> astronaŭt·o → kosm·o·vojaĝ·ist·o
> astronaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·o
> kosmonaŭt·o → kosm·o·vojaĝ·ist·o
> kosmonaŭt·ik·o → kosm·o·vojaĝ·o
"Astronaŭtiko" ja estas scienco pri vojaĝado en sengravita medio, sed
"astronaŭto", laŭ mia percepto, ne estas kosmovojaĝisto.
Tia vorto - kosmovojaĝisto - pensigus min pri trakosma vojaĝado, kiel
ekzemple en "Star Trek" aŭ similaj fantaziaĵoj.
Tamen, realaj astronaŭtoj nuntempe simple loĝas la Internacian
Kosmostacion (je alteco de kelkcent metroj super la tera surfaco); kaj
dum la 1970-aj jaroj dudeko el ili alluniĝis. "Kosmovojaĝisto" estus,
laŭ mi, klara troigo por difini tiujn homojn.
Mi eĉ dubas ke, se iam oni kapablos vere vojaĝi tra la interstela
kosmo, tiujn vojaĝantojn ni nacilingve nomos per io samsignifa al
"astronaŭtoj".
Eble "kosmoesploristo" povus esti pli taŭga kompromiso, parolante pri
la nuntempaj astronaŭtoj: ekzemple, la Internacia Kosmostacio gastigas
ne kosmovojaĝantojn, sed ja esploristojn kiuj studas la kreskigon de
plantoj, la funkciadon de nia korpo en sengravita medio, kaj tiel plu.
Amike
--
Fabio
Tia vorto - kosmovojaĝisto - pensigus min pri trakosma vojaĝado, kiel
ekzemple en "Star Trek" aŭ similaj fantaziaĵoj.
Eble "kosmoesploristo" povus esti pli taŭga kompromiso, parolante pri
la nuntempaj astronaŭtoj:
--
Cvi Solt
Kibuc Gaaton
Bonŝance por montaranoj, ne: mi celis kelkcent kilometrojn. :-)
Pri la respondo de Marcos: vi ĉiam donas interesajn vidpunktojn, kaj
vi pravas pri tio, ke "kosmovojaĝanto" povas tute bone signifi
"vojaĝanto al la kosmo".
Tamen, "kosmovojaĝanto" daŭre impresas min kiel bombasta, se aplikata
al homoj kiuj neniam forlasis ĉirkaŭteran orbiton - kaj kies ĉefa
okupo ne estas ŝtiri kosmoveturilon, sed atingi certan lokon (ekz. la
internacian kosmostacion) por labori tie dum monatoj.
Oni povus simile argumenti, ke sciencistoj kiuj pasigas la vintran
duonjaron en esplorejoj en Antarkto nomindas "antarktovojaĝantoj", pro
tio, ke ili vojaĝas por atingi Antarkton; sed la esprimo ne estus
plene kontentiga, ĉar la ĉefa trajto de ilia okupo estas surloka
esplorado, ne vojaĝado.
--
Fabio
Mi rimarkis, ke ni havas liniojn: "astronaŭto ~ kosmovojaĝisto" kaj "kosmonaŭto ~ kosmovojaĝisto, spaciranto". La du devus esti samaj.