centi-

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 22, 2008, 5:21:13 PM1/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Eble J-K estas ekstremisto unuflanke sed PIV estas ekstremisto
aliflanke, c'ar nun mi kontrolis kaj g'i fakte enhavas la vorton
centi- kun la klarigo: " Vortero en mezurunuoj, signifanta "centono":
-aro, -grado, -gramp, -litro, -metro.

Alivorte lau' PIV oni rajtas uzi centi- en novaj mezurunuoj, ekzemple
"centimejlo"

Kion vi pensas?

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Pilar Otto

unread,
Jan 23, 2008, 5:54:00 AM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Alivorte lau' PIV oni rajtas uzi centi- en novaj mezurunuoj, ekzemple
> "centimejlo"
>
> Kion vi pensas?

Ho, kiaj perspektivoj! La centono de krono (skandinava mon-unuo) estas
tradicie nomata "oero" (dane kaj norvege "øre", svede "öre", etimologie
parenca al "oro"), sed Douglas Draper insistas nomi gxin "kronero". Por mi
ne evidentas, ke ero estas centono; sed kun PIV kiel vojmontrilo mi nun
trankvile povas paroli pri centikronoj, centidolaroj, centieuxroj,
centirubloj, centizlotoj ktp., ekstermante vortojn kiel "cendo", "kopeko",
"grosxo" kaj eble ankaux "penco", almenaux laux la moderna sistemo, en kiu
penco estas centipundo! Mi vere ne decidis, cxu hurai aux ironii.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 23, 2008, 7:52:24 AM1/23/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

. . . centikronoj, centidolaroj, centieuxroj, centirubloj, centizlotoj ktp.. . .
Mi vere ne decidis, cxu hurai aux ironii.

Por helpi vin en c'i tiu malfacila decido mi registris:

centi- --> centono [rimarko: en la vorto 'centimetro' kaj similaj 'centi' estas parto de unu tuta radiko 'centimetr-' kaj similaj]

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jan 24, 2008, 11:11:49 AM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Por helpi vin en c'i tiu malfacila decido mi registris:

centi- --> centono [rimarko: en la vorto 'centimetro' kaj similaj 'centi' estas parto de unu tuta radiko 'centimetr-' kaj similaj]
 
La prefikso centi- praktike estas uzata nur che mezurunuoj. Che chiuj el ili oni povus same diskuti, chu ghi entute estas prefikso, au chu ghi estas parto de la radiko. La rimarko invitas nin interpreti ghin chiam kiel parton de radiko (ja estu nekonsekvence interpreti ghin malsame che "metro" ol che aliaj unuoj). Sed tiam ghi tute ne ekzistas kiel prefikso (ja nur kiel radikero), do ne havas sencon listigi ghin!
 
Lau mi ni tute forlasu tiun ideon listigi la sciencajn prefiksojn centi-, deci-, mili-, giga-, tera- ktp. Ili estas utilaj skemismaj eroj de la internacia scienca lingvajho (uzata ankau en ne-europaj lingvoj), do ni neniel malrekomendu ilin.
 
> giga-o = miliard-o
 
Tia listero iom ridindigus nin. La scienca prefikso giga- neniam estas uzata kiel memstara o-vorto (substantivo), sed nur antau mezurunuoj. Do ni tute ne bezonas malrekomendi tian uzon de "gigao" (se iam iuj efektive ekuzos "gigao", tiam ni ja malrekomendu ghin per "-->").
 
Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 24, 2008, 1:54:21 PM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>La rimarko invitas nin interpreti ghin chiam kiel parton de radiko
>(ja estu nekonsekvence interpreti ghin malsame che "metro" ol che
>aliaj unuoj). Sed tiam ghi tute ne ekzistas kiel prefikso (ja nur
>kiel radikero), do ne havas sencon listigi ghin!

Vi pravas, sed aliflanke PIV elstarigas g'in kiel prefikson kaj iu
povus veni al la ideo uzi la vorton centi-eu'ro, kiel s'erce notis Otto.

>Lau mi ni tute forlasu tiun ideon listigi la sciencajn prefiksojn
>centi-, deci-, mili-, giga-, tera- ktp. Ili estas utilaj skemismaj
>eroj de la internacia scienca lingvajho (uzata ankau en ne-europaj
>lingvoj), do ni neniel malrekomendu ilin.

Tio, kion mi povus fari estas fari unu el niaj provoj pri vortaretoj
pri difinitaj temoj, kaj lasi nun la diskuton c'u rekomendi au'
malrekomendi tiujn terminojn.

C'u c'iuj konsentas?

Pau Mendoza

unread,
Jan 24, 2008, 6:08:39 PM1/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

>> centi-, deci-, mili-, giga-, tera- ktp.
> kaj lasi nun la diskuton c'u rekomendi au'
> malrekomendi tiujn terminojn.
>
> C'u c'iuj konsentas?
>

Karaj samlingvanoj: kial ni pene laboras por Esperanto? Se mi bone
komprenis la skribajxojn de Zamenhof, nia celo estas la fina venko, tio
estas, ke la tuta mondo uzos Esperanton kiel internacian komunikilon.
Esperanto nepre estu do kiel eble plej facile lernebla, tamen havu
plenan esprimkapablon.

Ke kelkiu ridas pri ni, ne gravas. Multaj uloj ridis pri Zamenhof. Li
dedicxis sian vivon al Esperanto, cxar li esperis, ke la homaro akceptos
lian solvon por la grava lingva problemo de la mondo. Ankaux mi
Esperantumas, cxar mi esperas. Se mi ne esperus, mi farus ion alian
rekte utilan.

Ni rigardu ekzemple:
1000 metroj = 1 kilometro (nepre lernenda nova vorto. Aux cxu veras, ke
en CXIUJ lingvoj de la mondo oni uzas tiun cxi relative internacian vorton?)
1000 metroj = 1 metromilo (tuj komprenebla kunmetajxo, kun la sama
esprimkapablo, sen ia lernopeno)
Kio estas cxi tie ridinda?

Mi regas denaske la hispanan lingvon kaj la valencian (kiu similas al la
franca), mi regas bone la germanan, la anglan, la malnovgrekan, la
latinan, ne bone la francan, la araban. Tial Esperanto estas por mi kiel
eble plej facila. Tamen mi kelkfoje trovas unu malfacilajxon: multajn
vortojn mi ne konas kaj devas sercxi ilin en vortaro.

Mi scias, kion signifas la plene hispana prefikso "giga-": la samon kiel
Esperante. Sed ekzemple mia patrino kaj mia edzino ne scias tion,
kvankam ili estas pli kleraj ol la plimultaj hispanoj.

La precipa malfacilajxo de Esperanto estas gxia grandega vortprovizo.
Tion Claude Piron diris cxe "La Bona Lingvo". Tion ankaux Zamenhof diris
pri la naciaj lingvoj cxe "La esenco kaj estonteco de internacia
lingvo". Kion do multaj Esperantoparolantoj nun konstruadas? Monstron!
Tio cxi estas ja ridinda.

Mi proponas tre simplan regulon, kiu laux mi estas la gxusta senco de la
15a Fundamenta Regulo cxe la nuna jam matura stato de Esperanto:

*** Se oni bezonas novan vorton, oni kreu gxin el la ekzistanta
vortprovizo. NUR SE TIO TUTE NE EBLAS KAJ SE LA NOVA VORTO ESTAS NEPRE
NECESA, oni prenu radikon plej internacian el la naciaj lingvoj (tio
estas: oni neniam inventu arbitran tute novan radikon).***

Oni atentu, ke Zamenhof pensis pri Euxropo, kiam li difinis la
internaciecon. Nuntempe oni nepre pensu pri la tuta mondo. Do vera
internacieco preskaux ne plu eblas. Tio ecx pli gravigas la elinternan
vortfaremon.

Plue, jam la tempo venis, pri kiu Zamenhof parolis cxe "Lingvaj
Respondoj": nia lingvo jam estas fortika kaj devas nun forigi la
senlogikajxojn, kiujn gxi provizore prunteprenis el kelkaj precipe
euxropaj naciaj lingvoj.

Jes ja, mia propono estas ekstrema. Sed cxu ekstrememo estas cxiam
malbona? Cxu oni ne estu ekstremaj kontraux ekzemple murdo aux milito?
Kiu ne volas ekstreme bonan sanon?

Amike

Paux

Renato Corsetti

unread,
Jan 25, 2008, 3:47:37 AM1/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pau' skribis tre aprobinadajn aferojn kaj konkludis:

> mia propono estas ekstrema.

Jes, sed c'efe mi volas kompreni. C'i vi estas por tio ke ni skribu la linion:

giga- (en scienc-tehxnikaj vortoj) --> miliard-o?

Se jes, ni trovig'as antau' tri proponoj:

1) - ni tute ne havu linion pri giga- (kaj similaj vortoj) c'ar ili
estas bonaj novaj matematikaj prefiksoj

2) - ni havu

giga- (en scienc-tehxnikaj vortoj) = miliard-o

alivorte ni nur klarigu la sencon de vorto, kiun multaj ne komprenas.

3) ni havu

giga- (en scienc-tehxnikaj vortoj) --> miliard-o

alivorte "giga-" estas nova nebezonata radiko.

C'iuj listanoj bonvolu diri sian preferon pri c'i tiu vorto (kio
poste estos aplikata ankau' al la aliaj similaj).

ts

unread,
Jan 25, 2008, 7:29:27 AM1/25/08
to la bona lingvo

>giga- (en scienc-tehxnikaj vortoj) --> miliard-o
Bone, sed ni ne forgesu ke "giga" ne chiam signifas 1000^3. En
Komputado
ghi plejofte signifas 1024^3

Eble kiam egalas al 1000^3 oni povas uzi "miliardo"
se kiam temas pri 1024^3 eble indas konservi "giga" au ion similan.

Thierry

vidu la suban artikolon:
http://en.wikipedia.org/wiki/Gigabyte


The usage of the word "gigabyte" is ambiguous, depending on the
context. When referring to RAM sizes and file sizes, it traditionally
has a binary definition, of 10243 bytes. For other uses, it means
exactly 10003 bytes. In order to address this confusion, currently the
International Electrotechnical Commission (IEC) promotes the use of
the term "gibibyte" for the binary definition. This position is
endorsed by other standards organizations including the Institute of
Electrical and Electronics Engineers (IEEE), the International
Committee for Weights and Measures (CPIM) and the National Institute
of Standards and Technology (NIST).


Pau Mendoza

unread,
Jan 25, 2008, 7:39:28 AM1/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

> 3) ni havu

>
> giga- (en scienc-tehxnikaj vortoj) --> miliard-o
>
> alivorte "giga-" estas nova nebezonata radiko.
>
>
Tion mi aprobas, laux la de mi proponita regulo.

Zamenhof ja ofte fieris pri sia ekstreme facila lingvo, cxu ne?

Cxu ni dauxrigu tiun sintenon kaj finkonstruu lian bonan lingvon aux cxu
ni malkonstruu lian tutvivan verkon kreante monstron similan al naciaj
lingvoj?

Eble la usona superregado baldaux finos. Cxar la mondo ade pliunuigxas,
oni plu bezonos unu mondan lingvon. Eble tiam oni finfine atentos
Esperanton, cxar la cxinan lingvon la plimultaj euxropanoj neniam
kapablos lerni. Tiun cxi sxancon ni devos neniel malprofiti. Kaj tiu
tempo venos kredeble baldaux.

Umberto Eco parolis kun Ertl kaj Lo Jacomo pri la estonteco de
Esperanto. Li demandis nur: kio okazus, se morgaux 6.000.000.000 homoj
ekparolus Esperanton? Kelkaj miliardoj de ili estas ja cxinoj kaj aliaj
azianoj! Cxu Esperanto pretas? Ni cxiuj scias, ke la respondo estas
klara: ankoraux ne, cxar nia lingvo estas nun ne tute unueca, ankoraux
ne plene esprimpova, jam ne suficxe facila.

Karaj kunlaborantoj, bonvolu pripensi tiun cxi demandon de Eco.

Amike

Paux

Pilar Otto

unread,
Jan 25, 2008, 8:16:07 AM1/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
ts:

> Bone, sed ni ne forgesu ke "giga" ne chiam signifas 1000^3. En
> Komputado
> ghi plejofte signifas 1024^3
>
> Eble kiam egalas al 1000^3 oni povas uzi "miliardo"
> se kiam temas pri 1024^3 eble indas konservi "giga" au ion similan.

NE! Tiom harfenda oni ne estu en vortlisto! La komputad-scienca uzo de 1024
kiel bazo anstataux 1000 sxuldigxas al tio, ke kiam oni uzas duuman
sistemon, la dekuma numero 1024 (hazarde) estas tiu, kiu plej trafe povas
ludi la saman rolon kiel 1000, kiam oni uzas la dekuman sistemon. Se oni
farus la proponitan rezervon pri giga-, oni devus gxin fari ankaux pri mega-
kaj eble pri aliaj terminoj. Eble oni ecx devus diri, ke kilo- egalas al
1000, sed en komputad-scienco al 1024 (mi ne suficxe kompetentas por esti
certa pri tio). La informo pri 1024 kiel bazo apartenas al la lernajxo de
komputad-scienco kaj eventuale al grandaj enciklopedioj, sed ne al
gxeneralaj vortar-indikoj.

Otto

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Jan 25, 2008, 8:51:57 AM1/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pri giga- (kaj simialj vortoj)

> 2) - ni havu
>
> giga- (en scienc-tehxnikaj vortoj) = miliard-o
>
> alivorte ni nur klarigu la sencon de vorto, kiun multaj ne komprenas.
Mi favoras al la enlistigo, tamen sxajnas al mi ke oni devus aldoni "da"
post cxiu samsignifa vorto.

Cxiuokaze mi enlistigus:
- makro --> grandskale
- mikro- --> etskale
- mono- --> unu

Eventuale la 10 aliajn (deci- , centi-, kilo-, milio-, mega- , mikro-,
giga-, nano-, tera-, piko-)
mi grupigus fine de la listo sub la vocxo "neoficialaj prefiksoj pri la
mezurunuoj"

J-K Rinaldo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages