Infuzi

3 views
Skip to first unread message

Anna Lowenstein

unread,
Feb 19, 2007, 10:13:01 AM2/19/07
to la-bona...@googlegroups.com

Mi trovas amason da vortoj kun la signifo trempi ion en akvo. Notu, ke foje la ideo estas, ke la aj’o komunikas siajn propraj’ojn al la akvo, foje ke la akvo moligas au’ alimaniere transformas la aj’on.

 

Infuzi (fundamenta)

Dekokti (neoficiala, sed Zamenhofa)

Distili (fundamenta)

Maceri (neoficiala)

Trempi (fundamenta)

Saturi (fundamenta)

Rui (neoficiala)

Solvi (fundamenta)

Marini (2a oficiala aldono)

Mergi (neoficiala)

 

   S’ajnas al mi klare, ke kun tiel bela kolekto da oficialaj terminoj, oni ne bezonas ankau’ la neoficialajn Dekokti, Maceri, Rui kaj Mergi. Au’ c’u, lau’ vi, oni povus pravigi “Maceri”? Mi havas grandajn dubojn antau’ pri la neceso je la vorto “Marini”, kiu estas kuira termino. Lau’ mi “Trempi” sufic’us.

   Krome, trovig’as la vorto “Tizano” (neoficiala). Tion oni facile povas anstatau’igi per “infuzaj’o” au’ “herbo-teo”.

Kore,

Anna

 

-----------------------------------------------------------------

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Tel: 00 39 06 9575 713

anna.lo...@esperanto.org

 

Detlef Karthaus

unread,
Feb 19, 2007, 1:47:26 PM2/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Re: dekokti
 
Se mi preparas leontodan teon mi  infuzas    sed se mi preparas leontodan siropon mi dekoktas.
Tio signifas ke mi boligas la akvon kaj la leontodojn gxis la akvo estas duonigita. PIV ne klare eksplikas tion. (Mi ne auxdacas uzi la vorton "klarigas" cxar PIV eksplikas sed ne klarigas)
 
Sxajnas ke la defino en PIV venas rekte el la franca vortaro Petit Robert:
"Action de faire bouillir dans un liquide (une substance) pour en extraire les principes solubles."
 
Pli bona defino estas en la Canadian Oxford Dictionary :
decoction- a process of boiling down so as to extract some essence 
 
En "El Pequño Larrouse"  Decocción - Acción de sumergir los cuerpos en un líquido y poner éste en ebullición.
 
De tiuj definoj mi komprenas ke la malsamo inter infuzo kaj dekokto estas kiam oni aldonas la herbojn.
 
Kiam oni preparas teon oni boligas la akvon, forprenas gxin de la fajro kaj poste aldonas la teon al la nebolanta akvo. (Angloj rajtas korekti min:))  dum en  dekokto oni boligas la herbon kun la akvo.
 
kore,
Detlef K.
 
PS.   Mi scivolas cxu oni povas forigi vorton el Esperanto kiu jam trovigxas en 4 Europaj lingvoj. ( En la germana ekzistas ankaux la vorto "Dekokt" en la farmakologio
--
TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada

Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2007, 2:26:06 PM2/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

>Infuzi (fundamenta)
>Dekokti (neoficiala, sed Zamenhofa)
>Distili (fundamenta)
>Maceri (neoficiala)
>Trempi (fundamenta)
>Saturi (fundamenta)
>Rui (neoficiala)
>Solvi (fundamenta)
>Marini (2a oficiala aldono)
>Mergi (neoficiala)

Provizore mi notis c'iujn, inkluzive de tizano, kaj komencis vidi
eblajn reduktojn. Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Renato Corsetti

unread,
Feb 19, 2007, 2:51:31 PM2/19/07
to la-bona...@googlegroups.com
Eble ni devas trakti po unu vorton c'iufoje.

>Tio signifas ke mi boligas la akvon kaj la
>leontodojn gxis la akvo estas duonigita. PIV ne klare eksplikas tion.

. . .
C'u "boligi" ne povas doni la saman sencon? Eble
"bol-solvi" por esti pli precizaj.

Finfine tiu estas la koncepto, kiu revenas en la malsamaj lingvoj.

>"faire bouillir."
>boiling down
>poner éste en ebullición.
. . .


>PS. Mi scivolas cxu oni povas forigi vorton el
>Esperanto kiu jam trovigxas en 4 Europaj
>lingvoj. ( En la germana ekzistas ankaux la vorto "Dekokt" en la farmakologio

Mi dirus ke jes, se ekzistas jam alia vorto kun la sam asignifo,

Kion oni diras por "dekokti" en la aliaj lingvoj?

amike

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages