En la nederlanda ekzistas esprimo "uitgeven aan", angle "to spend on".
Kiel diri tion esp-e?
"li elspezis la monon al biero" ?
"li elspezis la monon pri biero"?
"li elspezis la monon pro biero?
"li elspezis la monon por biero"?
"li elspezis la monon sur biero" ?
Kiam mi legis tiujn frazojn, tuj klaris al mi ke nur "li elspezis la monon por biero" estas ĝusta en Esperanto.
Por certiĝi ke tio ne estas nur opinio persona, sed vere eco de Esperanto, mi kontrolis tion en la Tekstaro de Esperanto: Mi serĉis la prepoziciojn "al", "pri", "pro", "por", "sur" kaj "en" en la ĉirkaŭeco de la vortobazo "elspez" (kun maksimume 20 signoj inter la prepozicio kaj "elspez"), kaj kontrolis, ĉu la prepozicio indikas tion, kion oni ricevas por la elspezata mono. Mi trovis 56 tiumanierajn uzojn de "por", nul tiumanierajn uzojn de "pro", "pri", "sur" kaj "en", kaj unu tiumanieran uzon de "en". Tio tre klare konfirmas ke mia lingvosento ne estas afero persona, sed eco de la lingvo.
Jen klarigo, kial la aliaj menciitaj prepozicioj ne eblas ĉi-kaze:
> "li elspezis la monon al biero" ?
Tio signifus, ke la biero estus la ricevanto de la mono. (Estas nenormale, ke io, kio ne povas esti jura persono, povas ricevi monon.)
> "li elspezis la monon pri biero"?
Tio tute ne faras sencon, ĉar nek elspezo nek mono povas temi pri io.
> "li elspezis la monon pro biero?
Tio signifus, ke la biero estas la kaŭzo de iu elspezo. Fakte ne tiel malverŝajne: ekzemple povus temi pri tio, ke li ebriiĝis pro biero kaj tial iĝis pli elspezema (sed la biero ne estus tio, kion li ricevus pro la elspezado).
> "li elspezis la monon sur biero" ?
Ĉu staranta sur botelo da biero li elspezas monon?
> "li elspezas la monon en biero"
Ĉu naĝante en biero li elspezas monon?
Krom "por" kompreneble ankaŭ eblus "je". Sed tio (kiel multaj aliaj trouzoj de "je") povas esti konsiderata stile malbona, interalie pro la malklareco kiun ĝi povas kaŭzi (pli ofte "je" ĉe "elspez/" indikas la kvanton de la elspezo kaj ne la ricevatan objekton).
> Tute povas esti ke ekzistas lingvoj en kiuj po unu el tiuj ne estas
> absurda, kaj tamen ne havas kromsignifojn,
Tiuj ekzemploj ĉiuj estas klare en Esperanto, do kiel povas ekzisti lingvo, en kiu ili estas ne-absurdaj?
Verŝajne vi intencas, ke ilia rekta traduko en aliajn lingvojn povas esti la normalaj manieroj por esprimi "li elspezas la monon por biero". Tamen la ideo de "rekta traduko" estas tre problema kiam temas pri prepozicioj (fakte, la ideo de "rekta traduko" estas en tre multaj okazoj sufiĉe problema, sed en la kazo de prepozicioj ĝi estas aparte problemo). Kio ekzemple estus la rekta traduko de la angla "with" en Esperanton? Ĉu "kun" aŭ "per"? Kaj la rekta traduko de la Esperanta "al" en la germanan – ĉu "zu" aŭ "nach" (aŭ dativo)? Kaj la rekta traduko de la hispana "en" en Esperanton – ĉu "en" aŭ "sur".
Eĉ pli problema tio iĝas, kiam oni konsideras ankaŭ ne-Eŭropajn lingvojn: Ekzemple en la svahila estas unu ĝenerala loka prepozicio "katika", tradukebla en Esperanto laŭkuntekste per "ĉe", "al", "de", "en", "sur", "super" aŭ "sub" (kiam oni volas emfazi en-econ, super-econ aŭ sub-econ, oni povas fari tion helpe de substantivoj signifantaj "interno", "supero" kaj "subo"; la diferencon inter "ĉe", "al" kaj "de" oni faras per uzo de malsamaj verboj, ne per malsamaj prepozicioj). Krome ekzistas la ne-loka prepozicio "kwa", kiu povas signifi "por", "pro" kaj "dum" kaj kovras ankaŭ kelkajn uzojn de "je". Do tie tute ne plu eblas paroli pri "rektaj tradukoj" de prepozicioj. Sed sen la koncepto de "rekta traduko", mi ne povas fari sencon el via skribaĵo.
Amike,
Marcos