--------------------------------------------------------
KURSO
1. Serio de lecionoj, konsistiganta regulan instruon pri scienco, arto aŭ
metio:
Mi komencis gvidi kurson de Esperanto por infanoj.
Ĉiuj kursanoj estas tre diligentaj.
2. Vojlinio, uzata aŭ intencata, por regule kunigi du punktojn:
La ŝipo tenis sian kurson suden.
La buso kursas laŭ difinita itinero ene de la urbo.
Ĉi tiu trajno kursadas nur dum labortagoj.
3. Kurzo:
La kurso de la usona dolaro lastatempe falas.
Oni elkursigis / enkursigis dekcendan moneron (decidis, ke difinita monero
ne plu cirkulos kun sia leĝa valoro / cirkuligis novan moneron kun leĝa
valoro).
---------------------------------------
Mi neniam aŭdis la vorton “kurs-o” uzata en la dua aŭ tria signifo. Ĉu iu
konstatis tiun uz-manieron? Se jes, eble ni bezonas liniojn kaj ebel bezonas
proponi oficialigon de io.
Amike
Renato
--------------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it