Eble "rektinstruo"? ("La Greka Rektinstrua Eklezio"?)
--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.
> (ortodoksio)
Eble "rektinstruo"? ("La Greka Rektinstrua Eklezio"?)
- Eble "rektinstruo"? ("La Greka Rektinstrua Eklezio"?)
Mi dubas ke tio povus ighi sukcesa anstatauigo. Ja la homoj ankau ne komencos diri "laututismo" anstatau "Katolikismo".
> >Mi dubas ke tio povus ighi sukcesa anstatauigo. Ja la homoj ankau ne
> >komencos diri "laututismo" anstatau "Katolikismo".
> Certe ne. Eble ni povas pensi pri alternativo je "ortodoksa" en la g'enerala
> senco.
Verŝajne. Laŭ mi paralele uzebla alternativo almenaŭ por la nereligia
senco estus bonvena.
> Kiel oni dira stion en la hebrea?
Oni diras 'ortodoksi' kaj pri la greka religio kaj ĝiaj derivaĵoj kaj
pri la tradicia judismo.
> Marcos:
>
>> Mi dubas ke tio povus ighi sukcesa anstatauigo. Ja la homoj ankau ne
>> komencos diri "laututismo" anstatau "Katolikismo".
>
> Certe ne. Eble ni povas pensi pri alternativo je "ortodoksa" en la
> g'enerala senco.
Gxustakreda, pravakreda, gxustadoktrina, purkreda. Aux similaj
esprimoj ne unuvortaj: kun pura kredo, kun prava opinio, prave
kredanta, (severe) lauxdoktrina, dogmema, ktp.
En iuj kuntekstoj eble ankaux: malnovkreda, tradiciema.
Por distancigi sin mem disde la praveco de tiaj nomoj, parolanto ja
povas aldoni ekz. la sufiksojn "ism" aux "em": pravakredisma, pravisma.
Precipe nia vorto "prava" tauxgas por priskribi homon, cxar gxi, pli
ol "gxusta", akcentas la penson pri "pensanta aux kredanta gxuste,
laux la instruoj", ne nur la verecon de iuj aferoj. Kompreneble, la
praveco estas relativa afero: homo aux organizajxo povas nomi sin
"pravakreda", kvankam aliaj ne tion akceptas. Uzataj de
"malpravakredulo" la vortoj povas proksimi al ironio.
En la cxeflingvo de la plej granda ortodoksa lando (Rusujo) la vorto
por ortodoksa (eklezio) estas "pravoslavnaja (cerkov')", kio signifas,
se mi gxuste komprenis, "prave gloranta".
--
Harri
>
> Kiel oni dira stion en la hebrea?
>
>Precipe nia vorto "prava" tauxgas
Dankon, Harri. Mi enmetis samsignifan esprimon kun prava.