>En "Lingvo kaj popolo" de Tonkin aperas la vorto
"problematiko" kun la
>piednota difino "tereno de malfacileco en
difinita scienca fako".
Se vi ne ploras pri tio, pri kio vi kutimas
plori? (lau' konata poema verso).
Mi registris la vorton kaj la
ekvivalentaojn.
Amike
Renato
En "Lingvo kaj popolo" de Tonkin aperas la vorto "problematiko" kun la piednota difino "tereno de malfacileco en difinita scienca fako". Mi proponus "problemaro", "malfacilaĵaro" kaj "malfacileco" kiel alternativojn. Kion opinias la aliaj?
Principe mi samopinias, preferante "problemaro"; sed ne havante konkretajn kuntekstojn, mi ne volas prezenti tiun opinion kiel firman kaj nesxanceleblan. Eble en iu kunteksto "problematiko" signifas "prezento/meto de problem(ar)o".Otto
>Eble en iu kunteksto "problematiko" signifas "prezento/meto de problem(ar)o".
Eble. Mi tamen provizore tenas la linion problematiko --> problemaro.
Amike
Renato
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~