por mi lastinstance nur gravas klareco - sed tio estas nur mia prefero.
Logike mi ne uzus -io sed -ejo ...
> Mi chiam uzas finajhon nur che la fino de vorto (NE de radiko!). Do
> mi skribas "hejmen iri" au "iri hejmen" kaj "la iro hejmen (kiel "la
> iro tien"). Same "sin oferi" kaj "lia siofero".
kia fero ;-) ? ("Sidona" mi tuj komprenus kiel "de la urbo Sidon")
> Kial aprobadi aliies erarojn?
cxar (do nur se) ili estas klaraj (pli klaraj ol la alternativaj manieroj diri
la samon)kaj ne kawzas konfuzojn. Ekzemple, mi mem neniam diras "aliula", cxar
"alia" law mi ne estas adjektivo (se mi demandas "kia ***-o?", neniu
respondas per
"alia"). Law mi "alia" estas indikativo(??), nome, la malo de "tiu".
Mi jes senhezite uzas "alies"
Sed ni iom devias de la celo de la listo , cxu?
gxis, Ronaldo N