Renato:
> Mi jam registris:
>
> undin-o --> akv-o-fe-in-o
>
> Ĉu mi devas registri ankaŭ
>
> najado --> akvofeino
Laux mi ne, sed eventuale "--> dolcx-akv-a nimf-o, river-a kaj font-a
nimfo".
> niksino --> akvofeino
Eble jes.
> nimfo --> akvofeino ?
Ne. Unue, ekzist@s (@ = a, i aux u laux personaj preferoj kaj kredoj) nimfoj
ne nur dolcx-akvaj (najadoj) kaj maraj (nereidoj), sed ankaux montaj
(oreadoj) kaj arbaj (driadoj). Due, "nimfo" estas vorto tiom internacie
konata, ke apenaux havas sencon gxin fortraduki. Gxi ne nur estas uzata kun
la signifo "belulino" ecx ekster poezio, sed ankaux enestas en sciencaj
fakterminoj: "nimfeo", "nimfomanio" ktp. Trie, ne estas klare, cxu "nimfo"
estas samsignifa kun "feino". Mi trovis difinon de "nimfo" kiel "juneca
duon-diino, proksime ligita al la diversaj partoj de la naturo; juna bela
virino". La sama fonto donas jenan difinon de "feino": "(Bela) ina estajxo
dotita per supernatura povo super la sorto de la homo". Kvare, "nimfo" jam
estas oficiala vorto.
Otto
eventuale "--> dolcx-akv-a nimf-o, river-a kaj font-a nimfo".
nereid-o --> mar-a nimf-o oread-o --> mont-a nimf-o driad-o --> arb-a nimf-oestus en ordo por vi?
Jes.
Otto
Antaux ol legi eventualajn pliajn reagojn,
Renato:
> Mi jam registris:
>> Ĉu mi devas registri ankaŭ
> undin-o --> akv-o-fe-in-o
>
>
> najado --> akvofeino
Laux mi ne, sed eventuale "--> dolcx-akv-a nimf-o, river-a kaj font-a nimfo".
> niksino --> akvofeino
Eble jes.
> nimfo --> akvofeino ?
Ne. Unue, ekzist@s (@ = a, i aux u laux personaj preferoj kaj kredoj) nimfoj ne nur dolcx-akvaj (najadoj) kaj maraj (nereidoj), sed ankaux montaj (oreadoj) kaj arbaj (driadoj). Due, "nimfo" estas vorto tiom internacie konata, ke apenaux havas sencon gxin fortraduki.
Gxi ne nur estas uzata kun la signifo "belulino" ecx ekster poezio, sed ankaux enestas en sciencaj fakterminoj: "nimfeo", "nimfomanio" ktp.
Trie, ne estas klare, cxu "nimfo" estas samsignifa kun "feino".
Mi trovis difinon de "nimfo" kiel "juneca duon-diino, proksime ligita al la diversaj partoj de la naturo; juna bela virino". La sama fonto donas jenan difinon de "feino": "(Bela) ina estajxo
dotita per supernatura povo super la sorto de la homo".
Kvare, "nimfo" jam estas oficiala vorto.