etimo de la vorto "malemulo"

0 views
Skip to first unread message

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Mar 31, 2009, 4:55:52 AM3/31/09
to ET.LBL.diskutlisto
Jena lingva demando ne precize koncernas nian liston, tamen mi ege
sxatus legi kelkajn opiniojn de la listanoj pri la etimo de la vorto
"malemulo".

Mi partoprenis la esperantigon de la belega itala romano "La Malemuloj",
eble la pli fama itala romano de 19a jarcento, post la plej konata itala
romano: "La Gefiancoj" de A. Manzoni.
La itallingva romano tuj dekomence precizigas ke la cxefroluloj (ja "La
Malemuloj", tiel nomataj en la tuta romano per ilia kromnomo) estas
"bona kaj brava marista gento, gxuste la malo de tio kion sugestas la
moknomo".

La itala vorto "malavoglia" havas du malsamajn etimojn, kiujn oni povas
esprimi per la sinonimoj:
- "svogliato" por indiki homon sen emo, kiu faras ion per malmulte da
volo aux plezuro;
- "scansafatiche" por indiki malpenenemulon, kiu ja estus la etimon de
la romano.

Laux mi, oni devintus traduki la italan vorton "malavoglia" per
"Malzorgemuloj" aux "Malpenemuloj".
Tamen la du reviziantoj (veraj spertuloj pri la lingvo) konsente
preferis "Malemuloj", ankaux pro la malpli peza vorto, dirante ke sume
"malemuloj" havas ankaux la etimon je "malpenenulo".

Pri la fakto ke per "Malemuloj" en esperanto oni generale komprenas la
etimon je "svogliato", mi citas du fontojn:
- Claud Piron, kiu en
http://www.disvastigo.it/vecchio/approfondimenti/approfondimenti_131.htm
(pagxo verkata itallingve) diras ke “/malemulo/” egalas "svogliato"
- Vikipedio, kie en http://eo.wikipedia.org/wiki/Alessandro_Manzoni
skribas pri la juna Manzoni, ke "kvankam li estis taksata malemulo, li
akiris per tiuj studoj bonan klasikan formadon".

La du esperantigitaj romanoj "La Malemuloj" kaj "La Gefiancoj" aperis en
2004; tamen ankoraux nuntempe mi cxagrenixgas pro la fakto ke kaj la
titolo de la verko, kaj la familianomo de la cxefroluloj eble estas
etime elvojigaj. Malgraux ke, jam cxe la komenco de la romano mi
sukcesis enirigi la noton "En la tuta verko, al tiu cxi kromnomo oni
atribuu la etimon "malzorgemulo", kiel la auxtoro sugestas en tiu cxi
enkonduka frazo".

Mi ege konsilas la gxuadon de la du prestigxaj romanoj.
J-K Rinaldo

Pilar Otto

unread,
Mar 31, 2009, 4:36:32 PM3/31/09
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

> Jena lingva demando ne precize koncernas nian liston, tamen mi ege
> sxatus legi kelkajn opiniojn de la listanoj pri la etimo de la vorto
> "malemulo".

Se mi scius, kion vi celas per la vorto "etimo"! La vortaro de la Hispana
Regxa Akademio difinas gxin kiel "radiko aux vorto, de kiu devenas alia",
kaj tia estas ankaux mia kompreno de "etimo": origino, deveno. Tamen la sama
vortaro diras, ke gxi devenas de greka vorto, kiu signifas "vera signifo".
Se supozi, ke vi uzas la vorton "etimo" en tiu lasta senco - malsama ol la
gxenerala uzo de tiu vorto inter filologoj kaj lingvistoj -, via mesagxo
farigxas iom malpli nekomprenebla.

Sed nun mi provu respondi al via demando. Se mi verkus sciencan traktajxon
pri psikologio, mi versxajne ne uzus la vorton "malemulo", almenaux ne sen
precizigo pri tio, al kio la ulo estas malema. Sed se mi verkus
literaturajxon, mi eble ne interesigxus pri tro preciza esprimado, cxar mi
volus, ke la leganto mem deduktu el la aludoj faritaj en la teksto. En tia
teksto la gxenerale negativa impreso, kiun elvokas "mal", ligita al la
signifo de "em", eble suficxas por komprenigi al la legantoj, kiaj estas la
"malemuloj".

Cetere, ofte oni en tradukoj tre sxangxas la originalajn titolojn, cxu de
libroj, cxu de filmoj, cxu de operoj. La opero, kiu en la norvega lingvo
konservas la originalan titolon "Cavalleria rusticana", nomigxas svedlingve
"Sur Sicilio". Iu norvega eldono de "La mizeruloj" de Victor Hugo titoligxas
"Samfunnets ulykkelige" (La malfelicxuloj/malbonsxanculoj de la socio). Se
mi ne mismemoras, la libro de George Orwell, kies originala titolo estas
"The Animal Farm", titoligxas norveglingve "Kamerat Napoleon". La filmo
bazita sur la libro de Astrid Lindgren, kies svedlingva titolo estas "Emil i
Lönneberga" (Lönneberga estas loknomo), titoligxas hispanlingve "Miguel el
travieso" (Mihxaelo la petolulo), do ecx la nomon de la protagonisto oni
sxangxis, kvankam Emilio estas normala hispana nomo.

Otto

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Apr 1, 2009, 7:56:58 AM4/1/09
to ET.LBL.diskutlisto
Kaj ja pri la titolo estis tri aliaj proponoj:
- "Malavoglia", t.e. sme kiel la itala, sed sen la itallingva artikolo;
- "La domo de la mespilarbo"
- "La providenco", kiu estas la nomo de la fisxista boato.

Mi profitas por informi ke en mia una mesagxo estis eraro:
la italingva romano "I Promessi Sposi" di A. Manzoni estas esperantigita
per LA GEFIANCXOJ.

dankon, J-K Rinaldo

> Estas interese ke anglalingvaj verkantoj tradukas la titolon "I Malavoglia'
> de Giovanni Verga aux per "The Malavoglia Family" (La familio Malavoglia)
> aux per "The House by the Medlar Tree" (La domo apud la mespilarbo).
> Alivorte, oni *ne* tradukas 'Malavoglia'!
>
> Amike,
> Mike Leon
>
> ----- Original Message -----
> From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU" <espera...@libero.it>
> To: <trad...@yahoogroups.com>
> Cc: "Jorge Camacho" <jorge...@hotmail.com>
> Sent: Tuesday, March 31, 2009 10:09 PM
> Subject: [tradukado] etimo de la vorto "malemulo"
>
>
>
>> Mi ege sxatus legi kelkajn opiniojn pri la etimo de la vorto "malemulo".

>> J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

ro-esp

unread,
Apr 1, 2009, 5:35:56 PM4/1/09
to trad...@yahoogroups.com, la-bona...@googlegroups.com
(fusx...frqnca klavaro)

sen indiko pri kia malemo temas, la vorto estas tiom uzmalinda kiom la vorto
"malebla"

depende de la historio (kiun mi ne konas), mi versxajnze uzus
pigrulo,senzorgemulo

-kvankam mi opinias la radikon "zorg-" iom problema

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages