kardiologio

2 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Dec 5, 2007, 7:51:23 PM12/5/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ni nun havas

kardiologi-o = kor-scienc-o, kor-stud-o, kor-fak-o

Lau mi "kormedicino" pli taugas ol chiuj tri menciitaj alternativoj. Do ni menciu ghin en la unua loko.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Dec 6, 2007, 3:41:55 AM12/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Lau mi "kormedicino"

En ordo!

Mi informas c'iujn ke la listoj superis nun la 2500 vidojn. Nenio
kompare kun la milionoj de la pag'aro de BBC, sed ne malbone por ni.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.org>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Keyhan Sayadpour

unread,
Dec 11, 2007, 2:42:20 AM12/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 Laux mi kormedicino estas la plej tauxga sed por kardiologo pli bone estas diri korkuracisto ol kormedicinisto. Cxu eblas uzi korologio-n?
 
Sincere,
Keyhan (infankorkuracisto)

 

Renato Corsetti

unread,
Dec 11, 2007, 5:56:38 AM12/11/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan:

>Laux mi kormedicino estas la plej tauxga sed por kardiologo pli bone
>estas diri korkuracisto ol kormedicinisto.

Nuntempe ni havas:

kardiologi-o = kor-medicin-o, kor-scienc-o, kor-stud-o, kor-fak-o<br>
kardiolog-o = kor-kurac-ist-o, kor-fak-ul-o, kor-ist-o<br>

>Cxu eblas uzi korologio-n?

Mia rifug'ejo estas c'e Alaho, la sinjoro de la maten-rug'o
(samsignifa esprimo por "au'roro") kaj de la skemisma araba lingvo.
Alivorte: mi dirus, ke ne.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages