la vere bona lingvo

5 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Aug 12, 2009, 8:07:59 PM8/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Oni (mi kaj aliaj ĉi tie) aludis kelkfoje, ke laŭ Piron en lia libro, la bona lingvo ne estas nur malpliigo de radikoj kaj anstataŭigo de novradikoj per kunmetitaj vortoj, sed ankaŭ la riĉiĝo kaj riĉeco de la lingvo, per ekspluato de la propraj internaj rimedoj (eĉ se ne estas novradiko, kiun oni devas anstataŭigi). Ekzemple, "Ili buŝplenas pri homaj rajtoj" (el "La Bona Lingvo"). Piron donas longan liston da tiaj juveloj, kiujn li kolektis, kune kun la loko, kie ili estis diritaj, la dato, kaj la gento de la dirinto. Mi proponas, ke ni daŭrigu tion kaj kolektu ilin ie en la vikio, kun la samaj informoj kiam ili estas disponeblaj. Por tio, mi havas la jenan aldonon:

"Sed nun estas tre tre grave por mi mencii kelkajn tamenajn faktojn kaj impresojn." (interrete, 2009-08-11, israelano)

Ĉu aliaj konsentas aŭ havas ideojn aŭ proponojn?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Renato Corsetti

unread,
Aug 13, 2009, 4:29:28 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Ĉu aliaj konsentas aŭ havas ideojn aŭ proponojn?
Mi malferis novan paĝon en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Potencialo_de_Esperanto.

Pri la aranĝo de la paĝo indas diskuti, ĉar mi ĵus elpensis tion: vorto kaj difino. Oni povus aldoni ekzemplojn kun citado de la fonto.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Aug 13, 2009, 5:31:24 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

Tio estas interesa ideo. Per tiaj ekzemploj oni montras, ke Esperanto estas riĉa kaj esprimpova lingvo en si mem, kiu ne bezonas konstante prunti vortojn el aliaj lingvoj. Aliflanke oni devas atenti, ĉar foje la homoj provante redoni koncepton el la propra lingvo inventas vortojn tute ne kompreneblajn al homoj, kiuj ne konas la originan vorton.

 

Unu-du interesaj vortoj, kiujn mi legis:

 

De Dermod Quirke antaŭ verŝajne almenaŭ 20 jaroj en privata letero al mi – laŭmemore: “Ĉu utilas doni informojn pri virino, kies eĉan nomon oni ne konas?” (Poste mi mem reutiligis tiun vorton en “La ŝtona urbo”.)

 

Trevor Steele en “Kaj staros tre alte…”: “langosvingaj najbaroj”. Temas pri najbaroj, kiuj komentas kaj klaĉas pri la malaprobinda konduto de gejunuloj. Sendube oni povus peti la plenan frazon kaj kuntekston de Trevor mem.

Aliaj vortoj en la sama romano, pri kiu mi komentis en mia recenzo, estis “trenvoĉi” kaj “lia ĉua vizaĝo”.

 

Alian mi foje aŭdis (nerekte) de Jonathan Poole, kiam mi laboris ĉe la Centra Oficejo (do antaŭ preskaŭ 30 jaroj): kiam oni diris al li surprizan novaĵon li komentis: “Ĉuege?”

 

Kiel vi vidas, mi bone memoras tiujn interesajn uzojn de Esperanto, sed nur laŭmemore. Citi difinitan daton, kuntekston ktp. estus pli malfacile! Kaj verŝajne necesus peti permeson de la originalaj inventitoj de tiuj esprimoj.

 

Kore,

Anna

 

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Adam Raizen
Inviato: giovedì 13 agosto 2009 2.08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) la vere bona lingvo

Adam Raizen

unread,
Aug 13, 2009, 5:43:30 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/13 Anna Lowenstein <anna.lo...@esperanto.org>

Tio estas interesa ideo. Per tiaj ekzemploj oni montras, ke Esperanto estas riĉa kaj esprimpova lingvo en si mem, kiu ne bezonas konstante prunti vortojn el aliaj lingvoj.

Aldone, ĝi kuraĝîgos al tia uzo de Esperanto (tio estas mia ĉefa motivo).

Aliflanke oni devas atenti, ĉar foje la homoj provante redoni koncepton el la propra lingvo inventas vortojn tute ne kompreneblajn al homoj, kiuj ne konas la originan vorton.

Tio povas esti. Mi pensas, ke ni uzu nian propran lingvo-senton por filtri tiajn.

Kiel vi vidas, mi bone memoras tiujn interesajn uzojn de Esperanto, sed nur laŭmemore. Citi difinitan daton, kuntekston ktp. estus pli malfacile!

Kompreneble, se iuj informoj ne disponeblas, ni ne zorgu, ke ili mankas.

Kaj verŝajne necesus peti permeson de la originalaj inventitoj de tiuj esprimoj.

Tio ne ŝajnas al mi plene necesa, ĉar temas simple pri lingva esploro, ne vera kopiado de la verkoj de tiuj homoj.

Renato Corsetti

unread,
Aug 13, 2009, 6:05:35 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

eĉa, 

> langosvinga

trenvoĉi

> ĉua

  “Ĉuege?”


Ĉu vi povas propono unu-du linian priskribon pri tiuj esprimoj laŭ la ekzemploj en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Potencialo_de_Esperanto ?

Renato

Adam Raizen

unread,
Aug 13, 2009, 7:59:45 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/13 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Mi pensas, ke indas aldoni la efektivajn ekzemplojn, precipe ĉar estas multe pli facile senti la signifon de vorto aŭ frazeto per ekzemplo ol per difino, kaj oni tiel montras, ke ni ne simple elkapigis tiajn vortojn, sed ili estas vere uzataj. (Aldone, la metoda lingvisto en mi ŝatas atestitajn ekzemplojn.)

Marcos Cramer

unread,
Aug 13, 2009, 8:54:38 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato kaj Adamo skribis:

Mi malferis novan paĝon en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Potencialo_de_Esperanto.

Pri la aranĝo de la paĝo indas diskuti, ĉar mi ĵus elpensis tion: vorto kaj difino. Oni povus aldoni ekzemplojn kun citado de la fonto.

Mi pensas, ke indas aldoni la efektivajn ekzemplojn, precipe ĉar estas multe pli facile senti la signifon de vorto aŭ frazeto per ekzemplo ol per difino, kaj oni tiel montras, ke ni ne simple elkapigis tiajn vortojn, sed ili estas vere uzataj. (Aldone, la metoda lingvisto en mi ŝatas atestitajn ekzemplojn.)

Mi tre ŝatas la ideon de Adam listigi tiajn kreemajn uzojn de la vortfaraj kapabloj de Esperanto, simile kiel Claude Piron komencis en sia libro.

Laŭ mi tamen sufiĉas listigo de ekzemploj; ne necesas elpensi difinojn. Ankaŭ en la libro "La bona lingvo" aperas nur la uz-ekzemploj, kaj ĉiu sperta Esperantisto povas tuj kompreni tiujn vortojn. El tio ja ĝuste konsistas la kreaj kapabloj de Esperanto: Oni povas kompreni novajn vortojn eĉ se oni ilin neniam antaŭe vidis.

Do laŭ mi ni simple kolektu uz-ekzemplojn, sen difinoj. Tio ankaŭ plifaciligias la taskon por ni :-)

Amike,

Marcos

Harri Laine

unread,
Aug 13, 2009, 9:14:20 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam Raizen skribis:

> Mi pensas, ke indas aldoni la efektivajn ekzemplojn, precipe ĉar
> estas multe pli facile senti la signifon de vorto aŭ frazeto per
> ekzemplo ol per difino, kaj oni tiel montras, ke ni ne simple
> elkapigis tiajn vortojn, sed ili estas vere uzataj.

Mi plenege samopinias. Vivplena efektiva ekzemplo (au pluraj) sen
difino estas pli bona ol nur vorto kun formala difino. - La ideo
atenti tian vere bonan lingvon estas laudinda.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Aug 13, 2009, 9:35:44 AM8/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Harri (kaj aliaj):
Vivplena efektiva ekzemplo (au pluraj) sen
difino estas pli bona ol nur vorto kun formala difino. 
En ordo laŭ mi. Mi povas aldoni la ekzemplojn, se vi donas ilin al mi, kaj ankaŭ la difino, se io tia ekzistas.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2009, 4:38:26 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
> eĉa,
> langosvinga
> trenvoĉi
> ĉua
> ĉuege?

Pri ĉi tiuj tut-esperantaj esprimoj, mi estis petinta mallongan difinon por listigo en
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Potencialo_de_Esperanto

Ĉu nun la proponintoj de ili povas reagi?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Sep 10, 2009, 5:32:13 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Pri ĉi tiuj tut-esperantaj esprimoj, mi estis petinta mallongan difinon por
> listigo en http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Potencialo_de_Esperanto

Tri listanoj (inkluzive de mi) tiam respondis al via peto per atentigo
ke por tiaj vortoj pli utilas uz-ekzemploj ol difinoj; oni ja facile
komprenas tiajn vortojn, precipe en kunteksto, dum trovi bonan difinon
por ili malfacilas kaj ne vere helpas al la lingvo-uzantoj.

Ĉiuj el la vortoj nun listigitaj en la paĝo "Potencialo de Esperanto"
estis origine prezentitaj al nia diskutlisto en iu kunteksto. Do
prefere ŝanĝu tiun paĝon tiel, ke ĝi montros la menciitajn kuntekstojn
de tiuj vortoj, anstataŭ difniojn de la vortoj.

Aŭ kion vi pensas pri ĉi tiu propono?

Amike,

Marcos

2009/9/10, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
Sep 10, 2009, 5:47:38 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Ĉiuj el la vortoj nun listigitaj en la paĝo "Potencialo de Esperanto"
estis origine prezentitaj al nia diskutlisto en iu kunteksto. Do
prefere ŝanĝu tiun paĝon tiel, ke ĝi montros la menciitajn kuntekstojn
de tiuj vortoj, anstataŭ difniojn de la vortoj.
Por du el ili mi havis la difinojn kaj tiujn mi montris, sed mi pretas ŝanĝi kaj montri uz-ekzemplojn por ĉiuj.
Se iu donas ilin, mi estos danka.

Renato


Adam Raizen

unread,
Sep 10, 2009, 6:28:06 PM9/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/9/11 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

Tri listanoj (inkluzive de mi) tiam respondis al via peto per atentigo
ke por tiaj vortoj pli utilas uz-ekzemploj ol difinoj; oni ja facile
komprenas tiajn vortojn, precipe en kunteksto, dum trovi bonan difinon
por ili malfacilas kaj ne vere helpas al la lingvo-uzantoj.

Ĉiuj el la vortoj nun listigitaj en la paĝo "Potencialo de Esperanto"
estis origine prezentitaj al nia diskutlisto en iu kunteksto. Do
prefere ŝanĝu tiun paĝon tiel, ke ĝi montros la menciitajn kuntekstojn
de tiuj vortoj, anstataŭ difniojn de la vortoj.

Aŭ kion vi pensas pri ĉi tiu propono?

Mi ĵus kreis vikion por tiu celo ĉe http://papilie.me/frazaro. Ĝi nun estas malplena sed ni povos transigi la malmultajn ĝis nun kolektitajn frazojn tie sufiĉe facile. Mi pensas, ke libera redakteblo estas aparte grava por tia afero (pli ol por la vortlistoj), kaj do mi esperas, ke Renato ne malfavore rigardos tiun ĉi uzurpon de parto de lia retejo. Komentoj estas bonvenaj.

Renato Corsetti

unread,
Sep 11, 2009, 2:51:55 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Mi ĵus kreis vikion por tiu celo ĉe http://papilie.me/frazaro. Ĝi nun estas malplena sed ni povos transigi la malmultajn ĝis nun kolektitajn frazojn tie sufiĉe facile. Mi pensas, ke libera redakteblo estas aparte grava por tia afero (pli ol por la vortlistoj), kaj do mi esperas, ke Renato ne malfavore rigardos tiun ĉi uzurpon de parto de lia retejo. Komentoj estas bonvenaj.
Mi tute favore rigardas homojn, kiuj pretas labori pri temoj kunligitaj kun la bona lingvo.

Mi tuj kopiis en vian vikion la enhavon de la paĝo
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Potencialo_de_Esperanto,
kaj metis anstataŭe ligon al via vikio!

Bonan laboron!

Renato



Adam Raizen

unread,
Sep 11, 2009, 10:35:58 AM9/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/9/11 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Mi tute favore rigardas homojn, kiuj pretas labori pri temoj kunligitaj kun la bona lingvo.

Mi tuj kopiis en vian vikion la enhavon de la paĝo
http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Potencialo_de_Esperanto,
kaj metis anstataŭe ligon al via vikio!

Dankon! Mi aldonis kelkajn el la ekzemploj en "La Bona Lingvo". Necesas ankorau aldoni ekzemplofrazojn por la kopiitaj terminoj, kaj aliaj kontribuoj estus bonvenaj.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages