Fundamentaj vortoj

8 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Feb 28, 2008, 4:32:39 PM2/28/08
to la-bona...@googlegroups.com

>Fundamentan vorton oni ne rajtas murdi, nur dormigi!

Jes. Pro tio neniu fundamenta vorto devus havi c'e ni la signon -->.


 Oni tamen rajtas chesi uzi Fundamentan vorton. Mi persone ekzemple ne plu uzas "redaktoro", sed anstataue uzas "redaktisto" (au en kelkaj situacio "redaktanto"). Kompreneble oni neniam korektu lau-Fundamentan uzon de Fundamenta vorto; sed mem chesi uzi kelkajn ne-bon-lingvajn Fundamentajn vortojn kiel "redaktoro" povas esti tre bona afero.

La vorto "redaktoro" certe kontrauas la ideojn esprimitajn en "La bona lingvo" de Claude Piron: -or- tute ne ekzistas kiel sufikso en Esperanto, do temas pri aparta radiko, kiam eblas esprimi sin multe pli simple per kunmeto: redakt-ist-o. Memoru ke Piron ne aparte emfazas la Fundamenton, sed fakte diras, ke lia normo estas la reale uzata Esperanto.

Mi persone ech preferus se che vortoj kiel "redaktoro" aperus "-->" anstatau "=". Nia listo ja temas pri "La bona lingvo" kaj ne pri la Fundamento... Mi tamen konscias pri tio, ke vershajne la fervoraj Fundamentistoj en chi tiu listo tute kontrauos tiun preferon mian, do mi ne malshparos tro da energio pri tiu afero...

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Feb 28, 2008, 5:17:49 PM2/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Oni tamen rajtas chesi uzi Fundamentan vorton.

Certe, lau' mi, sed nur se oni trovas pli bonan fundamentan solvon.

Mi persone ekzemple ne plu uzas "redaktoro", sed anstataue uzas "redaktisto" (au en kelkaj situacioj "redaktanto"). Kompreneble oni neniam korektu lau-Fundamentan uzon de Fundamenta vorto; sed mem chesi uzi kelkajn ne-bon-lingvajn Fundamentajn vortojn kiel "redaktoro" povas esti tre bona afero.

Pro tio ni havas sub la litero R:

redakci-o [fun] = redakt-ej-o, redakt-ist-ar-o, redakt-ajx-o, redakt-versi-o
redaktor-o [fun] = redakt-ist-o, redakt-ant-o

Mi persone ech preferus se che vortoj kiel "redaktoro" aperus "-->" anstatau "=". Nia listo ja temas pri "La bona lingvo" kaj ne pri la Fundamento... Mi tamen konscias pri tio, ke vershajne la fervoraj Fundamentistoj en chi tiu listo tute kontrauos tiun preferon mian, do mi ne malshparos tro da energio pri tiu afero...

Ni devas atingi kompromison.

amike

renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages