nu, la U

0 views
Skip to first unread message

Nicolas Gaufillet

unread,
Oct 18, 2008, 6:50:00 PM10/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
Bonan vesperon, jen la vortoj kiujn mi proponas al vi :
Multfoje, PIV proponas auhajhon, ofte mi komprenas nek unu, nek la alian !
En la paghoj, mi multe trovas siencajn, anatomiajn, botanikajn vortojn, kiuj estas malfacile anstatauhigeblaj.

Ubikva : kosmopolita (lauh PIV)
Ukazo : dekreto (lauh PIV)
Ultramaro :
Umaro : omaro (konsilita de PIV)
Umbiliko : mezventra kaveto
Undino : akvofeino (PIV konsilas)
Ungvento : sanpasto
Unika : ununura
Unikorno : unikornulo (Lauh PIV)
Unisono : memsono (PIV konsilas unuto)
Unitaria :
Unkti : sanktolei (de PIV)
Uoko : Volbopato (ne klarigante, PIV konsilas)
Uperkuto : submentona pugnobato
Uragano : ventego
Uranismo : Vira samseksemo (de PIV mem)
Urbanizi : urbigi
Uretro : urinikanalo
Urlio : mumpso (De PIV, sen io alia)
Uzino : fabriko
Uzukapi : chu uzo de kapo ? PIV konsilas preskripto

amike, Niko

--


l'esperanto, pourquoi pas ?
http://esperanto-jeunes.org/

Renato Corsetti

unread,
Oct 19, 2008, 3:31:44 AM10/19/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Niko, pro viaj proponoj pri aŭaĵoj!

Nun mi dum la tago ekzamenos ilin kaj kreos unuopajn mesaĝojn, pri kiuj la ceteraj komentos.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages