Fwd: Vorto de la tago - DELICA

4 views
Skip to first unread message

Fra Simo

unread,
Apr 7, 2011, 1:55:30 PM4/7/11
to la-bona...@googlegroups.com
     CHu ni ne devus nin turni grupe al "lernu !" protestante kontrau tiu "vorto de la tago " kaj kelkaj aliaj ?

---------- Message transféré ----------
De : lernu! <do_not...@lernu.net>
Date : 6 avril 2011 10:50
Objet : Vorto de la tago - DELICA
À : fra...@gmail.com



DELICA

Delikata ĝuo (gastronomia kaj simile):

Kun granda delico mi manĝis tiun bongustegan kukon.
Ŝi regalis nin per delica manĝaĵo.
Manĝi tiun frukton estas pli delice ol gustumi iun ajn dolĉaĵon.

--------------------------------------------------
Vous avez reçu ce message car dans votre profil sur http://fr.lernu.net, vous avez indiqué que vous souhaitiez recevoir tous les jours le Mot du jour (tagovorto). Le "Mot du jour" est un service de lernu! dont vous pourrez lire la présentation sur http://fr.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/ .
Si vous ne souhaitez plus recevoir ce message, il vous suffit de vous connecter sur lernu! et de mettre à jour votre profil ou de cliquer sur le lien suivant :
http://fr.lernu.net/lernado/vortoj/tagovortoj/?tgv=073a4110754

------------------------------
L’équipe de lernu!
te...@lernu.net



--
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENIGU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Renato Corsetti

unread,
Apr 8, 2011, 2:14:19 AM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

>ᅵ ᅵᅵᅵ CHu ni ne devus nin turni grupe al "lernu !" protestante kontrau tiu "vorto de la tago " kaj kelkaj aliaj ?

La afero estas malfacila. Mi provis skribi kelkajn fojojn, sed mi neniam ricevis respondon.

Amike

Renato


-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Leo De Cooman

unread,
Apr 8, 2011, 9:00:14 AM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 8/04/2011 8:14, Renato Corsetti skribis:
>      CHu ni ne devus nin turni grupe al "lernu !" protestante kontrau tiu "vorto de la tago " kaj kelkaj aliaj ?

La afero estas malfacila. Mi provis skribi kelkajn fojojn, sed mi neniam ricevis respondon.

Ankaŭ mi jam starigis demandon (pri io alia). La respondo venis post longa tempo. Cetere la respondinto devis unue konsulti sian estraron. Post plia atendo venis negativa respondo, dum mi atendis pozitivan.

Estus ja bone, se ni sukcesus kunlabori kun tiuj aktivuloj.
Unua tasko estus redakti mallongan teksteton por ili. Jen unua provo:
PIV kaj ReVo mencias la statuson de ĉiu radiko: fundamenta, oficialigita (kun la numero de la oficiala aldono) kaj la fako, en kiu fakvortoj estas uzataj. Nia listo (niaj listanoj) kunlaboras por eviti (anstataŭigi, ...) nenecesajn novajn radikojn....
Ni rimarkis, ke ĉe LERNU regule aperas "vorto de la tago" (?)... kaj foje tiu vorto estas ne oficiala. ... Ni proponas kunlabore eviti tion...

Amike salutas Leo

Fra Simo

unread,
Apr 8, 2011, 10:52:32 AM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
2011/4/8 Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>

      Ion tian ni povus provi, post plua pripensado.
      Eble ni provu ankau unuope premi. Mi alighis al "lernu !", kiel kunlaboronto pri tradukado de vortoj. Mi intencas pri "delic/a" kaj simile achaj sciigi, ke tiujn mi ne povas traduki el Esperanto al la franca pro tio, ke en Esperanto ili ne ekzistas (pri iuj aliaj : ke al lernantoj ili ne estas instruindaj). Sed tion mi ankorau ne faris.

     Permesu, ke mi ree diru, ke oficialigiteco ne certigas pri bonalingveco.


      Mi tre dubas pri la rekomendindeco de "status/o". En la chi-supra frazo ni povus elturnighi per "oficialeco". En vortaro kion vi opinius pri "rang/o" ?

Eduardo Trápani

unread,
Apr 8, 2011, 11:02:40 AM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Unua tasko estus redakti mallongan teksteton por ili. Jen unua provo:
> PIV kaj ReVo mencias la statuson de ĉiu radiko: fundamenta, oficialigita (kun la
> numero de la oficiala aldono) kaj la fako, en kiu fakvortoj estas uzataj. Nia
> listo (niaj listanoj) kunlaboras por eviti (anstataŭigi, ...) nenecesajn novajn
> radikojn....
> Ni rimarkis, ke ĉe LERNU regule aperas "vorto de la tago" (?)... kaj foje tiu
> vorto estas ne oficiala. ... Ni proponas kunlabore eviti tion...

Bona ideo. Eble ni nur petu ke ili aldonu la statuson. Tio pripensigos ilin
kaj almenaŭ atentigos la legantojn.

Do, mi proponas ion tian, rekte bazita sur via teksto. Mi pensas ke sufiĉas ke
kelkaj akademianoj kaj/aŭ gravuloj apogu la peton (sed ankaŭ mi pretas ;)) por
igi la leteron grava. Poste oni povus tion plusendi al aliaj listoj, retejoj, ktp.

************************
Temlinio: Statuso de radikoj en "La vorto de la tago"

"PIV kaj ReVo mencias la statuson de ĉiu radiko: fundamenta, oficialigita (kun
la numero de la oficiala aldono) kaj la fako, en kiu fakvortoj estas uzataj.

La "Vorto de la tago" ne enhavas tiun informon.

Se la teamo de Lernu.net ne havas nuntempe la rimedojn fari tion, anoj de la
grupo la-bona-lingvo ofertas sian helpon por kunlabore aldoni tiun gravan informon."

Apogas la peton:
...
...

Kontakto ĉe la-bona-lingvo (kaj eble mallonga priskribo de ni):
...@...

************************

Amike, Eduardo.

Eduardo Trápani

unread,
Apr 8, 2011, 11:11:01 AM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Permesu, ke mi ree diru, ke oficialigiteco ne certigas pri bonalingveco.

Ne.

> Mitre dubas pri la rekomendindeco de "/status/o/". En la chi-supra frazo
> ni povus elturnighi per "/oficialeco/". En vortaro kion vi opinius pri "/rang/o/" ?

Jes, "rango" estas tute taŭga! Ankaŭ por la frazo ĉar statuso ne temas pri
hieraĥio kaj tie ĉi ni ja volas diri ke kelkaj radikoj estas pli gravaj ol aliaj.

Amike, Eduardo.

Fra Simo

unread,
Apr 8, 2011, 12:23:09 PM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Efektive estas pli facile postuli mencion pri Fundamenteco, Zamenhofeco kaj oficialigiteco (kun mencio de la numero de la O. A.), kaj eble mencion pri fakeco (kvankam tiu devus el la tradukajho esti komprenebla), ol postuli forigon de iu vorto. Eble ni ech povus unuapashe nur tian menciadon postuli.
     Antau ol turni nin al "lernu !", ni esploru, kie ili aperigas vortojn : ne nur sub la titolo "Vorto de la tago" !

Privortaj rimarkoj :
     Mi rekomendas, ke ni skribu "Fundamenta", "Fundamenteco", k. t. p., kun granda fo, kiam temas pri la Fundamento de Esperanto.
     En "Oficiala Aldono", titolo de unu dokumento, chiuj konsentos, ke la grandliterigo estas necesa. Mi ne scias, chu same necese estas, kiam ne temas pri unu aparta tiutitola dokumento, sed pri iu ajn el la tiutitolajhoj, sed mi opinias, ke grandliterigo helpas al klareco.
     Ridindaj  estas la vortoj "retejo" kaj respektive "teamo" kun la signifoj "Interreta pagharo"
kaj respektive "grupo, prizorgantoj, k. s.". Retejo estas (ten)ejo por retoj, teamo estas amo al teo.
     Pri "status/o" mi jam atentigis, kaj Eduardo dume esprimis sian konsenton.


2011/4/8 Eduardo Trápani <etra...@gmail.com>

Leo De Cooman

unread,
Apr 8, 2011, 2:02:13 PM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 8/04/2011 16:52, Fra Simo skribis:
   Mi tre dubas pri la rekomendindeco de "status/o". En la chi-supra frazo ni povus elturnighi per "oficialeco". En vortaro kion vi opinius pri "rang/o" ?

Mi ne serĉis en la vortaro, kiam mi tajpis tiun tekston. Mi pardonpetas.

Amike salutas Leo

Eduardo Trápani

unread,
Apr 8, 2011, 2:06:01 PM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ŝanĝita teksto je la fino. Bonvolu modifi ĝin rekte.

> de iu vorto. Eble ni ech povus unuapashe nur tian menciadon postuli.

Jes, tiel mi pensas.

> Mi rekomendas, ke ni skribu "/Fundamenta/", "/Fundamenteco/", k. t. p.,


> kun granda fo, kiam temas pri la Fundamento de Esperanto.

Jes. Povus esti bona ideo.

> Ridindaj estas la vortoj "/retejo/" kaj respektive "/teamo/" kun la


> signifoj "Interreta pagharo" kaj respektive "grupo, prizorgantoj, k. s.". Retejo
> estas (ten)ejo por retoj, teamo estas amo al teo.

:) Kial vi ne modifas la tekston? Mi volonte klaŭnos, sed la ideo estas tute
alia, ni klopodas verki etan tekston kiun oni povus subskribi, per kiu oni povus
antentigi pri io grava kaj kiu povus facile ricevi apogon de eksterlistaj
esperantistoj.

Bonvolu skribi pli bonan version kiam tio eblas! Mi tion faros ĉi foje, sed
venontfoje, inter mok(em)o kaj mok(em)o :), faru vi, mi petas.

(cetere, mi samopinias pri la neuzindeco de "teamo", tamen ne pri la de vi
klarigita signifo, ni jam havas "navigi", "kataro", "aĉeta", ktp.. Pri "retejo"
... nu, mi ne scias, nun ke vi tion mencias ĝi ne askpektas tiel bone, kaj oni
ĝin uzas treege ofte, ĝi estas tre stabila traduko por "web site" ... kion vi
sugestus anstataŭ ĝi? Eble indus havi linion por tio.

*************************
Temlinio: Rango de radikoj en "La vorto de la tago"


"PIV kaj ReVo mencias la rangon de ĉiu radiko: fundamenta, oficialigita (kun la

numero de la oficiala aldono) kaj la fako, en kiu fakvortoj estas uzataj.

La "Vorto de la tago" ne enhavas tiun informon.

Se la prizorgantoj de Lernu.net ne havas nuntempe la rimedojn fari tion, anoj de

la grupo la-bona-lingvo ofertas sian helpon por kunlabore aldoni tiun gravan
informon."

Apogas la peton:
...
...

Kontakto ĉe la-bona-lingvo (kaj eble mallonga priskribo de ni):
...@...

*************************

Eduardo Trápani

unread,
Apr 8, 2011, 2:15:31 PM4/8/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Efektive estas pli facile postuli mencion pri Fundamenteco, Zamenhofeco
[...]

Kaj pli facile estus legi normalan tekston. En mia ekrano viajn oranĝajn
literojn mi malfacile legas (pro la koloro) kaj estas multe pli grandaj ol la
aliaj tekstoj. Ĉu eblus por vi uzi normalan tiparon? La enhavo de viaj mesaĝoj
elstaras pro aliaj kialoj, ili ne bezonas okulfrapan koloron.

Se ne, nu, ne faru, mi ne volas starigi diskutadon pri tio. Vi ja rajtas fari
tion (uzi tiparon grandan kaj koloran), pri tio ne estas dubo.

Amike, Eduardo.

PD: eble oni jam menciis tion antaŭe, se jes bonvolu preteratenti mian mesaĝon.

Renato Corsetti

unread,
Apr 9, 2011, 6:36:38 AM4/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, Leo, pri via propono! mi vidas, ke vian teskteton oni poste iom ŝanĝis.

amike

renato

Emilio Cid

unread,
Apr 9, 2011, 11:18:48 AM4/9/11
to la bona lingvo
Se vi volas serchi pri specifa vorto che lernu, iru al google kaj
serchu kun la frazo

vortoxxxx site:lernu.net

Ekz.:
abandoni site:lernu.net

La ideo pri kunlaboro estas bona.

En Brazilo, Tulio Flores faras vortaron kaj ankau li sendas la
"vorton de tago" al pluraj listoj. Mi kontrolis la vortaron kaj estas
kelkaj ne bonaj vortoj. Eble li vola aldoni ankau tiujn malbonajn
vortojn, sed mi kredas ke ni povus konvinki lin almenau ne disvastigi
ilin al lernantoj en sia vorto de la tago.

Emilio
korektu min kiam mi eraras.

On 8 abr, 10:00, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:
> Je 8/04/2011 8:14, Renato Corsetti skribis:
>
> > >      CHu ni ne devus nin turni grupe al "/lernu !/" protestante

Renato Corsetti

unread,
Apr 9, 2011, 4:29:08 PM4/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Emilio:

>ᅵ En Brazilo, Tulio Flores faras vortaron kaj ankau li sendas la "vorton de tago" al pluraj listoj. Mi kontrolis la vortaron kaj estas kelkaj ne bonaj vortoj. Eble li vola aldoni ankau tiujn malbonajnᅵ vortojn, sed mi kredas ke ni povus konvinki lin almenau ne disvastigi ilin al lernantoj en sia vorto de la tago.

Kara Emilio, vi ne eraras. Dankon pro via provo konvinki Tulio Flores.

Emilio Cid

unread,
Apr 9, 2011, 6:57:21 PM4/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ricevis respondon de Tulio, kie li klarigis ke li nur plusendas mesaghojn de Lernu, kaj ke li ne povos antaukontroli chu la vortoj bonas.  Li aldonis ke li ne estas adepto de bonalingvismo. 
 
Almenau en la brazilaj listoj mi povos postkontroli kaj aldoni komenton kun la samsignifaj simplaj vortoj. 
 
Emilio

Renato Corsetti

unread,
Apr 10, 2011, 4:01:13 AM4/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, emilio!
ᅵ
>ᅵᅵ Almenau en la brazilaj listoj mi povos postkontroli kaj aldoni komenton kun la samsignifaj simplaj vortoj.ᅵ
bonege!

renato


-- 
------------------------------------
Renato Corsetti
renato....@uniroma1.it
------------------------------------

Eduardo Trápani

unread,
Apr 11, 2011, 1:58:11 PM4/11/11
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi ricevis respondon de Tulio, kie li klarigis ke li nur plusendas mesaghojn de
> Lernu, kaj ke li ne povos antaukontroli chu la vortoj bonas. Li aldonis ke li ne
> estas adepto de bonalingvismo.

Bonvolu, jam estus granda venko igi ilin mencii kiaj estas la vortoj. Ni ne
menciu bonligvismon ankoraŭ en tiuj komunikoj. Tio nur malproksimigos homojn.

Kial ne tiel gravas bonvlingvismo nun ĉe lernu? Simple, se oni eĉ ne scias pri
Fundamenteco/oficialeco de vortoj (aŭ se oni tion prifajfas), la tuta koncepto
"bonlingva" estas fuŝa, neutila kaj arbitra.

Ni klopodu aperigi la rangon de la vorto sen "trudi" iun ajn alian aferon. Mi
dubas ke serioza esperantisto povus taksi nenecesa klarigi kia estas vorto.

Pri Tulio lia ideo estas: "unue kolekti, poste korekti". Kaj en lia vortaro oni
ja vidas kiaj estas la radikoj: http://brazilo.org/vortaro/vtf/dic/ep_a.htm

Amike, Eduardo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages