Mi respondas pri “helikoptro”:
helikoptero tute ne devenas de la angla; gxi estis kreita en la franca (hélicoptère), utiligante du grekajn radikojn, hélix, genit. hélikos ‘helico’, kaj pterón ‘flugilo’. Amuze, en la Vikipedia pagho en Esperanto https://eo.wikipedia.org/wiki/Helikoptero
estas dirite, ke tiu vorto devenas el “heliko” (kiu estas tute alia afero ol helico).
Do, se oni diras “helikoptro”:
1- Oni uzas anglajhon;
2- Oni ne atingas internacian kompreneblecon.
Che-okaze: la emo “purigi” la lingvon ne estas apartajho de la esperantistoj. Post la sendependigho en 1991, Kroatio strebas forigi el la kroata chiujn “malpurajn” terminojn; tiel “helikopter” farighis “zrakomlat” (“aerbatanta mashino”), “telefon” farighis “brzoglas” (rapida vocho), “televizija” farighis dalekovidnica (“oni vidas malproksime”). Shajnas, tamen, ke en la chiutaga vivo neniu uzas tiujn novajn vortojn (samkiel mi opinias, ke ordinara esperantisto malprobable utiligos multajn el la proponataj anstatauajhoj).
Amike
Antonio De Salvo
Da: mar...@melburno.org.au [mailto:mar...@melburno.org.au]
Inviato: domenica 2 ottobre 2016 08:42
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) pulovero.
El Marcel:
Pri "pulovero":
1) La signifo de la angla vorto "pullover" estas: "tiru 'gin super vian 'cemizon", t.e. surhavu 'gin sur via 'cemizo. La speco de la 'stofo ne plu gravas.
2) La vorto "pulovero" aspektas al mi pli angla ol necesas. Krome la vesta'jo ne estas "-ero" kaj en la angla la silabo "er" ne havas akcenton kaj apenaw awdeblas. Por havi pli Esperanto-aspektan vorton mi 'ciam uzas "pulovro", same kiel mi 'ciam uzas "helikoptro", kiuj vortoj havas 'ciujn literojn de la angla lingvo escepte de la sensona "e".
3) 'Car la uzocelo de la vesta'jo estas kovri la 'cemizon, mi proponas : "sur'cemiza vesta'jo" aw "sur'cemiza'jo" aw "'cemizkovra'jo" aw "'cemizkovra vesta'jo".
Amike, Marcel.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.