transitive verbaj karakteroj de komplik' kaj korekt'

14 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Aug 19, 2012, 5:33:24 AM8/19/12
to la-bona...@googlegroups.com
En SSV la hiperligilo al la notoj pri korekta ne funkcias.
Al mi mankas simila hiperligilo pri komplika.
Jhus Dennis Keefe uzis la verbon "komplikigi" kaj mi atentigis lin pri la malghusteco de tiu formo.
Chu prave?
 
Johan

mar...@melburno.org.au

unread,
Sep 16, 2012, 11:54:51 PM9/16/12
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Ci pravas, ke "komplikigi" ne 'gustas, se ni akceptas la klarigon de
P.V., 'car "kompliki" jam estas transitiva.
Tamen "komplika" law mi eblas, 'car 'gi anstatawas "komplikita", dum
korekta ne anstatauwas "korektita", 'car neniel temas pri korekto ante
eraron. Do "*korekta" devas esti"'gusta".
Amike, Marcel.
> --
> la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
> http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
>


Johan Derks

unread,
Sep 17, 2012, 4:44:49 AM9/17/12
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel,

Unue mi devas rimarkigi ke mi bedauras, ke ghuste iuj personoj kiuj shatas
simplan Esperanton (kaj mi pensas nun pri vi kaj pri mia alia samlingvano
Ronald Nobel) uzas deviajn skribomanierojn: w (unu fojon aw, alian fojon ech
auw), dum vi ankau tenas la devian uzadon de "ante", kiu estas akceptata de
neniu al mi konata esperantisto kaj por kio oni havas la regulan
alternativon (krom de): je.
Se oni shatas instigi al simpla esperanto, oni instigu sin mem uzi regulan
kaj kompreneblan Esperanton, mi pensas.

Pri "komplika" mia precipa malfacilajho estas, ke akceptado de ghi en la
senco "komplikita" montrighe donas kauzon al la erara formo "komplikigi".
En mia N-E vortaro nur "komplikita" estas menciita por "ingewikkeld", krom
kompleksa kaj malsimpla. Chu tiuj alternativoj ne sufichas, anstatau erariga
"komplika" ?

Amike,

Johan
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages