La aldono de -o- en kunmetitaj vortoj estas lauvola, por eventuale faciligi la prononcon. Do, ech se Zamenhof preferis la terminon “peto-skribo” (supozeble por eviti la kombinon tskr), tio estas neniel deviga.
Estas vere, ke temas pri “petskribajho” pli ol “petskribo”. Do tio estas registrinda, sed mi ne vidas kialon por eviti la tradician formon “pet-skribo”.
Alternativo estus “pet-letero”.
Anna
Da:
la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: mercoledì 17 novembre
2010 23.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo)
petici-o (vortoj de Niko)
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
La aldono de -o- en kunmetitaj vortoj estas lauvola, por eventuale faciligi la prononcon. Do, ech se Zamenhof preferis la terminon “peto-skribo” (supozeble por eviti la kombinon tskr), tio estas neniel deviga.
Estas vere, ke temas pri “petskribajho” pli ol “petskribo”. Do tio estas registrinda, sed mi ne vidas kialon por eviti la tradician formon “pet-skribo".
Alternativo estus “pet-letero”.
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: mercoledì 17 novembre 2010 23.05
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) petici-o (vortoj de Niko)
La kutima vorto efektive estas "pet/(o/)skrib/o" (pli ofte sen la interna "o/" ; tamen ,lau la NPIV, Zamenhofa estas nur "pet/o/skrib/o", kun interna "o/").
Al mi shajnas, ke necesus enmeto de "ajh/" : "pet/(o/)skrib/ajh/o". Mi ne memoras, chu tion mi jam efektive renkontis, antau ol mi mem skribis la jhusan frazon, sed tio ne estas suficha kialo, ke ni rezignu pri la sufikso.2010/11/17 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>
Ĉu
Petici-o --> pet-skrib-o ?
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Mi subtenas tion.
Mi ech opinias tiun formon preferinda, lau la principo de suficho kaj
neceso, ol "pet-skrib-ajh-o"-n, char en tiu ne tiom specifa formo ghi
inkludas la agon mem, ne nur la skribitan dokumenton: ekz.
"kelkcentmiloj da homoj diversforme subtenis la petskribon favoran al
nuligo de mortopuno".
Kompreneble, se indas, oni rajtas precizigi: "malgrau la opinio de
Francisko, la malica regho forjhetis la petskribajhon rekte en
rubujon"
José Antonio Vergara
Mi pensas kiel Pjer.
Johan
Johan:
Mi pensas kiel Pjer.
Ankaŭ en Germanio estas sama sistemo, do ankaŭ laŭ mia opinio tiu klarigo taŭgas. Eĉ la rekta vorto ja estas "Petition".
Ronald
En la japana oni diras "pet-subskribo".
Sed laux mia sento en Esperanto suficxas "petskribo".
Masako
> Laŭ mi "pet'skrib'o" bone taŭgas, se bezonas, oni povas precizigi:
> kolektiva aŭ komun'a pet'skrib'(aĵ)o
> kontraŭ: persona pet'skrib'(aĵ)o
José Antonio
petici·o → pet·skrib·o, pet·skrib·aĵ·o, pet·leter·o .
La diskuto rajtas daŭri sed oni eventuale rekte konsilu pri ŝanĝo de ĉi tiu linio.
Amike
Renato