Plezuron!

16 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 10:39:01 AM7/3/09
to °listo 'la bona lingvo'
En la brazial lernolibro, pri kiu mi ĵus parolis, oni uzas la esprimon:

- Plezuron konatiĝi kun vi! (Tiel, sen komo)

La senco estas "Mi ĝojas koni vin". Ĝi estas apartaĵo de la brazila Esperanto, pro la nacilingva uzo de la vorto "plezuro" kiam oni renkontas novan homon.

En la itala oni klare subkomprenas "(Estas) plezuro (renkonti vin). Brazilanoj komence eble subkomprenis (Mi sentas) plezuron, sed nun la esprimo iĝis tute kliŝa kaj uzata en la akuzativo en frazoj, kiel tiu montrita.

Ĉu vi akceptus linion:

Plezur-o-n! (kiel diro en okazo de renkonto de novaj homoj) = Mi ĝojas!

Amike

Renato

J-K Rinaldo el Padova.IT.EU

unread,
Jul 3, 2009, 2:27:57 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Plejofte mi renkontas la formon, ekzemple:
(Mi donas) Saluton Antono!

Tamen laux mi oni devus diri
(Mi donas) Saluton al Antono!

Kion vi pensas?

J-K Rinaldo

Fabio Bettani

unread,
Jul 3, 2009, 2:32:50 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Plejofte mi renkontas la formon, ekzemple:
> (Mi donas) Saluton Antono!
>
> Tamen laux mi oni devus diri
> (Mi donas) Saluton al Antono!

Kiam oni mencias la alparolaton, oni kutime diras "vi", do efektive:
"(Mi donas) Saluton al vi!" (kaj ne: "Saluton vi!").
Se oni uzas la nomon de la alparolato, tamen, temas pri alvoko, kio
estas substrekite per mallonga halto inter la du vortoj:

"Saluton, Fabio!" = "(Mi donas) Saluton (al vi), Fabio!".

--
Fabio

Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2009, 2:36:40 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Plezur-o-n! (kiel diro en okazo de renkonto de novaj homoj) = Mi ĝojas!

Tio ŝajnas al mi saĝa propono.

Amike,

Marcos

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jul 3, 2009, 11:47:13 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Tiu esprimo kun akuzativo pliriĉigas la parolan lingvon, samkiel koran dankon, bonan tagon, gratulon ktp. La problemo kuŝas nur en ĉies akceptado kj uzo.
 
Amike,
Thu

 

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 3:27:08 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:
Tiu esprimo kun akuzativo pliriĉigas la parolan lingvon, samkiel koran dankon, bonan tagon, gratulon ktp. La problemo kuŝas nur en ĉies akceptado kj uzo.
Jes! Unu el la problemoj estas parteta "dialektiĝo" de Esperanto. Dua problemo eble estas la la akuzativo en frazoj de la speco: "Plezuron koni vin!" eb kiu la subkomprenita "Mi sentas" eble devus esti pli klare indikata per komo post "Plezuron". Cetere oni povus subkompreni ankaŭ "Estas (plezuro)".

Do, iom malsimpla situacio.

amike

Renato

ro-esp

unread,
Jul 4, 2009, 9:13:38 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Date: Fri 3 Jul 2009 07:39
From: Renato Corsetti


> En la brazila lernolibro, pri kiu mi jus parolis, oni uzas la esprimon:

> - Plezuron konatigi kun vi! (Tiel, sen komo)

plezuron igxi konata kun vi? plezuron igxi konati?


> Cu vi akceptus linion:

> Plezur-o-n! (kiel diro en okazo de renkonto de novaj homoj) = Mi gojas!

kun "=" ? nepre ne. ne estas nia tasko aprobi fusxajxojn aw subteni
dialektigxon. (kaj kompreneble tute ne gravas cxu ni gojas aw judas)

gxis, Ronaldo


From: "J-K Rinaldo el Padova.IT.EU"

> Plejofte mi renkontas la formon, ekzemple:
> (Mi donas) Saluton Antono!

Se oni ellasas la "mi donas", mi vere ne vidas ion eraran en tio...

> Tamen laux mi oni devus diri
> (Mi donas) Saluton al Antono!

saluton de mi kiam vi renkontas Antonon? Kompreneble vi rajtas!

gxis, Ronaldo

Leo De Cooman

unread,
Jul 4, 2009, 9:57:12 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> En la brazial lernolibro, pri kiu mi ĵus parolis, oni uzas la esprimon:

    - Plezuron konatiĝi kun vi! (Tiel, sen komo)
La senco estas "Mi ĝojas koni vin". Ĝi estas apartaĵo de la brazila Esperanto, pro la nacilingva uzo de la vorto "plezuro" kiam oni renkontas novan homon.

Kiam mi instruis Esperanton, mi uzis kvadratajn hokojn por aldoni la ellasitajn vortojn, ekzemple:
Bonan tagon = [Mi deziras al vi] bonan tagon
 
Iuj esprimoj ŝajnas iom strangaj:
Dankon! = [Mi diras/ esprimas/ montras al vi] dankon.
 
Eble por ĉi tiu kazo:
Plezuron [donas al mi] konatiĝi kun vi!
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jul 4, 2009, 10:18:25 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Eble por ĉi tiu kazo:
Plezuron [donas al mi] konatiĝi kun vi!
Mi konsentas kun via priksribo de la subkomprenita parto, sed ankoraŭ opinias, ke la frazo "Plezuron koni vin" estas iom aparta.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jul 4, 2009, 10:40:51 AM7/4/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Mi konsentas kun via priksribo de la subkomprenita parto, sed ankoraŭ opinias, ke la frazo "Plezuron koni vin" estas iom aparta.

Eble:
"Plezuron [faras/ donas/ okazigas] koni vin"
 
Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Jul 6, 2009, 4:11:27 AM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Rande kaj iom malfrue:

Renato:


> En la itala oni klare subkomprenas "(Estas) plezuro (renkonti vin).
> Brazilanoj komence eble subkomprenis (Mi sentas) plezuron, sed nun la
> esprimo iĝis tute kliŝa kaj uzata en la akuzativo en frazoj, kiel tiu
> montrita.

Lauxsence vi bone konjektas, sed lauxvorte eble la subkomprenata verbo estas
ne "senti", sed "havi". Almenaux en la hispana lingvo oni povas diri ion,
kio lauxvorte signifas "mi havas multan plezuron (ek)koni vin". En lingvoj,
kiuj ne havas verbon "havi", oni diras "estas al mi" + subjekto, kie en la
"havi"-lingvoj oni diras "mi havas" + rekta objekto.

> Ĉu vi akceptus linion:
>
> Plezur-o-n! (kiel diro en okazo de renkonto de novaj homoj) = Mi
> ĝojas!

Kaj ankaux "estas (al mi) plezuro". Cxu necesas tiajn frazojn de gxentileco
strikte normigi? En situacioj kiel la cxi-supre priskribita, la hispana
prezentas almenaux du alternativojn: "Mucho gusto" (multa plezuro) kaj
"encantado" se parolas viro aux "encantada" se parolas virino (ravita,
cxarmita).

Mi tamen konsentas, ke la -n de "plezuron" ne estas facile pravigebla en
Esperanto; male, "saluton", "bonan tagon", "dankon", "gratulon", "sukceson"
ktp. estas klarigeblaj kiel rektaj objektoj de facile subkompreneblaj
verboj.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2009, 11:20:57 AM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Rande kaj iom malfrue:
  
Mi tamen notis ĉiujn viajn konsilojn, kaj nun la linio estas iom tro longe jena:

plezur·o·n! (kiel diro en okazo de renkonto de novaj homoj) ~ Mi ĝoj·as!, [subkomprenita parto: estas al mi] (multa) plezuro, (al virino) [subkomprenita parto: mi estas] ravita.

Estante ioma atisto, mi tamen ne povas konviki min skribi "ravata", kiu estus la sola ĝusta formo en okazo de renkontiĝo kaj de samtempa raviĝo.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jul 6, 2009, 1:40:31 PM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> /(al
> virino)/ [subkomprenita parto: /mi estas/] ravita.

Vi miskomprenis. En la hispana lingvo "encantado" estas virgenra formo,
"encantada" ingenra. La subkomprenita parto en la hispanlingva frazo estas
"estoy" (mi estas). Se viro diras "(mi estas) ravita (konatigxi kun vi)", li
devas diri "encantado". Se virino diras la samon, sxi devas diri
"encantada". Do ne temas pri "al virino".

> Estante ioma atisto, mi tamen ne povas konviki min skribi "ravata",
> kiu estus la sola ĝusta formo en okazo de renkontiĝo kaj de samtempa
> raviĝo.

Oni tamen ravigxas antaux ol diri la komplimenton: en la aktiva vocxo mi
supozas, ke eblas diri "Vi ravis min!". Kredu min: en la 1960-aj jaroj mi
estis tiom fervora atisto, ke Støp-Bowitz vocxlegis sian tekston pri
"Esperanto, lingvo de moderna tipo"(?), por ke mi gxin komentu. Mi pensas,
ke mi ecx recenzis la libron kun tekstoj de Setälä, Vilborg kaj Støp-Bowitz
por Norvega Esperantisto.

Parolante pri komplimento: Laux rolulo en verko de la hispana
novelisto-eseisto Mariano José de Larra, la gxusta signifo de la hispana
vorto "cumplimiento" estas "cumplo y miento" (mi plenumas kaj mensogas). :-)

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jul 6, 2009, 4:49:11 PM7/6/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
> Vi miskomprenis.
Tamen, ne. Mi volis diri: viro diras al virino "rav-it-a!"

> Oni tamen ravigxas antaux ol diri la komplimenton
Bone. Mi ŝajnigas akcepti la rezonadon.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages