Re: "pirotekniko"

12 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 1, 2010, 2:14:12 PM6/1/10
to la-bona...@googlegroups.com
> From: Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
> Mi proponas la jenajn du liniojn:
>
> piroteknik·o → fajr·art·o

Mi ne entuziasmas...facile misinterpreteblas kiel ajna arto kun fajro


> piroteknik·aĵ·o → art·fajr·aĵ·o

fajrajxo jam multe pli bonas

> Laŭ mi strangas ke ni ĝis nun havas neniun linion pri ĉi tiu radiko. Kion
> opinias la aliaj pri mia propono?

ke mi preferus HX ol K , sed tio estas iom deflankige...

gxis, Ronaldo

--
http://www.esperanto.net

Johan Derks

unread,
Jun 2, 2010, 3:11:33 AM6/2/10
to la bona lingvo

Ronaldo:
> > From: Marcos Cramer <marcos.cra...@gmail.com>
> > Mi proponas la jenajn du liniojn:
>
> > piroteknik·o → fajr·art·o
>
> Mi ne entuziasmas...facile misinterpreteblas kiel ajna arto kun fajro
>
> > piroteknik·aĵ·o → art·fajr·aĵ·o
>
> fajrajxo jam multe pli bonas

Mi ankau dubas pri fajrarto.
Tial la propono de Pjer estas tauga, lau mi:
artfajrado

(kaj pri k anstatau hh, ni tenu la kazojn, kie hh ankorau vivas, kiel
en hhoro ktp, char Esperanto ne estas lingvo kiu devus klinighi antau
malfacilajhoj kiuj iuj lingvanoj havas pri prononcado kaj pro tio
preskau shanghi la alfabeton. Ghi jam tro cedis.)
Amike,
Johan

Leo De Cooman

unread,
Jun 2, 2010, 11:13:49 AM6/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 2/06/2010 8:11, Johan Derks skribis:

> Mi ankau dubas pri fajrarto.
> Tial la propono de Pjer estas tauga, lau mi:
> artfajrado
>
Mi proponas "fajrteĥniko". Supozeble ne nur temas pri la artaĵoj, kiujn
oni montras nokte okaze de festoj.

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2010, 12:06:32 PM6/2/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

|Mi proponas "fajrteĥniko".

Mi aldonis tiun variaĵon. Pri "artfajrado" mi ankoraŭ pensas, ĉar ne temas pri (ag)ado, laŭ mia kompreno.

Amike

Renato

Pablo

unread,
Jun 11, 2010, 8:09:20 AM6/11/10
to la bona lingvo
Kelkaj proponoj por piroteknik':

Ludfajr(ajx)o, fajrludo, amuzfajro, fajramuz(ajx)o, fajrospektaklo,
flugantaj fajroj, flugfajroj, fajrflugajxoj, belfajroj, ktp.

Mi proponas ilin al via opinio.

Amike,

Pablo.

renato corsetti

unread,
Jun 11, 2010, 9:36:47 AM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Pablo:

> Ludfajr(ajx)o, fajrludo, amuzfajro, fajramuz(ajx)o, fajrospektaklo,
flugantaj fajroj, flugfajroj, fajrflugajxoj, belfajroj, ktp.

Kara Pablo,

ni havas nur la banalajn liniojn:

piroteknik•o → fajr•art•o, fajr•teĥnik•o


piroteknik•aĵ•o → art•fajr•aĵ•o

Mi volonte aldonus ion el via listo. Kion pensas la ceteraj?

Amike

Renato

winmail.dat

Bertilo Wennergren

unread,
Jun 11, 2010, 11:35:19 AM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

> ni havas nur la banalajn liniojn:
>
>    piroteknik•o → fajr•art•o, fajr•teĥnik•o


>    piroteknik•aĵ•o → art•fajr•aĵ•o

> Mi volonte aldonus ion el via listo. Kion pensas la ceteraj?

Mi pensas, ke piroteĥniko ne vere koncernas fajron unuavice, sed ja
_eksplodaĵojn_. Etimologie ja temas pri fajro (la Greka "pyr" =
"fajro"), sed la efektiva signifo multe pli temas pri eksplodo ol pri
fajro.

Etimologio povas esti danĝera kaptilo.

--
Bertilo Wennergren
bert...@gmail.com http://bertilow.com

Andreas Kueck

unread,
Jun 11, 2010, 12:35:32 PM6/11/10
to la bona lingvo
On 11 Jun., 17:35, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:
> Renato skribis:

> >    piroteknik•o → fajr•art•o, fajr•teĥnik•o
> >    piroteknik•aĵ•o → art•fajr•aĵ•o
> > Mi volonte aldonus ion el via listo. Kion pensas la ceteraj?

La vorton "artfajrajho" mi ofte uzis en la senco de "piroteknikajho".
Sed mi rimarkis, ke iuj komprenis ghin ne kiel piroteknikajhon, sed
kiel seneksplodan prezenton de artajho kun fajro (jhongladon de
torchoj k. s.).

> Mi pensas, ke piroteĥniko ne vere koncernas fajron unuavice, sed ja
> _eksplodaĵojn_. Etimologie ja temas pri fajro (la Greka "pyr" =
> "fajro"), sed la efektiva signifo multe pli temas pri eksplodo ol pri
> fajro.

Kaj kial ne simple lau Regulo 15 uzi la koncernan vorton? Ghin ja
prenis interalie la malaja kaj japana.

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 11, 2010, 2:26:01 PM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> La vorton "artfajrajho" mi ofte uzis en la senco de "piroteknikajho".
Sed mi rimarkis, ke iuj komprenis ghin ne kiel piroteknikajhon, sed
kiel seneksplodan prezenton de artajho kun fajro (jhongladon de
torchoj k. s.).

Nu, kiel oni redonas la koncepton en la c'ina, japana, vjetnama, ktp-a?

Amike

Renato

Vastalto

unread,
Jun 11, 2010, 8:10:45 PM6/11/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas Kueck <ak1...@googlemail.com> skribis:

>Kaj kial ne simple lau Regulo 15 uzi la koncernan vorton? Ghin ja
>prenis interalie la malaja kaj japana.

Sxajne vi cxerpis la informon el la japanlingva Vikipedio. Sed oni estu
singarda, kiam ili citas el Vikipedio.
"パイロテクニクス (pairotekunikusu)" neniel estas enradikigxinta vorto
en la japanan. Kaj la artikolo mem estas tradukajxo de la angla
artikolo "Pyrotechnics". Mi unuafoje trovis la uzon en la japana
Vikipedio.
Plej gxenerale uzata vorto en la japana estas "花火 (hanabi)" aux "花火
技術 (hanabi-gizyutu)" t.e. "florfajro" aux "florfajrarto".

Vastalto

Andreas Kueck

unread,
Jun 12, 2010, 2:39:52 AM6/12/10
to la bona lingvo
On 12 Jun., 02:10, Vastalto <vasta...@gmail.com> wrote:

> Sxajne vi cxerpis la informon el la japanlingva Vikipedio.

El ghi mi cherpis la informon.

> "パイロテクニクス (pairotekunikusu)" neniel estas enradikigxinta vorto
> en la japanan.

Dankon por la interesa informo. Sed Regulo 15 ne postulas
enradikighintecon. Krome restas ankorau la malaja kiel ekzemplo de
ekster la okcidenta lingva kulturkomumo ekzistanta lingvo, kiu prenis
la koncernan vorton.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jun 12, 2010, 3:24:26 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Regulo 15 ne postulas
enradikighintecon.

Nun, bonvolu ne troigi.....

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Jun 12, 2010, 3:41:06 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto skribis:

> Plej gxenerale uzata vorto en la japana estas "花火 (hanabi)" aux "花火
> 技術 (hanabi-gizyutu)" t.e. "florfajro" aux "florfajrarto".

Tre simile en la Korea: "불꽃", "bul-kkoch", laŭvorte "fajrofloro(j)".

Sed, se mi ne eraras (kaj kiam mi babilas pri la Korea, oni estu tre
skeptika), tiu vorto indikas nur artfajraĵojn, kaj kredeble statas
same pri la Japana vorto. Sed "piroteĥniko" havas pli vastan signifon
ol "artfajraĵoj". Piroteĥniko, almenaŭ fake, estas scienco/teĥniko de
_materialoj_, kiuj povas eksplodi aŭ ekbruli. Tiam tute ne bezonas
temi pri artaj spektakloj. Se vi dubas, legu ekzemple la artikolon en
la Esperanta Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Pirotekniko

Simile en alilingvaj Vikipedioj.

Mi do scivolemas, kiel oni nomas en la Japana kaj la Korea tiun pli
vastan koncepton, el kiu artfajraĵoj estas nur unu parto. Mi dubas, ke
Koreoj kaj Japanoj parolas pri fajraj floroj, kiam temas ekzemple pri
produktado de kartoĉoj por pafiloj.

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2010, 3:53:45 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto:

> Plej gxenerale uzata vorto en la japana estas "花火 (hanabi)" aux "花火
技術 (hanabi-gizyutu)" t.e. "florfajro" aux "florfajrarto".

Tre poem-arta! Mi komprenas el kio fontas la ideo pri floro. Artfajraj'o
aspektas kiel "fajrofloro".

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jun 12, 2010, 4:29:46 AM6/12/10
to la bona lingvo
On 12 Jun., 09:41, Bertilo Wennergren <berti...@gmail.com> wrote:

> Sed "piroteĥniko" havas pli vastan signifon ol "artfajraĵoj".

Vi pravas. Sed vi pretervidas jenajn du gravajn maksimojn de la chi-
foruma "bonlingvismo":

1) Ignoru Regulon 15.
2) Ignoru la konceptojn hiponimo kaj hiperonimo (bonlingve eble
"subabstraktajho" resp. "superabstraktajho").

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2010, 5:56:07 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:


> Piroteĥniko, almenaŭ fake, estas scienco/teĥniko de

_materialoj_, kiuj povas eksplodi aŭ ekbruli. . . .

Simile en alilingvaj Vikipedioj.

Tamen ne en la itala. Mi vaste legis en la itala Vikipedio (ankau' en la
parto pri Militoj kaj Armeoj) kaj g'enerale en la itallingva reto kaj en la
itala "Pirotecnica" rilatas nur al "artfajarajoj" au' "fajrofloroj":

> La pirotecnica consiste nel produrre e lanciare oggetti incendiari, detti
fuochi d'artificio, prodotti da tecnici esperti mediante l'uso di polvere da
sparo per l'esplosione e altri reagenti per ottenere colori e effetti
visivi. Questi fuochi d'artificio non vengono usati nell'ambito militare o
cantieristico, ma solo ed unicamente per fare spettacolo.

La itala Vikipedio, c'i-supre, aparte insistas, ke ne temas pri io rilata al
armeo au' al konstruado (ili pensas evidente pri tiuj eksplodaj'oj, kiujn
oni uzas por detrui kosntruaj'ojn au' simile). Sed tio povus esti itala
apartaj'o.

C'u la esperantlingva "pirotekniko" estis traduko el nacia lingvo? Mi
konscias, ke PIV donas al g'i ambau' signifojn.

Eble en tiu dua signifo oni povas cerbumi pri io kiel "eksplodaj'o-scienco",
"pafaj'o-scienco", ktp.

Amike

Renato


winmail.dat

renato corsetti

unread,
Jun 12, 2010, 5:59:35 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

>. . .du gravajn maksimojn de la chi-foruma "bonlingvismo":

1) Ignoru Regulon 15.

Ne, simple ne trouzu g'in.

> 2) Ignoru la konceptojn hiponimo kaj hiperonimo (bonlingve eble
"subabstraktajho" resp. "superabstraktajho").

La afero estas tro malsimpla por mi, do mi ne povas ignori g'in, simple mi
aplikas g'in en c'iu aparta okazo. C'u "subnomo" kaj "supernomo" funkcius?

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jun 12, 2010, 8:44:51 AM6/12/10
to la bona lingvo
On 12 Jun., 11:59, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Andreas:
> >. . .du gravajn maksimojn de la chi-foruma "bonlingvismo":
>
> 1) Ignoru Regulon 15.
>
> Ne, simple ne trouzu g'in.

Tial mi ja rekomendas konsideri ankau lingvojn apartenantajn al la
islama, hinda kaj orient-azia lingvaj kulturkomunumoj.

> > 2) Ignoru la konceptojn hiponimo kaj hiperonimo (bonlingve eble
>
> "subabstraktajho" resp. "superabstraktajho").
>
> La afero estas tro malsimpla por mi, do mi ne povas ignori g'in, simple mi
> aplikas g'in en c'iu aparta okazo. C'u "subnomo" kaj "supernomo" funkcius?

Eble.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jun 12, 2010, 9:58:35 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

| Tial mi ja rekomendas konsideri ankau lingvojn apartenantajn al la
islama, hinda kaj orient-azia lingvaj kulturkomunumoj.

Mi tutkore subtenas tion kaj ec' oficiale deklaras, ke vi estas la sola
esperantisto en la okcidento, kiu subtenas tiun memkompreblan starpunkton.
Pri la unopaj konkretaj klazoj ni eble malsamopinias.

Amike

Renato

winmail.dat

Vastalto

unread,
Jun 12, 2010, 10:42:16 AM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> skribis:

>Mi do scivolemas, kiel oni nomas en la Japana kaj la Korea tiun pli
>vastan koncepton, el kiu artfajraĵoj estas nur unu parto. Mi dubas, ke
>Koreoj kaj Japanoj parolas pri fajraj floroj, kiam temas ekzemple pri
>produktado de kartoĉoj por pafiloj.

Sciencoj kaj teknikoj (precipe iliaj dividoj en fakoj) foje ne estas
universalaj. Japanoj ne konis piroteknikon dum longa tempo. Sed ni
historie scipovas "hanabi-zyutu (florfajr-arto/-tekniko)" (tekniko pri
artfajrajxo) kaj "hoo-zyutu (pafileg-arto/tekniko)" (tekniko pri pafil
(eg)o kaj pulvo) . Nuntempe en japanaj universitatoj oni studas "kayaku
-gaku (pulvo-tekniko/scienco)" aux "Explosives Engineering (eksplod-
tekniko)".

Vastalto

Leo De Cooman

unread,
Jun 12, 2010, 12:22:23 PM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com

Je 12/06/2010 10:56, Renato Corsetti skribis:


> La itala Vikipedio, c'i-supre, aparte insistas, ke ne temas pri io rilata al
> armeo au' al konstruado (ili pensas evidente pri tiuj eksplodaj'oj, kiujn
> oni uzas por detrui kosntruaj'ojn au' simile). Sed tio povus esti itala
> apartaj'o.
>

La nederlandlingva Vikipedio pri "pyrotechniek" klarigas, ke temas pri
teĥniko, aplikata krom en artfajraĵo ankaŭ en aŭtomobiloj (la "aersako",
kiu ĉe kolizio estas plenblovata de gasoj devenantaj de eksplodo), en
militaj aplikaĵoj, en filmarto. Mi aldonus: en malkonstruo de forigendaj
konstruaĵoj, kiaj fabrikkameno, eluzitaj ŝipoj, ...

Amike salutas Leo.

Bertilo Wennergren

unread,
Jun 12, 2010, 2:26:31 PM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Vastalto skribis:

> Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com> skribis:
>>Mi do scivolemas, kiel oni nomas en la Japana kaj la Korea tiun pli
>>vastan koncepton, el kiu artfajraĵoj estas nur unu parto. Mi dubas, ke
>>Koreoj kaj Japanoj parolas pri fajraj floroj, kiam temas ekzemple pri
>>produktado de kartoĉoj por pafiloj.
>
> Sciencoj kaj teknikoj (precipe iliaj dividoj en fakoj) foje ne estas
> universalaj.

Tute prave.

>  Japanoj ne konis piroteknikon dum longa tempo.  Sed ni
> historie scipovas "hanabi-zyutu (florfajr-arto/-tekniko)" (tekniko pri
> artfajrajxo) kaj  "hoo-zyutu (pafileg-arto/tekniko)" (tekniko pri pafil
> (eg)o kaj pulvo) .  Nuntempe en japanaj universitatoj oni studas "kayaku
> -gaku (pulvo-tekniko/scienco)" aux "Explosives Engineering (eksplod-
> tekniko)".

Bone. Se mi ĝuste komprenas tiu "Explosives Engineering" kredeble
estas unu parto de piroteĥniko. Aŭ eble la du fakoj parte tuŝas la
samajn kampojn, kaj parte ne koincidas.

Mi tute facile imagas, ke en iuj landoj/kulturoj oni simple ne uzas la
koncepton "piroteĥniko" krom eble en la senco de artfajraĵoj. La
scienco/teĥniko", kiu inkluzivas artfajraĵojn kaj multon alian, kaj
kiun oni en iuj landoj/kulturoj/lingvoj rekonas kiel unu koncepton
(almenaŭ inter fakuloj) kaj tiam nomas "pyrotechnics", "pirotecnia",
"pyroteknik" k.s., eble simple ne estas rigardata kiel koncepto en
kelkaj aliaj landoj/kulturoj/lingvoj.

Sed, kiam oni ja volas pri tiu iom nebula koncepto paroli kiel pri unu
scienco/teĥniko, tiam kredeble la vorto "piroteĥniko" estas la plej
bona vorto en Esperanto. Se oni tute ne konas tiun koncepton, kredeble
neniu alia esprimo entute komprenigus la ideon. Se oni ĝin ja konas,
oni kredeble rekonas ĝin nur, se oni ĝin nomas "piroteĥniko".

Aliflanke ja ekzistas la risko, ke iuj pensas, ke temas pri teĥniko pri piroj...

Renato Corsetti

unread,
Jun 12, 2010, 3:12:02 PM6/12/10
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> kiam oni ja volas pri tiu iom nebula koncepto paroli kiel pri unu
scienco/teĥniko, tiam kredeble la vorto "piroteĥniko" estas la plej
bona vorto en Esperanto. Se oni tute ne konas tiun koncepton, kredeble
neniu alia esprimo entute komprenigus la ideon. Se oni ĝin ja konas,
oni kredeble rekonas ĝin nur, se oni ĝin nomas "piroteĥniko".

Eble oni povus provi pensi pri alternativo. La fakto estas, ke mi ne bone
komprenas, kion g'i entenas. C'u "munici-scienco", "pafaj'o-scienco"?

Amike

Renato

winmail.dat

Andreas Kueck

unread,
Jun 13, 2010, 5:46:22 AM6/13/10
to la bona lingvo
On 12 Jun., 15:58, "renato corsetti" <renato.corse...@uniroma1.it>
wrote:
> Andreas:
>
> | Tial mi ja rekomendas konsideri ankau lingvojn apartenantajn al la
> islama, hinda kaj orient-azia lingvaj kulturkomunumoj.
>
> Mi tutkore subtenas tion kaj ec' oficiale deklaras, ke vi estas la sola
> esperantisto en la okcidento, kiu subtenas tiun memkompreblan starpunkton.

Lau
http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/landnomoj.html ,
chapitro "1. Pri landnomoj",
jam antaue Albaut*), ankau rigardebla kiel "esperantisto en la
okcidento", konsideris interalie lingvojn apartenantajn al la diritaj
lingvaj kulturkomunumoj.

Per tiu chi Akademia dokumento oni efektive povas refuti la ideon,
konsideri nur lingvojn apartenantajn al la okcidenta lingva
kulturkomunumo kadre de la aplikado de Regulo 15, kaj subteni la
motivitecon de la testo rekomendata en
http://www.ipernity.com/blog/55667/177243 .

*) Mi koncedas, ke kredeble iuj trovas lian motivon malbona, sed tio
estas nun ekstertema, char en la fokuso de tiu chi diskuto estu nur la
konsiderado de lingvoj kadre de la aplikado de Regulo 15.

--
Andreas Kueck

renato corsetti

unread,
Jun 13, 2010, 6:07:26 AM6/13/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> jam antaue Albaut*), ankau rigardebla kiel "esperantisto en la
okcidento", konsideris interalie lingvojn apartenantajn al la diritaj
lingvaj kulturkomunumoj.

Persone mi etendus kompatan tukon sur c'ion, kion Albault faris kaj sur
liajn motivojn.

Amike

Renato

winmail.dat

Marcos Cramer

unread,
Jun 16, 2010, 4:56:42 PM6/16/10
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:


Sed vi pretervidas jenajn du gravajn maksimojn de la chi-
foruma "bonlingvismo":

1) Ignoru Regulon 15.
2) Ignoru la konceptojn hiponimo kaj hiperonimo (bonlingve eble
"subabstraktajho" resp. "superabstraktajho").

Laŭ mi estas la novradikemuloj kiuj ignoras la fakton, ke ne ĉiuj konceptoj esprimeblas same koncize en ĉiuj lingvoj, kaj ke ofte ĉe tradukado oni devas traduki per hiperonimo aŭ hiponimo kiam iu vorto ne havas kutiman kaj koncizan alternativon en la cellingvo. Se oni aldonados al Esperanto radikojn ebligantajn koncizajn esprimojn por ĉiuj konceptoj el ĉiuj lingvoj, tiam Esperanto iĝos tute nelernebla, malfacilega lingvo, neniel subteninda kiel lingvo por internacia komunikado.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Jun 17, 2010, 4:17:00 AM6/17/10
to la-bona...@googlegroups.com

Je 16/06/2010 21:56, Marcos Cramer skribis:


> Se oni aldonados al Esperanto radikojn ebligantajn koncizajn esprimojn
> por ĉiuj konceptoj el ĉiuj lingvoj, tiam Esperanto iĝos tute
> nelernebla, malfacilega lingvo, neniel subteninda kiel lingvo por
> internacia komunikado.

Mi samopinias.

Amike salutas Leo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages