Re: (la bona lingvo) model-o

2 views
Skip to first unread message

Fabio Bettani

unread,
Jan 9, 2011, 6:50:37 AM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
> La vorto de la tago de lernu.net estas “modelo”, kaj ĝi enhavas ankaŭ la
> jenan pecon, kiu estas ankaŭ en PIV:
>
> 3. Homo, kiu surmetas altmodajn vestojn, por prezenti ilin al la klientoj:
>
> Ĉu, laŭ via sperto, oni uzas tion en la reala Esperanto?

En Vikipedio, mi jam vidis la vortojn "modelulo" kaj "modelulino" en
vivpriskribaj artikoloj pri tiaj profesiuloj.

La artikolo pri la afero mem plusendas el "modelulino" al "manekeno".

--
Fabio

Renato Corsetti

unread,
Jan 9, 2011, 7:42:34 AM1/9/11
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Fabio kaj Antonio! Mi provis rigardi la ekzemplojn en Vikipedio kaj ŝajnas al mi, ke tie ni jam estas en la situacio de prefero fare de la verkantoj pri : modelulo/modelulino, kvankam estas la artileto pri manekeno.

REVOᅵ tute ne havas je "manekeno".

Do, eble ni ne devas havi linion kaj lasi la evoulon iri de "modelo" al "modelulo" aŭ al "modelino"

Kion vi pensas?

Eventuale ni devus havi linion:

maneken-o --> model-o, model-ulo

Amike

Renato

ᅵ
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Marcos Cramer

unread,
Jan 10, 2011, 7:42:32 AM1/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

REVO  tute ne havas je "manekeno".

Fakte, ReVo ja enhavas "manekeno", sed nur kun la signifo "Homoforma, ordinare homegranda pupo uzata kiel prezentilo de vestoj, modelo por desegnado". La Vikipedio dividas tiun sencon en tri subsencojn, por kiuj estas apartaj artikoloj: "Artikita pupo", "kudrista pupo" kaj "montrofenestra pupo".

Laŭ mi la baza signifo de "modelo" ankaŭ permesas apliki ĝin al homoj, kiuj profesie montras modajn vestojn.

Eventuale ni devus havi linion:

maneken-o --> model-o, model-ulo

Nu, laŭ mi ni prezentu kiel alternativon aŭ "modelo" aŭ "modelulo", sed ne ambaŭ paralele. Mi persone momente preferus "modelo".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 10, 2011, 3:04:41 PM1/10/11
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>ᅵᅵ Fakte, ReVo ja enhavas "manekeno", sed nur kun la signifo "Homoforma, ordinare homegranda pupo uzata kiel prezentilo de vestoj, modelo por desegnado".

Vi pravas. Mi esprimis min malklare. Ĝi ne hjavas "manekeno" en la diskutata senco.


>ᅵ maneken-o --> model-o, model-ulo

Nu, laŭ mi ni prezentu kiel alternativon aŭ "modelo" aŭ "modelulo", sed ne ambaŭ paralele. Mi persone momente preferus "modelo".

Mi nun ne havas preferojn, ĉar Vikipedio montris, ke homoj preferas la pli regulan "modelulo". Mi atendas la kontribuojn de aliaj.

Amike

Renato


-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages