Latinoj loĝas en Latinujo (lingvoj)

2 views
Skip to first unread message

adam....@gmail.com

unread,
Oct 13, 2007, 12:30:13 PM10/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/12/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
> Mi vidis la jenajn liniojn en la listo:
>
> urduo --> urdua lingvo
> sanskrito --> sanskrita lingvo
> latino --> latina lingvo
> svahilo --> svahila lingvo
>
> La kvara listero chiuokaze strangas, char la radiko "svahil" ne signifas
> lingvon, sed ja anon de etno. Sed la radikoj "urdu", "sanskrit" kaj "latin"
> jam signifas lingvojn, kaj ne iujn etnanojn au landon. Do oni ne bezonas uzi
> la skemon "X-a lingvo" por paroli pri tiuj lingvoj; oni povas simple diri
> "urduo", "sanskrito" kaj "latino".

Pri la aliaj, mi ne havas fortan kontraŭargumenton. sed pri 'latino',
ja povas temi pri etno, t.e., ano de la antikva popolo, kies hejmo
estis la regiono Latio, latine Latium, itale Lazio, en kiu regiono
Romo troviĝas, kaj kies anoj antaŭ (kaj post) la kresko de la Roma
Respubliko parolis la latinan. Nuntempe 'latino' povus aplikiĝi al
parolantoj de latinidaj lingvoj, kiel en kelkaj naciaj lingvoj. Mi
pensas, ke la malnova PIV donas ambaŭ difinojn (la lingvo kaj la
etnano).

Pri la argumento pri reguleco, tio ne necese estas decida. Ne ĉiuj
membroj de iu kategorio ĉiam havas la saman vortformon. Ekz., en tipa
domo estas kuirejo, dormejo, necesejo, kaj salono. Salono estas tute
samspeca kiel la aliaj ĉambroj, sed kvazaŭescepte ne finiĝas per
'-ejo'. Mi pensas, ke estus neeble 100-elcente konsekvence doni
samtipan formon al ĉiuj membroj de ĉiuj kategorioj. Ni devas decidi,
kia utileco estus, se ni havus pli konsekvencajn lingvonomojn.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Oct 13, 2007, 5:29:20 PM10/13/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Adam,

kaj krome la termino "latinus" estis iom mals'at-esprima fare de la
log'antoj sur la montoj, kiuj aludis kun kompato al la log'antoj en
la ebenaj'o (latus = larg'a, platigita, ebena).

>Pri la argumento pri reguleco, tio ne necese estas decida. . . .

Krom se vi ricevis la tabulojn de la dek ordonoj en kiu la unua
estas: Mi estas Esperanto, mi estas kreita, kaj se mi ne estas
regula, io ne funkcias en la menso de la kreinto.

>Salono estas tute samspeca kiel la aliaj c'ambroj, sed
>kvazau'escepte ne finig'as per '-ejo'. Mi pensas, ke estus neeble
>100-elcente konsekvence doni samtipan formon al c'iuj membroj de
>c'iuj kategorioj.

Mi samopinias kun vi, sed ni provu lau'eble ne pliigi la malkonsekvencecon.

>Ni devas decidi, kia utileco estus, se ni havus pli konsekvencajn
>lingvonomojn.

Lau' mi sistemo pli facila. Ni devas ankorau' instrui Esperanton al
proksimume 3 milonoj da israelanoj (kiom estas la nuna log'antaro?)
kaj sentoj da milionoj da aliaj.

Amike

Renato

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages