Iktero

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 20, 2007, 5:38:28 PM2/20/07
to la-bona...@googlegroups.com
En PIV la vorto "iktero" estas klarigata kiel "Malsano-simptomo,
karakterizita per flavigxo de la hauxto kaj de la okula konjunktivo".
PIV resendas ankau' al pli popola nomo "flav-malsano".

Kiel oni diras en via lingvo "iktero"?

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------

Nino

unread,
Feb 21, 2007, 1:34:41 AM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la suahila oni proponas "manjano", t.e. "flava".

Amike,
Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi
allegati e vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio
potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il
mittente non se ne assume alcuna responsabilita.

> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
> Inviato: martedi 20 febbraio 2007 23.38
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) Iktero

Anna Lowenstein

unread,
Feb 21, 2007, 2:44:41 AM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
La angla vorto estas “jaundice”, kiu devenas de la franca “jaunisse”. La
baza radiko estas la franca “jaune”, flava.
Anna

-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]

Per conto di Nino
Inviato: mercoledì 21 febbraio 2007 7.35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: (la bona lingvo) Iktero

Amike,
Nino

__________ Informazione NOD32 2072 (20070220) __________

Questo messaggio h stato controllato dal Sistema Antivirus NOD32
http://www.nod32.it


Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2007, 2:56:17 AM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Nino:

>En la suahila oni proponas "manjano", t.e. "flava".

"Malsano" estas subkomprenata, c'u ne?

Alivorte la PIV-a samsignifa vorto "flav-malsano" estas apogata de la suahila.

Tadasi Saka

unread,
Feb 21, 2007, 8:03:51 AM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Kiel oni diras en via lingvo "iktero"?

En la japana oni nomas la malsanon "o^dan"(flav-malsano).

Amike,

Tadasi
---------------------------
SAKA Tadasi
Nisi-marunouti 19-16
Tu-si, Mie-ken
514-0035 Japanio

Pilar Otto

unread,
Feb 21, 2007, 8:07:13 AM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Kiel oni diras en via lingvo "iktero"?

En la norvega "flav-malsano". Lastatempe oni tamen parolas pri "hepatitt A",
"hepatitt B" ktp. Mi ne scias, cxu iu el tiuj variajxoj egalas al iktero.

Amike,
Otto Prytz

--
Pilar Menéndez / Otto Prytz <pil...@online.no>
Arnstein Arnebergs vei 16
NO-0274 Oslo
tel. +47-22555038 (+47-91161765)


Anna Lowenstein

unread,
Feb 21, 2007, 8:29:36 AM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Ne, hepatito estas hepat-inflamo. Flav-malsano povas esti unu el la
simptomoj.
Kore,
Anna

-----------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00 39 06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]

Per conto di Pilar Otto
Inviato: mercoledì 21 febbraio 2007 14.07
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: Iktero

Amike,
Otto Prytz

__________ Informazione NOD32 2072 (20070220) __________

Questo messaggio è stato controllato dal Sistema Antivirus NOD32
http://www.nod32.it


Bertilo Wennergren

unread,
Feb 21, 2007, 8:56:53 AM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Tadasi Saka:

> Renato:

>> Kiel oni diras en via lingvo "iktero"?

> En la japana oni nomas la malsanon "o^dan"(flav-malsano).

Jes.

Jam menciiĝis la Korea "hwangdal".

La Japanaj "ô" kaj "dan" en "ôdan" respondas al la samaj du Ĉinaj
signoj/vortoj kiel "hwang" kaj "dal" en la Korea: "黄" kaj "疸".
(Kaj efektive ankaŭ en la Ĉina lingvo oni nomas tiun malsanon
"黄疸", sed mi ne scias, kiel oni tion elparolas en la Ĉina.)

Temas do en ambaŭ lingvoj pri Ĉindevenaj vorteroj, kaj tial la
vortoj "ôdan" kaj "hwangdal" tamen ne estas tute tiel indiĝenecaj
kiel ili povas ŝajni, kiam oni ilin klarigas simple kiel
"flav-malsano". Kaj la Japana kaj la Korea havas ankaŭ tute
proprajn vortojn por "flava" kaj "malsano".

Tiaj Japanaj kaj Koreaj vortoj do tamen iom analogas al la
Latinaĵoj kaj Grekaĵoj en Europaj lingvoj. Sed la komparo ne
estas tute justa, ĉar tiaj Ĉindevenaj elementoj rolas en la
Japana kaj la Korea lingvoj ĝenerale iom pli memstare kaj
sendepende ol la respondaj eroj de Latindevenaj kaj Grekdevenaj
vortoj en Europaj lingvoj.

(Kompreneble Tadasi Saka scias ĉion ĉi multe pli bone ol mi. Mi
pardonpetas, se mi ion mise prezentis pri la Japana aŭ pri la
Korea.)

Cetere en la Sveda tiu malsano nomiĝa "gulsot". "Gul" estas
"flava" kaj "sot" estas iom malnova vorto por "malsano". En
la Germana temas pri "Gelbsucht", kiun oni klarigas tute same.

Ke "flavmalsano" estas tute bonega nomo en Esperanto, jam
devas esti ekster ĉia dubo.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Nino

unread,
Feb 21, 2007, 10:17:28 AM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
>
> "Malsano" estas subkomprenata, c'u ne?
>
> Alivorte la PIV-a samsignifa vorto "flav-malsano" estas
> apogata de la suahila.

Verdire "manjano" signifas "kurkumo" (kiel zamnhofe?), el tio "flava
(koloro)"="rangi ya manjano" > "manjano"="flav-malsano"

Versxajne intereas vin koni du el miaj malsanoj:

1) "kolesterolo" [Kalocsay] (en la suahila: "mafuta"="graso", sed ankau
"kolesteroli")
2) "diabeto" [2-a OA] (en la suahila: "(ugonjwa wa)
kisukari"="suker-malsano", sed ankau "diabitisi")

Renato Corsetti

unread,
Feb 21, 2007, 2:18:13 PM2/21/07
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al c'iuj intervenintoj. Efektive s'ajnas ke "flav-malsano"
estas la nepra samsignifa vorto.

Intertempe ni iel influis aliajn, c'ar ankau' en la listo de la
zorgantoj pri la REVO = Reta Vortaro, oni diskutas c'u aldoni la
samsignifan vorton "flav-malsano" al "iktero".

Pri la malsanoj de Nino, mi enlistigas ilin por posta pritrakto.

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2007, 9:38:15 AM2/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
-Anna:

>hepatito estas hepat-inflamo.

Do, ni transiru al la ekzamenado de la vorto "hepatito". En la itala
oni diras "epatite".

Amike

Renato

PS. Mi rimarkis, ke eble oportuna diskuti nur pri unu vorto, kaj post
la fino de la diskuto transiri al nova vorto. Tio igas la diskuton pli klara.

Renato Corsetti

unread,
Feb 22, 2007, 2:13:42 PM2/22/07
to la-bona...@googlegroups.com

>En la itala oni diras "epatite".

kaj en la araba "iltiha^du-l-kibdi" = inflamo de la hepato.

Amike

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 22, 2007, 7:08:40 PM2/22/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> -Anna:

>> hepatito estas hepat-inflamo.

> Do, ni transiru al la ekzamenado de la vorto "hepatito". En la itala oni
> diras "epatite".

Mi apenaŭ trovas diskutinde, ke tion oni nomu "hepatinflamo". PIV2005
difinas "hepatito" kiel "Komuna nomo de la inflamaj hepataj afekcioj".
Do eĉ ne temas pri aparte specifa malsanonomo.

Tuj mi menciu mian favoraton: "orelinflamo" anstataŭ "otito" ("komuna
nomo de ĉiuj inflamoj de la orelo"). Ekzistas la variantoj "ekstera
otito", "meza otito" kaj "interna otito", kiujn oni kompreneble nomu
"ekstera/meza/interna orelinflamo".

Eble pli malfacilaj estas "oto-rino-laringologo" kaj
"oto-rino-laringologio".

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2007, 2:40:14 AM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Mi apenau' trovas diskutinde, ke tion oni nomu "hepatinflamo".

Bone. C'u same certe vi trovas, ke la kvazau'sufikso "-it-" por
malsanoj diversspecaj estas anstatau'iginda?

>Tuj mi menciu mian favoraton: "orelinflamo" anstatau' "otito". . .

Mi registras ankau' tion. En la itala "otite", en la araba
"Al-tihabu-l-uduni" = "Inflamo de la orelo".

>Eble pli malfacilaj estas "oto-rino-laringologo" kaj "oto-rino-laringologio".

Mi sekvas la popolan italan kaj la araban kaj la anglan, kiuj havas:
kuracisto pri orelo, nazo kaj gorg'o. Povus esti ankau' "de"
anstatau' "pri". Iom nur teorie ebla s'ajnas al mi: "orel-naz-gorg'-kuracisto".

Tamen, eble ni kuras tro rapide. Ni atendu reagojn ankau' de la aliaj listanoj.

Amike

Renato


>--
>Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

------------------------------------

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 23, 2007, 3:28:39 AM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> Bertilo:

>> Mi apenau' trovas diskutinde, ke tion oni nomu "hepatinflamo".

> Bone. C'u same certe vi trovas, ke la kvazau'sufikso "-it-" por malsanoj
> diversspecaj estas anstatau'iginda?

Laŭ PIV2005 tia "-it-" estu uzata nur por inflamaj malsanoj. Uzo
de "-it-" por malsano ĝenerale ŝajnas do esti malkonsilata eĉ de PIV.

Ĉiuokaze tia "-it-" estas aparte evitinda pro la kolizio kun la
participa sufikso IT. Do: apendicito => apencidinflamo; laringito =>
laringinflamo; nefrito => reninflamo; oftalmito => okulinflamo; k.t.p.

Povas esti, ke iuj tiaj "it"-vortoj havas tre specialan signifon, kaj ke
ĝuste tiuj estas konservindaj por konservi fakan distingon, sed mi
dubas, ke temas pri tre multaj okazoj.

>> Eble pli malfacilaj estas "oto-rino-laringologo" kaj
>> "oto-rino-laringologio".

> Mi sekvas la popolan italan kaj la araban kaj la anglan, kiuj havas:

> kuracisto pri orelo, nazo kaj gorg'o. Povus esti ankau' "de" anstatau'
> "pri". Iom nur teorie ebla s'ajnas al mi: "orel-naz-gorg'-kuracisto".

Jes.

> Tamen, eble ni kuras tro rapide. Ni atendu reagojn ankau' de la aliaj
> listanoj.

Certe. Sed mi tamen aŭdacas pensi, ke plej multaj "it"-vortoj estas
sufiĉe rapide, simple kaj ŝablone anstataŭigeblaj per simplaj kaj
travideblaj vortoj, kiujn komprenas fakuloj kaj nefakuloj egale bone.

Pilar Otto

unread,
Feb 23, 2007, 4:00:58 AM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:

> Do, ni transiru al la ekzamenado de la vorto "hepatito".

Kiel jam menciite, en la norvega oni diras "hepatitt". La "fremdvortaro" ne
donas sinonimon, sed priskribas gxin kiel "inflamon en la hepato".

Otto


Pilar Otto

unread,
Feb 23, 2007, 4:19:09 AM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Tuj mi menciu mian favoraton: "orelinflamo" anstataŭ "otito"

Pasiva participo derivita de mia nomo! Ne, dankon! :-)

> Eble pli malfacilaj estas "oto-rino-laringologo" kaj
> "oto-rino-laringologio".

La homon oni norvege nomas "øre-nese-halsspesialist"
(orel-naz-gorgx-specialisto) aux "øre-nese-halslege"
(orel-naz-gorgx-kuracisto), sed pri la scienco oni sxajne ne parolas en mia
lando, cxar mi auxdis nek "otorinolaryngologi" nek norvegan vorton.

Otto


Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2007, 3:44:47 AM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com

>. . . mi tamen au'dacas pensi, ke plej multaj "it"-vortoj estas
>sufic'e rapide, simple kaj s'ablone anstatau'igeblaj per simplaj kaj
>travideblaj vortoj

Bone. Mi registris c'iujn viajn ekzemplojn.

Kion opinias la ceteraj?

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Feb 23, 2007, 4:28:43 AM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

> Povas esti, ke iuj tiaj "it"-vortoj havas tre specialan signifon, kaj
> ke ĝuste tiuj estas konservindaj por konservi fakan distingon, sed mi
> dubas, ke temas pri tre multaj okazoj.

La plej konata eble estas "poliomielito". En mia medio oni ankaux ofte
parolas pri "retinitis pigmentosa", sed anstataux doni al gxi norvegan
nomon, oni simple mallongigas al RP.

Otto


Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2007, 4:50:42 AM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

>La plej konata eble estas "poliomielito".

Eble c'i tiu estas okazo por au'di la ceterajn. Mi ne scias, kiugrade
la vorto estas tutmonda. En la itala oni diras "poliomielite" kaj iam
oni diris ankau' "paralisi infantile". En la araba oni diras
"s'allalu-l-atfali" (paralizo de infanoj).

Keyhan Sayadpour

unread,
Feb 23, 2007, 12:50:39 PM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj:
 Pardonu pro malfrua respondo. "it" estas suficxe konata en medicinaj medioj sed por gxenerala uzo oni povas anstatauxi per "inflamo". Do ekzemple mi proponas "hepatito" por medicinistoj kaj "hepatinflamo" por gxenerala uzo. La e-a formo estas poliomjelito laux la vortaro de jxus forpasinta d-ro Yamazoe kaj la persa vorto (Falajxe Atfal) same signifas infanparalizo. Ankaux en la persa oni diras Motahxases gusx-halg-bini (Orel-gorgx-naz-specialisto) kaj mi konsentas uzi gxin en E-o ankaux.
 
Keyhan

 
On 2/23/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Otto:


>La plej konata eble estas "poliomielito".

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2007, 1:16:26 PM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Keyhan (c'u Kejhan?):

>mi proponas "hepatito" por medicinistoj kaj "hepatinflamo" por gxenerala uzo.

dankon, kejhan! fakte ni nur tre hezite proponas komun-uzajn
ekvivalentojn por la momento. ec' se ni sukcesus influi kelkajn, oni
bezonos longan tempon de kunvivado de la du terminoj.

amike

renato

PS.
>Falajxe Atfal

Interese ke en tiu okazo vi ec' uzas la araban pluralon "atfal". c'u
tio estas komuna en la normala lingvo?

Detlef Karthaus

unread,
Feb 23, 2007, 2:27:40 PM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
>... Mi ne scias, kiugrade
>la vorto estas tutmonda. En la itala oni diras "poliomielite" kaj iam
>oni diris ankau' "paralisi infantile". En la araba oni diras
>"s'allalu-l-atfali" (paralizo de infanoj).

Ecx en la angla mi trovis ke kvankam oni nuntempe diras "polio", la infana paralizo estas komprenebla cxar gxi estas samsignifa malnova esprimo. En retpagxo mi trovis:
http://www.medterms.com/script/main/art.asp?articlekey=3968

"Infantile paralysis (polio): Infantile paralysis is an old synonym for poliomyelitis,"
 
En la germana mi nur konis "Kinderlähmung" = Infanparalizo, sed mi trovis retpagxojn en kiuj oni ankaux parolas pri "polio"  precipe en cxeftitoloj kiuj devas esti mallonga:
 
"Weitere Poliofälle in Indien" = Pliaj  Poliokazoj en Barato
La pagxo estas de MedInfo kiu celas cxiujn kiuj interesigxas pri medicino.
 
Detlef K

Renato Corsetti

unread,
Feb 23, 2007, 5:46:26 PM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
dankon, detlev. la bilbo pri poliomjelito en eu'ropo s'ajnas klara:
de infana paralizo al poliomjelito kaj poste al polio.

amike

renato

Bertilo Wennergren

unread,
Feb 23, 2007, 9:32:26 PM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti:

> dankon, detlev. la bilbo pri poliomjelito en eu'ropo s'ajnas klara: de
> infana paralizo al poliomjelito kaj poste al polio.

Jes. Aldonindas eble, ke principe "poliomjelito" signifas
"griz-mjel-inflamo". Temas do (almenaŭ historie - mi ne certas) pri
"inflamo de la griza substanco de la mjelo (spinmedolo)". Eble tio estas
fake malĝusta karakterizo (eksdata), ĉar en klarigoj pri poliomjelito
oni apenaŭ renkontas tian priskribon de la malsano.

Ankaŭ PIV2005 registras "infana paralizo" kiel sinonimon.

Keyhan Sayadpour

unread,
Feb 23, 2007, 10:30:34 PM2/23/07
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato:
 Por "infanoj" ni ambaux uzas la vortojn arabdevena "Atfal" kaj persdevena "Kudakan". Ekzemple mia hospitalo nomigxas "Markaz Tebi Kudakan" (Infana Medicina Centro) sed "Falagxe Atfal" nur uzigxas por poliomjelito.
 
Sincere,
Keyhan

 
On 2/23/07, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Keyhan (c'u Kejhan?):


>mi proponas "hepatito" por medicinistoj kaj "hepatinflamo" por gxenerala uzo.

dankon, kejhan! fakte ni nur tre hezite proponas komun-uzajn
ekvivalentojn por la momento. ec' se ni sukcesus influi kelkajn, oni
bezonos longan tempon de kunvivado de la du terminoj.

amike

renato

PS.
>Falajxe Atfal

Interese ke en tiu okazo vi ec' uzas la araban pluralon "atfal". c'u
tio estas komuna en la normala lingvo?




Tadasi Saka

unread,
Feb 24, 2007, 12:27:01 AM2/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la japana:

"Hepatito" : "kan-en"(hepat-inflamo), kiu estas komune konata kaj
ankaux estas uzata inter medicinistoj.

"Otorinolaringologio" : "zi-bi-inko^-ka"(orel-naz-gorgx-scienco).
"Otorinolaringologo" : "zi-bi-inko^-ka-i"(orel-naz-gorgx-kuracisto).
Parenteze mi memorigis cxi tiun vorton kune kun "rinocero", kiam mi
komencis lerni la lingvon.

Pilar Otto

unread,
Feb 24, 2007, 4:58:04 AM2/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Eble c'i tiu estas okazo por au'di la ceterajn. Mi ne scias, kiugrade

> la vorto estas tutmonda. En la itala oni diras "poliomielite" kaj iam
> oni diris ankau' "paralisi infantile".

Simile, la norvega "barnelammelse" (infanparalizo) ne plu estas uzata. Cxiuj
konscias, ke la "gxusta" termino estas "poliomyelitt", sed plej ofte oni
uzas la mallongigon "polio".

Otto


Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2007, 5:08:43 AM2/24/07
to la-bona...@googlegroups.com

>"Otorinolaringologo" : "zi-bi-inko^-ka-i"(orel-naz-gorgx-kuracisto).

dankon, tadasi! cetere en la okcidento ni havas du grekdevenajn
vortojn: otorinolaringoiatro kaj otorinolaringologo.

amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2007, 5:13:10 AM2/24/07
to la-bona...@googlegroups.com

>ni ambaux uzas la vortojn arabdevena "Atfal" kaj persdevena "Kudakan".

dankon, kejhan!

amike

renato

Renato Corsetti

unread,
Feb 24, 2007, 5:15:14 AM2/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:

>Ankau' PIV2005 registras "infana paralizo" kiel sinonimon.

En tiu okazo mi forigas la demandosignojn, kiuj ankorau' restis c'e tiu vorto.

Anna Lowenstein

unread,
Feb 24, 2007, 3:18:01 PM2/24/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la angla oni diras "Ear, nose and throat specialist" t.e. "orel-, naz-
kaj gorg'-fakulo".
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]

Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 23 febbraio 2007 8.40
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Hepatito


Bertilo:

>Mi apenau' trovas diskutinde, ke tion oni nomu "hepatinflamo".

Bone. C'u same certe vi trovas, ke la kvazau'sufikso "-it-" por
malsanoj diversspecaj estas anstatau'iginda?

>Tuj mi menciu mian favoraton: "orelinflamo" anstatau' "otito". . .

Mi registras ankau' tion. En la itala "otite", en la araba
"Al-tihabu-l-uduni" = "Inflamo de la orelo".

>Eble pli malfacilaj estas "oto-rino-laringologo" kaj
"oto-rino-laringologio".

Mi sekvas la popolan italan kaj la araban kaj la anglan, kiuj havas:

kuracisto pri orelo, nazo kaj gorg'o. Povus esti ankau' "de"
anstatau' "pri". Iom nur teorie ebla s'ajnas al mi:
"orel-naz-gorg'-kuracisto".

Tamen, eble ni kuras tro rapide. Ni atendu reagojn ankau' de la aliaj
listanoj.

Amike

Renato


>--
>Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

------------------------------------


Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@gmail.com>
-------------------------------------


__________ Informazione NOD32 2076 (20070222) __________

Questo messaggio h stato controllato dal Sistema Antivirus NOD32
http://www.nod32.it


Nino

unread,
Feb 27, 2007, 12:21:44 AM2/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la suahila: "ugonjwa wa ini"=malsano de la hepato. Fakuloj proponas:
"hepatitisi"

Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)
http://www.changamano.org (Iniziative di solidarieta per la Tanzania)
http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di
lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano,
Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)

> -----Messaggio originale-----


> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti

> Inviato: giovedi 22 febbraio 2007 15.38


> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) Hepatito
>
>

> -Anna:
>
> >hepatito estas hepat-inflamo.
>
> Do, ni transiru al la ekzamenado de la vorto "hepatito". En
> la itala oni diras "epatite".
>
> Amike
>
> Renato
>
> PS. Mi rimarkis, ke eble oportuna diskuti nur pri unu vorto,
> kaj post la fino de la diskuto transiri al nova vorto. Tio
> igas la diskuton pli klara.
>
>

Nino

unread,
Feb 27, 2007, 1:09:18 AM2/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
En la suahila: "maumivu ya sikio"=orel-doloro au "uvimbe wa sikio"=orel-inflamo", sed fakuloj proponas: "otitisi"

Nino

http://www.vessella.it (italiano, esperanto, kiswahili, english)

http://www.changamano.org (Iniziative di solidarietà per la Tanzania)


http://www.lernado.it (Articoli di quotidiani della Tanzania, Corso di lingua swahili, Corso di lingua esperanto, Vocabolario esperanto-italiano, Jifunze lugha ya Kiesperanto, Kamusi ya Kiesperanto)

Qualsiasi utilizzo non autorizzato del presente messaggio e dei suoi allegati è vietato e potrebbe costituire reato.
Opinioni, conclusioni o altre informazioni riportate nel messaggio potrebbero essere dovute a modifiche non autorizzate o danneggiamenti e il mittente non se ne assume alcuna responsabilità.

> -----Messaggio originale-----
> Da: la-bona...@googlegroups.com
> [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pilar Otto
> Inviato: venerdì 23 febbraio 2007 10.19
> A: la-bona...@googlegroups.com
> Oggetto: (la bona lingvo) Re: Otito

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2007, 1:52:43 AM2/27/07
to la-bona...@googlegroups.com
Nino:

. . . sed fakuloj proponas. . .

Do, ankau' en Afriko fakuloj estas antau' c'io fakuloj, kiuj devas distingi sin.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages