsilinda (= la ghermana kutimo: grandkonstruajho,
junedzo ktp). Tial ankau mi ne shatas uzi 'ortebeno'. 'Ortanto' povas
signifi kaj orta linio kaj orta ebeno.
3. Chu oni povas/devas eviti la uzadon de 'normala' en la matematika
senco de 'nevariigebla', mi dubas, char ghi estas tiel internacia, ke
lau la 15a regulo ghi jam apartenas al nia lingvo. (renove: vidu
Matematika Vortaro fare de Marc Bavant)
Amike,
Johan

> AVG trovis neniun viruson en la sendita mesagho
> Checked by AVG -www.avg.com

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2010, 4:25:33 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:


3. Chu oni povas/devas eviti la uzadon de 'normala' en la matematika
senco de 'nevariigebla', mi dubas, char ghi estas tiel internacia, ke
lau la 15a regulo ghi jam apartenas al nia lingvo. (renove: vidu
Matematika Vortaro fare de Marc Bavant)
  

Estante malfaka pri matematiko, mi ne komprenas ĉu ĉi tiu "normala" estas kunligita ankaŭ kun "normalo", pri kiu ni havas la linion:

normal·o → ort·ant·o

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 20, 2010, 4:51:03 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan skribis:

1. PIV ne difinas orto kiel substantivon, sed kiel prefikson.

Ne. Almenaŭ PIV 2005 difinas ĝin kiel substantivo, same kiel la Akademio kaj ReVo. En kiu PIV ĝi estas difinata kiel prefikso? Tian difinon mi ĝis nun neniam vidis.

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
Jan 20, 2010, 4:55:55 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato responde al Johan:

Ne, ne estas ligo inter ĉi tiu uzo de "normala" (kiu troviĝas en la esprimo "normala subgrupo") kaj la uzo de "normalo" en la senco de "ortanto". Mi ne vidas bezonon por malrekomendi la uzon de "normala subgrupo" en nia listo. Ĉiuokaze temas pri tre faka uzo, kaj kiel jam notis Johan, pri tre internacia uzo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 20, 2010, 5:08:12 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi ne vidas bezonon por malrekomendi la uzon de "normala subgrupo" en nia listo.
Bone!


Leo De Cooman

unread,
Jan 20, 2010, 11:19:44 AM1/20/10
to la-bona...@googlegroups.com


Johan Derks skribis:

> La propono de Leo kontrauiras sciencajn argumentojn:
> 1. PIV ne difinas orto kiel substantivon, sed kiel prefikson.


En mia PIV2005,  je paĝo 823, la kvina kapvorto estas:

ort8o [MAT] Angulo de 90°; kvarono de tuta rivoluo.

nur la sepa kapvorto estas:

orto/. Pref. montranta ...

Mi nenie en mia PIV trovis adjektivan difinon ort/a.

Amike salutas
Leo

Johan Derks

unread,
Jan 21, 2010, 8:45:10 AM1/21/10
to la bona lingvo

Do mi rekomendas tiun uzadon (de orta), ankau kun la vorto 'ortogramo'
anstatau la malbela rektangulo.
Strikte 'rekta' signifas 'plue en sama direkto', Rektangulo devus
signifi angulo de 180 gradoj, sed oni indikas per ghi angulo de 90
gradoj. Ankau el didaktika vidpunkto (por lernejanoj) tio estas
malkonsilinda vorto.
Same 'rekta angulo' devas ne indiki angulon de 90, sed de 180 gradoj.
Ghusta termino estas 'orta angulo'. Ghi logike rezultas el la (PIVa)
signifo de 'orto'.
Cetere, mi eraris, klasante trovon en PIV kiel sciencan argumenton. Mi
nur rimarkigis, ke en mia eldono de PIV 'orto' prezentighis nur kiel
'prefikso'.
Amikan saluton,
Johan Derks

Marcos Cramer

unread,
Jan 21, 2010, 9:11:27 AM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Johan:

Same 'rekta angulo' devas ne indiki angulon de 90, sed de 180 gradoj.
Ghusta termino estas 'orta angulo'.

Mi konsentas, ke "rekta angulo" por 90-grada angulo estas malkonsilinda. Ĉiuokaze, ĝi estas sufiĉe malofte. Mi legis jam diversajn tekstojn matematikajn aŭ matematik-rilatajn en Esperanto, kaj kutimaj esprimoj estas "orto" aŭ "orta angulo". Tamen, se "orto" mem jam signifas "90-grada angulo" (kaj tial estas kaj laŭ la oficialiga difino de la Akademio, kaj laŭ PIV kaj ReVo), la esprimo "orta angulo" ankaŭ devas esti konsiderata malkonsilinda, ĉar ĝi estas troaĵo (ĝi devus signifi "90-grad-angula angulo").

Por la speco de kvarangulo (kvarlatero), kiu havas nur ortojn kiel angulojn, mi preferas la terminon "ortangulo", kiun rekomendas ReVo. ReVo mem mencias, ke tiu ĉi kunmetaĵo devas esti interpretata kiel "(kvarlatero), kies (ĉiuj) anguloj estas ortaj". Oni foje riproĉis ĉi tiun terminon pro troa elipseco. Tamen ĝi laŭ mi estas pli bona ol la du alternativaj formoj "rektangulo" kaj "ortogramo", kiuj estas neniel klarigeblaj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 21, 2010, 1:53:26 PM1/21/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Por la speco de kvarangulo (kvarlatero), kiu havas nur ortojn kiel angulojn, mi preferas la terminon "ortangulo", kiun rekomendas ReVo. ReVo mem mencias, ke tiu ĉi kunmetaĵo devas esti interpretata kiel "(kvarlatero), kies (ĉiuj) anguloj estas ortaj". Oni foje riproĉis ĉi tiun terminon pro troa elipseco. Tamen ĝi laŭ mi estas pli bona ol la du alternativaj formoj "rektangulo" kaj "ortogramo", kiuj estas neniel klarigeblaj.
Mi apartenas al la lernejaj infanoj, kiuj opinias ke matematikistoj inventas vortojn g'uste por turmenti infanojn.

Preter tio, se vi vidas eblecojn pri linioj en niaj listoj, bonvolu proponi ilin.

Amike

Renato



Johan Derks

unread,
Jan 22, 2010, 3:04:16 AM1/22/10
to la bona lingvo
Marcos:
> La esprimo "orta angulo" ankaŭ devas esti konsiderata malkonsilinda,

> ĉar ĝi estas troaĵo (ĝi devus signifi "90-grad-angula angulo").
Mi dubas chu tio estas sana argumento. Ne forgesu, ke orto funkcias
kiel internacia sufikso, devena el la greka kun la signifo
'korekta' (ortodoksa, ortopedio ktp).
Tio signifas ke ghi havas internacie karakteron de 'adjektivo'. Tial
estas konsilinde konservi tiun adjektivan karakteron ankau en
Esperanto, similan al la etimologio de (nederlanda) loodrecht,
(germana) senkrecht au (franca) perpendiculair: lau la maniero en kiu
io pendas.
Mi ne kontrauas la uzadon de orto en la signifo de orta angulo, sed mi
konsideras ghin elipsajho. Se oni tro malvastigas la signifon de ort'
al speco de angulo, ghi baldau ne plu funkcios en aliaj kuntekstoj:
orta ebeno, orti (= orte sekci), ortanto.
Chu mi eraras ?
Johan

Marcos Cramer

unread,
Jan 22, 2010, 4:41:20 AM1/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ne forgesu, ke orto funkcias
kiel internacia sufikso, devena el la greka kun la signifo
'korekta' (ortodoksa, ortopedio ktp).

Sed tiun signifon ne havas la Esperanta "ort/". Oni ne povas ĉiam reiri al iu etimologia signifo, se certa signifo jam fiksiĝis en Esperanto. Kaj en la faka lingvouzo, kaj laŭ diversaj vortaroj, kaj laŭ la Akademia oficialigo la radiko "ort/" estas substantiva kun la signifo "90-grada angulo". Ŝanĝi tion lingvan fakton pro iuj etimologiaj argumentoj aŭ pripensoj pri internacieco laŭ mi estas danĝere.
 
Se oni tro malvastigas la signifon de ort'
al speco de angulo, ghi baldau ne plu funkcios en aliaj kuntekstoj:
orta ebeno, orti (= orte sekci), ortanto.

Malprave. "orta ebeno", "orti" kaj "ortanto" funkcias tute bone surbaze de la substantivkaraktera "ort/o".

Ĉiuokaze, mi tute ne vidas la bezonon por linio pri "ort/o". Ĉu vi vidas tian bezonon? Se ne, tiam ni verŝajne ne bezonas plu pridiskuti la aferon en ĉi tiu diskutlisto.

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Jan 22, 2010, 12:13:01 PM1/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

>> Ne forgesu, ke orto funkcias
>> kiel internacia sufikso, devena el la greka kun la signifo
>> 'korekta' (ortodoksa, ortopedio ktp).

> Sed tiun signifon ne havas la Esperanta "ort/". Oni ne povas ĉiam reiri al
> iu etimologia signifo, se certa signifo jam fiksiĝis en Esperanto. Kaj en la
> faka lingvouzo, kaj laŭ diversaj vortaroj, kaj laŭ la Akademia oficialigo la
> radiko "ort/" estas substantiva kun la signifo "90-grada angulo". Ŝanĝi tion
> lingvan fakton pro iuj etimologiaj argumentoj aŭ pripensoj pri internacieco
> laŭ mi estas danĝere.

Prave.

Sed tamen estas tute en ordo paroli pri "orta angulo" (= "orto").

"Orta angulo" estas komprenenda kiel "angulo, kiu estas orto".
Simile "reĝa persono" povas signifi "persono, kiu estas reĝo",
"seĝa meblo" povas esti "meblo, kiu estas seĝo", "abia arbo"
povas esti "arbo, kiu estas abio".

Do, ne estas konflikto inter "orto" kaj "orta angulo".

Cetere, kiam temas pri "orto", oni atentu la analogecon kun
vortoj kiel "vertikalo", "horizontalo", "diagonalo", "kurbo",
"cirklo", "rekto", "kubo", "kvadrato", k.a. (Pro ia kialo,
PIV2005 registris kelkajn el tiuj radikoj kiel A-karakterajn,
malgraŭ la tute ne-ecaj difinoj de la O-formoj.)

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2010, 2:31:12 PM1/22/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

Cetere, kiam temas pri "orto", oni atentu la analogecon kun
vortoj kiel "vertikalo", "horizontalo", "diagonalo", "kurbo",
"cirklo", "rekto", "kubo", "kvadrato", k.a. (Pro ia kialo,
PIV2005 registris kelkajn el tiuj radikoj kiel A-karakterajn,
malgraŭ la tute ne-ecaj difinoj de la O-formoj.)

Se vi diras, kiun el ili oni misregistris, ni povus havi linojn pri ili. Mi ne scias, sed NPIV ŝajne decidis ke la karaktero de radikoj ne ekzistas.

amike

Renato

Johan Derks

unread,
Jan 23, 2010, 5:20:35 AM1/23/10
to la bona lingvo
Mi ne bezonas apartan regulon pri 'orto'. Kontraue, mi akceptas ghin
kiel elipsion au lau la vidpunkto de Bertilo Wennergren.
Mi pledas nur por la adjektiva karaktero de ort', sed tiu afero estas
ne sufiche grava por daurigi la diskutadon.
Amike,
Johan
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages