Vi ne enkalkulas la teknikon de la programo Google
Translate, nek de mia programo www.esp-evoluo.org.
Estas absolute indiferente, chu mi skribas ke la
vorto estas prenita el la angla au el la latina.
Gravas la demando el kiu lingvo la tradukoj de
Google Translate estas la plej fidindaj.
De diversaj flankoj mi audis, ke la angla pormanke
de alia rekta tradukitinero inter la fontolingvo kaj la cellingvo estas uzata de
Google Translate kiel pontlingvo.
Do prenu iujn tutmonde ne gravajn lingvojn, ekz. la
nederlanda kaj la telugua.
Por trovi la tradukon de huis el la nederlanda al
la telugua, GT tradukos huis unue al house and then house al ఇళ్లు.
Evidente ne estas alia
solvo, char krei 51 x 50 = 2550 apartajn listojn por chiuj eblaj
tradukdirektoj inter 51 lingvoj superpasas la kapablon de
Google.
Povas esti, ke por kelkaj
lingvoparoj ekzistas rekta itinero, sen intermeto de la angla, ekzemple inter la
franca kaj la haitia.
En tia kazo en ege
escepta ekzemplo iu traduko povus devii de la traduko kiun liveras la itinero
franca --> angla --> haitia.
Tial ghenerale mi prenas la
anglan vorton pro teknika kialo kiel fontovorton.
Nur kiam la angla traduko ne
precize kongrus signife kun la lingvika fontovorto (do se solstice estus ne
preciza traduko de solsticium) oni prenu la veran fontolingvon kiel teknikan
fontolingvon.
Mi
aprezas vian komenton, char mi iritighas pri la sama fenomeno en mia
chirkauajho, ke multaj vortoj origine venas el la franca kaj oni pensas, ke ghi
venas el la angla.
Interesa ekzemplo estas el mia familio, kiam mia bofratino estis
korektita pri la brite ne-korekta elparolmaniero de la vorto Nike [Najkiii] por
la marko de sportshuoj.
Tiam
shi rebatis: Sed chiu tia elparolmaniero estas tute erara. Chu vi ne scias de
kie venas tiu vorto? El la (malnov)greka lingvo, signifanta "venko". Do mi diras
Nike [nike].
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 26 december 2012
23:43
Onderwerp: Re: (la bona lingvo)
solstico