2015-07-15 6:41 GMT-04:00, Renato Corsetti <
renato....@gmail.com>:
> | /diskoturniloj en fabrika maŝ ino ne estas nepre gramofono! Cetere
> tiuj aparatoj troviĝ as nun preskaŭ nur en muzeoj, kaj en sia tempo ili
> havis tiun nomon. Ni sengrumble lasu ĝ in al ili.)/
>
> Ni povas inidki la arh'aikecon.
- Tio ne sufiĉas. Temas precipe pri tio, ke ni devas diri anstataŭ
"diskoturnilo": turnilo de sondiskoj (ĉar diskoj povas esti ia ajn
diskoforma substanco, ekz-e metaldiskoj ktp).
>
> | /groba -->†’ nerafinita, granda, + malfajna
- Do, anstataŭ "malfajna": maldelikata
> C'i tie la problemo estas, ke ni ne s'atas la radikon fajn- .
>
> | /gurdo ~ turnorgeneto (sed pli uzata estas la verbo gurdi, kaj por tio
> malfacilas trovi koncizan alternativon)/
>
> Ni provu. Kiu proponas ion?
>
> | /habiliti -->†’ rajtigi, kapabligi (nu, ĝ enerale ĝ i signifas
> /profesorigi)
>
> Tion ni povas aldoni.
>
> | /handbalo -->†’ manpilkado, + manpilko/
>
> Bone. Sed mi ne tiom bone konas la uzon en la angla por kompreni ĉu en
> la angla ankaŭ manpilko estass entenata en handball.
- En la germana "Handball" signifas manpilkon kiel ludon kaj kiel pilkon.
> | /Hindujo [zam] ~ Barato (kaj ĉe Barato ni konsilas la malon!)/
>
> Nu, ni ne volis kondamni la uzon de Hindujo, nek kondamni la uzon de
> Barato. Pro tio nia indiko signifas ke ambaŭ estas uzeblaj interŝanĝe.
- Sed ni povas ja montri preferon. Ĉu Hindujo estu nia prefero? PIV
klare preferas Hindujon, klarigante ke Barato estas 1-e mita reĝo kaj
nur 2-e la dua signifo de Hindujo. Ni povas kopii tion.
> | /hipotenuzo -->†’ longa latero, kontraŭorta latero, (sed nur en
> trianguloj, kiom mi scias)/
>
> Kion diras niaj matematikistoj?
>
> | /homogena [zam] ~ sameca, egalkvalita (sed nur en nefakaj esprimoj,
> ne-matematikaj!)//
> /
> Ni povus aldoni (en la normala lingvo)
- Ĉu ni aldonu (en ĉiutaga lingvo)? ( ĉar por fakuloj, "homogena"
apartenas al ilia normala lingvo)
> | /hortikulturo -->†’ plantkultivado, plantkultiva scienco, ĝ arden-
> (kultiv) ado (-iv-? kial ne kultur-?)/
>
> Ĉar la baza signifo de kultur- ŝajnas esti alia.
- Laŭ PIV, la 1-a senco (do la baza senco) estas: "Prilabori (teron aŭ
akvon) por produkti vegetaĵojn".
> | /horzonozo -->†’ horzona konfuzo, horzona laco, horzonsufero, sufero
> pro hordiferenco, problemo pro hordiferenco, konfuzo pro
> horzondiferenco, tempoŝ anĝ o, horoŝ anĝ o (jen tipa ekz-o por klarigoj
> de kapvorto, sen proponi alternativon. Priskribo aŭ difino NE estas
> alternativa termino!)//
> /
> Eble por ni 'horzona konfuzo' povus esti alternativa termino.
- Nu, oni povas ankaŭ konfuzi horzonojn alie. Mi pensas, ke ne temas
pri konfuzo, sed pri perturbo.
Kore,
Vilhelmo.
--
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto"
http://eo.mondediplo.com kaj la Monda Asembleo Socia (MAS)
http://mas-eo.org
--
Linukso - Esperanto de la komputiloj,
Esperanto - Linukso de la lingvoj. -vl